Patrick Macnee

Patrick MACNEE (naskiĝinta la 6-an de februaro 1922 en Londono, mortinta la 25-an de junio 2015 en Rancho Mirage / Kantono Riverside[1]) estis brita aktoro.

Vivo

Lia familio estis iel ekcentra: la patro Daniel estis konkursĉevaltrejnisto kaj drinkulo perdanta la familian fortunon kaj lasanta la edukadon de la filo al la lesbanina edzino Dorothea Mary. Post la fina ekzameno ĉe Eton-kolegio (de tie minacis al Macnee forpelo pro fondo de vetgrupo) li unue aperis sursceneje kaj faris la unuan filmon, Pygmalion (1938). La Dua mondmilito haltigis la karieron, kaj Macnee militservis ĉe Reĝa mararmeo. Poste li frekventis la londonan poraktoran seminarion "Webber Douglas School of Dramatic Art", danke al burso. Krome li reprenis la aktoran karieron, ekzemple kiel Young Jacob Marley ĉe Charles Dickens - A Christmas Carol (1951). Pro la malgrandaj roloj ofertitaj al li, Macnee ekziliĝis en Amerikon.

En 1954 li iris ĉe Broadway kaj poste al Hollywood, kie li de tempo al tempo aperis sur la ekranoj televida kaj kineja. Britio revidis lin en 1959. Li tuj povis profiti de la novaj spertoj faritaj en Kanado kaj iĝis kunproduktisto de la brita televidserio Winston Churchill: The Valiant Years (1960). Baldaŭ Macnee adoptis la rolon kiu farigis lin mondfama - li iĝis John Steed en la klasika serio The Avengers (1961). La intima identecigo kun la karaktero de Steed limigis poste liajn rolofertojn post la ĉesigo de la serio en 1969. En 1976-77 la serio reprenitis sub la titolo The New Avengers kun dudeko da epizodoj sed ne plu gajnis la saman popularecon.

Dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj Macnee ofte aperis en usonaj serioj kiel Gavilan (1982), Empire (1984), Thunder in Paradise (1994) kaj Night Man (1997). Krome lia voĉo estis surbendigita por diversaj sonlibroj.

Other Languages
Afrikaans: Patrick Macnee
العربية: باتريك ماكني
تۆرکجه: پاتریک مکنی
español: Patrick Macnee
français: Patrick Macnee
italiano: Patrick Macnee
한국어: 패트릭 맥니
Lëtzebuergesch: Patrick Macnee
Plattdüütsch: Patrick Macnee
Nederlands: Patrick Macnee
português: Patrick Macnee
română: Patrick McNee
русский: Макни, Патрик
srpskohrvatski / српскохрватски: Patrick Macnee
Simple English: Patrick Macnee
Türkçe: Patrick Macnee