Palaco Barolo

Palaco Barolo
Palacio Barolo (postal).jpg
Bazaj datoj
Malfermo1923
KonstrustiloEklektika
ArkitektoMario Palanti
Uzado
Uzadooficejoj
ProprietuloLuigi Barolo
Teĥnikaj datoj
Tegmenta alteco100 m
Etaĝoj22
Adreso
AdresoAvenuo de Majo 1370
Situo
Geografia situo34° 36′ 34″ S, 58° 23′ 9″ U-34.609556-58.385861Koordinatoj: 34° 36′ 34″ S, 58° 23′ 9″ U
Palaco Barolo (Argentino)
DEC
Palaco Barolo
Situo de Palaco Barolo
v    
Information icon.svg

Palaco Barolo (hispane Palacio Barolo) estas oficeja konstruaĵo situanta sur Avenuo de Majo, en kvartalo Monserrat, en Bonaero, Argentino.

Kiam ĝi estis konstruita ĝi estis la plej alta konstruaĵo de la urbo kaj de Sudameriko kiel ĝia 'ĝemela' frato Palaco Salvo, en eklektika stilo, konstruita de la sama arkitekto en Montevideo.

La itala arĥitekto Mario Palanti konstruis ĉi tiun palacon laŭ peto de tekstila entreprenisto Luis Barolo, desegnante eĉ detalajn elementojn kiaj pordo-ansoj, lampoj kaj ŝaktoj de liftoj, en kazo de aŭtentika integra koncepto. Inter la 7-a de julio 1923, dato de inaŭguro,[1] kaj 1935 ĝi estis la plej alta konstruaĵo en la urbo, estante delokita de la unua pozicio kiam la Konstruaĵo Kavanagh estis konstruita. Ĝia alteco en metroj estas komparebla al tiu de nuna dudek kvara etaĝo.

Ĝia posedanto intencis konstrui ĝin por uzi tri etaĝojn kaj poste ludoni la ceterajn. Hodiaŭ, ĝi funkcias kiel oficeja konstruaĵo (ĝi havas 520 ĉambrojn), kun partigo de liberaj etaĝoj nova por la epoko kaj aktuala nuntempe. En la supro ĝi posedas lumturon de 300 000 kandeloj "sistemo Salmoiraghi" kiu estas lumigata por specialaj okazoj. La konstruo kostis m$n 4 500 000, kaj por ĝi estis uzitaj 650 000 kg da ŝtalo, 3 500 000 brikoj kaj 70 000 bareloj da Portlanda cemento;[2] Aliflanke, ĉiuj ornamaj materialoj estis importitaj, kiel ekzemple marmoro de Kararo uzita por tegaĵoj.

Tial ke tra la areo fluas, entuba malnova rivereto "Arroyo Tercero del Medio", estis necese ke la fundamentoj de la konstruaĵo prenu en konsideron la pason de la akvofluo. Tiel, el la kelo de Barolo eblas aliri, tra tunelo, al la entuba malnova kolonia rivereto.

La konstruaĵo estas plena de analogioj kaj referencoj al La Divina Commedia, motivitaj de la admiro kiun lia kreinto konfesis por Dante Alighieri. La ĝenerala divido de la Palaco sekvas la strukturon de La Dia komedio, tiel ke la Palaco havas tri partojn, kiel la verko de Dante: Inferon, Purgatorion kaj Paradizon (la lumturo reprezentis la Empireon). Krome, la struktura divido sekvas en ĉio ekzaktan korespondon kaj la lumturo reprezentas "La naŭ anĝelajn ĥorojn". Unu el la planoj de Barolo kaj Palanti estis transigi la restaĵojn de Dante al la konstruaĵo, kiu funkcius kiel maŭzoleo de la granda poeto.

La strukturo estas 100 metrojn alta ĝis la pinto de la lumturo, sama nombro kiom da kantoj en La Dia komedio kaj estas 22 etaĝoj, tiom kiom da strofoj de la versoj en tiu verko. La konstruo por la epoko estis granda novigaĵo per la arta uzado de ŝtalbetono ene de aparta eklektika stilo (nomita de multaj "romantika") kun trajtoj de gotika arĥitekturo kaj precipe de la islama arto de Hindio. Erare, estis provite ordigi Barolon ene de la tiutempaj artaj movadoj kiaj Art Nouveau, aŭ Art Déco, sed temas pri vere unika siaspeca peco, farita en stilo propra al Palanti.

En 1997 tiu konstruaĵo estis deklarita Nacia Historia Monumento.[3] Nuntempe en la konstruaĵo funkcias pluraj turismaj agentejoj, lernejo de la hispana lingvo por fremduloj, butiko kiu vendas vestojn por tango, oficejoj de librotenistoj, advokatoj kaj teatra salono en la kelo.

La lumturo lokita en la pinto de la turo de Palaco Barolo funkciis denove la 25-an de septembro 2009. Lumradio estis projektita sur la urbo Bonaero kiel parto de la okazigoj de la Ducentjariĝo kaj ĉiun 25-an de ĉiu monato dum duonhoro lumiĝis la Bonaera nokta ĉielo elde la turo ĝis la 25-a de majo 2010.[4]

En 2012, premieris “El Rascacielos Latino”, dokumenta filmo reĝisorita de Sebastián Schindel, kiu analizas la historion kaj vidindaĵojn en la dezajno de la konstruaĵo. La filmo kun daŭro de unu horo, estis elektita nacia venkinto en Dokumenta Filmfestivalo 4 MenDoc 2012, estis prezentita en la "BAFICI 2012" kaj estis publike premierita en novembro de tiu jaro, en la Kultura Centro San Martín.[5]

Bildgalerio

Other Languages
беларуская: Паласіа Барола
català: Palau Barolo
español: Palacio Barolo
français: Palacio Barolo
italiano: Palacio Barolo
português: Palacio Barolo
中文: 巴罗洛宫
粵語: 巴羅洛宮