Otto Grotewohl

Otto Grotewohl en 1950

Otto Grotewohl (naskiĝinta la 11-an de marto 1894 en Braunschweig, mortinta la 21-an de septembro 1964 en Berlino) estis libropresisto kaj germana politikisto (komence socialdemokrato, poste komunisto). Li servis kiel ministroprezidanto de GDR (1949-1964).

Kariero politika

Ekde 1920 li iĝis plurfoje ministro de la Libera Ŝtato Brunsvigo, dum 1925-1933 deputito por la SPD en la berlina Reichstag. De la nazioj li estis malliberigita en 1938-1939. En 1945 li iĝis unu el tri prezidantoj de la SPD en la soveta zono. Malgraŭ personaj duboj li finfine ludis ĉefan rolon en la unuiĝo kun la komunistoj en 1946 en Gotha. Tiun urbon oni eble elektis ankaŭ pro la historia rolo per la akcepto de la Programo de Gotha. La Socialistan Unuecan Partion (SED) li tiam gvidis kune kun Wilhelm Pieck.

Poste li iĝis ankoraŭ:

  • membro de la politburoo de SED (1946-1964)
  • ministroprezidanto (1949-1964)
  • vicprezidanto de la Ŝtata Konsilantaro de GDR (Staatsrat der DDR)
Other Languages
Afrikaans: Otto Grotewohl
العربية: أوتو جروتول
čeština: Otto Grotewohl
español: Otto Grotewohl
français: Otto Grotewohl
Bahasa Indonesia: Otto Grotewohl
italiano: Otto Grotewohl
latviešu: Oto Grotevols
Nederlands: Otto Grotewohl
português: Otto Grotewohl
Simple English: Otto Grotewohl
Türkçe: Otto Grotewohl