Osto

Ilustraĵo el Gray's Anatomy de homa femurosto

Osto (el greka ostéon) estas organo. Osto konsistas el osta histo kaj ceteraj histoj. Osto estas parto de skeletoj de kelkaj vertebruloj.

La ostoj eltenas la korpajn strukturojn, protektas la internajn organojn, kaj servas kiel apogilon por la muskoloj, ebligante la movojn. Ili ankaŭ estas implikitaj en la formiĝo de la sangoĉeloj, la kalcia metabolo kaj la stokado de mineraloj.

Ostotipoj

Ekzistas tri ostotipoj:

  • La longaj ostoj karakteriziĝas per tio, ke unu dimensio estas multe pli granda ol la du aliaj. Ili konsistas el korpo aŭ diafizo kaj ekstremaĵoj aŭ epifizoj. Diafizon kaj epifizon ligas parto per kiu kreskas la osto: temas pri la kresko kartilago. Ĝi komplete ostiĝas nur fine de la kreskado. Ekzemploj: Femuro (vidu bildon), tibio.
    • La diafizo: ĝi konsistas el dika kompakta histo nomata kortika. Ĝin tube kavigas la medola kanalo plena de flava medolo. Ĝin ĉirkaŭas membrano riĉa je nutraj angioj, kiu rolas en la dikeca kreskado dum ostiĝo.
    • La epifizoj: ili situas ĉe la ekstremoj, konsistas el spongeca histo, estas tre riĉaj je ruĝa medolo sangonaska. Ilin kovras (almenaŭ parte) artika kartilago.
    • La kreskokartilago: limo inter diafizo kaj epifizo, ĝi ostiĝas laste.
  • La mallongaj ostoj karakteriziĝas per tio, ke iliaj tri dimensioj proksimume egalas. Ili konsistas el spongeca kerno ĉirkaŭita per kompakta kortiko. Ekzemploj: vertebroj, falangoj.
  • La plataj ostoj karakteriziĝas per tio, ke unu dimensio estas multe pli malgranda ol la du aliaj. Ili konsistas el du tavoloj el kompakta osto, sandviĉe entenantaj tavolon el spongeca osto. Ekzemploj: sternumo, ripo, skapolo, parietosto.

Iuj ostoj havas etajn elstaraĵojn, kiujn oni nomas procesoj.


Other Languages
Afrikaans: Been
Alemannisch: Knochen
አማርኛ: አጥንት
Ænglisc: Bān
العربية: عظم
ܐܪܡܝܐ: ܓܪܡܐ
Aymar aru: Ch'aka
azərbaycanca: Sümük
Boarisch: Boana
беларуская: Косць
беларуская (тарашкевіца)‎: Косьць
български: Кост
বাংলা: হাড়
brezhoneg: Askorn
bosanski: Kost
català: Os
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Gáuk-gáuk
کوردی: ئێسک
corsu: Ossu
čeština: Kost
Чӑвашла: Шăмă
Cymraeg: Asgwrn
Deutsch: Knochen
Zazaki: Este
Ελληνικά: Οστό
English: Bone
español: Hueso
eesti: Luu
euskara: Hezur
فارسی: استخوان
suomi: Luu
français: Os
Gaeilge: Cnámh
Gàidhlig: Cnàmh
galego: Óso
Avañe'ẽ: Kangue
עברית: עצם
हिन्दी: अस्थि
hrvatski: Kost
Kreyòl ayisyen: Zo
magyar: Csont
Հայերեն: Ոսկոր
interlingua: Osso
Bahasa Indonesia: Tulang
Ido: Osto
íslenska: Bein
italiano: Osso
日本語:
Basa Jawa: Balung
ქართული: ძვალი
қазақша: Сүйек
ಕನ್ನಡ: ಮೂಳೆ
한국어:
Kurdî: Hestî
Ladino: Gueso
лакку: ТтаркI
Limburgs: Knaok
lumbaart: Òs
lingála: Mokúwa
lietuvių: Kaulas
latviešu: Kauls
олык марий: Лу
македонски: Коска
മലയാളം: അസ്ഥി
монгол: Яс
मराठी: अस्थि
Bahasa Melayu: Tulang
မြန်မာဘာသာ: အရိုး
مازِرونی: استکا
Nāhuatl: Omitl
नेपाल भाषा: क्वँय्
Nederlands: Bot (anatomie)
norsk nynorsk: Knokkel
occitan: Òs
ଓଡ଼ିଆ: ହାଡ଼
ਪੰਜਾਬੀ: ਹੱਡੀ
Pangasinan: Pokel
polski: Kość
پنجابی: ہڈی
português: Osso
Runa Simi: Tullu
română: Os (anatomie)
armãneashti: Osu
русский: Кость
संस्कृतम्: अस्थि
Scots: Bane
srpskohrvatski / српскохрватски: Kosti
Simple English: Bone
slovenčina: Kosť
slovenščina: Kost
Soomaaliga: Laf
српски / srpski: Кост
Basa Sunda: Tulang
svenska: Ben (skelett)
Kiswahili: Mfupa
தமிழ்: எலும்பு
తెలుగు: ఎముక
тоҷикӣ: Устухон
Setswana: Lerapo
Türkçe: Kemik doku
українська: Кістка
اردو: ہڈی
oʻzbekcha/ўзбекча: Suyak
Tiếng Việt: Xương
walon: Oxhea
Winaray: Bukog
მარგალური: ყვილი
Yorùbá: Egungun
Vahcuengh: Ndok
中文: 骨骼
Bân-lâm-gú: Kut
粵語: