Ortodoksa Kristana Eklezio

La bizanca aglo, simbolo de la ekumena patriarkato de Konstantinopolo kaj de Ortodoksimo.
Ortodoksa ikonografio prezentanta Kriston kaj la dekdu apostolojn, de la 15-a jarcento, konservata en la Bizanca Muzeo de Ateno.

La Ortodoksa Kristana Eklezio, aŭ kiu sin difinas "ortodoksa" kaj nome laŭlitere "de korekta opinio" (konata ankaŭ ĉe la fideluloj kaj oficialuloj kiel katolika ortodoksa Eklezio aŭ plisimple kristana Eklezio), estas Komuneco de naciaj kristanaj eklezioj, preskaŭ ĉiuj aŭtokefalaj, nome memstaraj kaj aŭtonomaj fronte al siaj patriarkatoj, historiaj kaj modernaj.
Ĝi estas la heredanto de la kristanaro de la antikva “Orienta Romia Imperio” dirata ankaŭ bizanca imperio, kaj poste otomana, tiam subdividita en la antikvaj kvar patriarkatoj, de Jerusalemo, Antioĥio, Aleksandrio kaj Konstantinopolo, sen la kvina nome la Patriarko de Okcidento. La kromaj kvin modernaj Patriarkoj, serba, rusa, bulgara, rumana kaj kvartela, male ne estas ĝenerale laŭleĝe akceptitaj sed nur laŭfakte. Orotodoksismo konvikitas ke nur ene de si daŭrigas pluekzisti la universala kristana Eklezio fondita de Jesuo Kristo.[1]

Tia amplekso de komunumoj agnoskas “unuan rangulon inter egaluloj” (Honora unuarangeco) al la patriarko de Konstantinopolo , memdifinita "ekumena" en la sinodo de 587, post la mempromocio en la Koncilio de Kalcedonio de 451, spite de la protestoj de la ceteraj patriarkoj, precipe de tiu de Romo, al kiu en antaŭaj ekumenaj koncilioj tia unuarangeco estis atribuita.Hodiaŭ la amplekso de la ortodoksaj Eklezioj, disvastiĝintaj en la tuta mondo atingas la nombron de 250 milionoj de fideluloj kaj estas la tria, laŭnombre de fideluloj, kristana konfesio. Ĉiuj sekvas la julian kalendaron, iuj integre aliaj preskaŭ integre.

Other Languages
Alemannisch: Orthodoxe Kirchen
aragonés: Ilesia Ortodoxa
asturianu: Ilesia Ortodoxa
žemaitėška: Stačiatėkībė
беларуская (тарашкевіца)‎: Праваслаўная царква
brezhoneg: Iliz Ortodoks
kaszëbsczi: Prawòsławié
emiliàn e rumagnòl: Ceṡa Urtudòsa
Kreyòl ayisyen: Legliz Òtodòks
interlingua: Ecclesia Orthodoxe
Bahasa Indonesia: Gereja Ortodoks Timur
日本語: 正教会
한국어: 동방 정교회
Кыргызча: Православие
Lingua Franca Nova: Ortodoxisme
lumbaart: Ciexa Ortodossa
lietuvių: Stačiatikybė
македонски: Православна црква
Bahasa Melayu: Gereja Ortodoks Timur
مازِرونی: شرقی ارتدوکس
norsk nynorsk: Ortodoks kristendom
português: Igreja Ortodoxa
Runa Simi: Chiqan Iñitsay
sicilianu: Chiesa Ortudossa
davvisámegiella: Ortodoksalaš girku
srpskohrvatski / српскохрватски: Pravoslavna crkva
Simple English: Eastern Orthodox Church
српски / srpski: Православна црква
Tok Pisin: Kristen Otodos
татарча/tatarça: Pravoslavie
oʻzbekcha/ўзбекча: Pravoslav cherkovi
吴语: 东正教
中文: 正教會
Bân-lâm-gú: Tang Chèng-kàu
粵語: 東正教