Orientaliso

La orientalisa ekozono (verde).

La orientaliso [1], orientalisa ekozono hindomalaja ekozono estas unu el la ok ekozonojbiogeografiaj regnoj kiuj kovras la tersupraĵon de la planedo. Ĝi etendiĝas sur plejparto de Suda kaj Sudorienta Azio kaj sur la sudaj partoj de Orienta Azio [2].

Priskribo

Situo de la orientalisa ekozono.

La orientalisa ekozono etendiĝas ekde Afganujo kaj Pakistano trans la Hinda subkontinento kaj Sud-Orienta Azio ĝis malaltaĵara suda Ĉinujo, kaj trans Indonezio ĝis Javo, Balio, kaj Borneo, oriente de kiu troviĝas la linio de Wallace, kiu disigas la orientalisan de la aŭstralazia ekozono. La orientalisa ekozono ankaŭ inkluzivas la Filipinojn, la malaltaĵarojn de Tajvano, kaj la japana Rjukju-insularo.

Origine la plimulto de la orientalisa ekozono estis arbarkovrata, pleje de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, de tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj kiuj ofte dominas en multo de Hindujo kaj en grandaj partoj de Sud-Orienta Azio. La tropikaj humidaj arbaroj de la orientalisa ekozono estas superregataj de arboj el la familio de la dipterokarpacoj (Dipterocarpaceae).

Other Languages