Oksalidacoj

Oxalis enneaphylla
Averrhoa bilimbi
Averrhoa carambola
Oxalis arborea1.jpg
Floro de Oxalis acetosella

La oksalidacoj (Oxalidaceae) estas familio inter la dukotiledonaj plantoj (Eudicotyledon) kaj la ordo oksalidaloj (Oxalidales). La familio havas kvin genrojn kaj ĉ. 950 speciojn.

Plimulto de la specioj kreskas en la tropiko aŭ subtropiko, ilia folio estas karakterize - triope, kvarope - kunmetita. Ili ne havas stipulojn. la folieroj moviĝas depende de la lumo, okaze de lummanko, la folieroj kunfermiĝas kaj subenkliniĝas. La aktinomorfaj folioj estas kvinrondaj kaj kvinmembraj po rondoj. La stigmoj staras libere, la stamenoj en du rondoj.

La en kvinĉambreta ovario havas meze koloneton. La frukto estas kapsuloaŭ bero kun multaj grajnoj. Ka kapsulo malfermiĝas stelforme, ĉar la kapsuleroj ne defalas. La tigo de la planton entenas kristalojn de kalcia oksalato pro kio ili havas acidetan guston.

Konata genro estas la oksalido.

OxalisCorymbosa2.jpg

oksalidacoj, kun plurcentoj da unujaraj herbospecioj. La plej konataj specioj havas trifingrajn foliojn, dum aliaj havas kunmetitejn foliojn kun ĝis 25 folierojn. La folioj estas senlimbaj, la floroj estas simetriaj, kvinnombraj, starante unuope aŭ en umbelecaj infloreskoj kaj kun dehiskaj kapsuloj, el kiuj la semoj estas ĵetatataj.

Manĝado

La junaj folioj kaj tigoj manĝeblas en salato au (mallonge) kuirita. Ankaŭ la radiko manĝeblas, ĝi havas guston de terpomo. Ne manĝu tro grandkvante pro la okzala acido.

Other Languages
العربية: حماضية
asturianu: Oxalidaceae
azərbaycanca: Turşəngkimilər
беларуская: Кіслічныя
català: Oxalidàcia
Cebuano: Oxalidaceae
čeština: Šťavelovité
English: Oxalidaceae
español: Oxalidaceae
français: Oxalidaceae
עברית: חמציציים
hornjoserbsce: Nahlencowe rostliny
Bahasa Indonesia: Oxalidaceae
italiano: Oxalidaceae
日本語: カタバミ科
Basa Jawa: Oxalidaceae
한국어: 괭이밥과
Перем Коми: Оксалис котыр
lumbaart: Oxalidaceae
norsk nynorsk: Gaukesyrefamilien
پنجابی: کھٹی پتی
português: Oxalidaceae
русский: Кисличные
Simple English: Oxalidaceae
українська: Квасеницеві
Tiếng Việt: Họ Chua me đất
Winaray: Oxalidaceae
中文: 酢漿草科