Okcident-eŭropaj foliarbaroj

Situo de la ekoregiono.
Matura fagaro ĉe la enirejo de arbarrezervejo "Urwald Sababurg", Reinhardswald norde de Kaselo, Hesio, Germanujo.

La okcident-eŭropaj foliarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Okcidenta Eŭropo, inkluzive de Aŭstrujo, Ĉeĥujo, Francujo, Germanujo, kaj Svisujo.

Priskribo

La ekoregiono kovras 490 000 kvadratajn kilometrojn kaj speciale troviĝas en Centra Masivo, Centraj Germanaj Altaĵoj, Ĵuraso, Bavara Altebenaĵo, kaj Bohemia Masivo. Ĝi esence konsistas el malaltaĵaj kaj altaĵaj fagaj kaj miksaj-fagaj arbaroj. Ĝi ankaŭ ampleksas etan parton de submediteraneaj regionoj.