Norda poluso

Azimuta projekciado montranta la Arktan Oceanon kaj la Nordan Poluson. La mapo montras ankaŭ la 75a paralelon nordan kaj la 60a paralelon nordan.
Nordpolusa pejzaĝo.
Moviĝo de la norda magneta poluso de Tero kun jaroj.
Diversaj nordaj polusoj de Tero:
1 - geografia;
2 - magneta;
3 - geomagneta;
4
Foto de la norda poluso de Tero en la 1-a de januaro 1999 de NASA.
Mapo de reliefo ĉe la norda poluso de Tero.
Bildo de glacio ĉe la norda poluso de Tero de NASA, 2005.

Norda poluso estas la plej norda punkto de iu planedo. Oni povas difini la nordan poluson de planedo diversmaniere. Iafoje, la norda poluso de la Tero lokas en la Arkta Oceano.

La Norda poluso, konata ankaŭ kiel Geografia Norda poluso, Ĉiela Norda poluso, aŭ Tera Norda poluso, estas difinita kiel la punkto en la Norda Hemisfero kie la akso de rotacio de la Tero trafas sian surfacon. Ĝi ne estu konfuzita kun la Norda magneta poluso. La Norda poluso estas la plej norda punkto de la Tero, kiu kuŝas diametre male al la Suda Poluso. Ĝi difinas latitudon 90° Norda, same kiel la direkto de la vera nordo. Ĉe la Norda Poluso ĉiuj direktoj indikas suden; ĉiuj linioj de longitudo kunverĝas tie, tiele ties longitudo povas esti difinita kiel ajn gradovaloro. Pri latitudaj cirkloj, kontraŭhorloĝe estas oriente kaj horloĝe estas okcidente.

Dum la Suda Poluso kuŝas sur kontinenta teramaso, la Norda Poluso estas situanta en la mezo de la Arkta Oceano ĉe akvoj kiuj estas preskaŭ ĉiam konstante kovrita per konstante ŝanĝanta flosglacio. Tio faras ĝin malebla por konstrui permanentan stacion ĉe la Norda Poluso (malkiel ĉe la Suda Poluso). Tamen, la Soveta Unio, kaj poste Rusio, konstruis nombron de surglaciaj stacioj laŭ ĝenerale ĉiujara bazo ekde 1937, kelkaj el kiuj jam estis pasintaj super aŭ tre proksime de la Poluso. Ekde 2002, la rusoj ĉiujare establis bazon, Barneo, proksime al la Poluso. Tiu funkcias dum kelkaj semajnoj dum la komenco de la printempo. Studoj en la 2000-aj jaroj antaŭdiris ke la Norda Poluso povus iĝi laŭsezone senglacia pro la glacifandiĝo en la Arkto, kun temposupozoj ĉirkaŭ 2016 [1] [2] sed tio ankoraŭ ne okazis.

La marprofundo ĉe la Norda Poluso estis mezurita je 4261 m fare de la rusia submarŝipo MIR en la ekspedicio Arktika 2007 [3] kaj je 4,087 m (13,410 ft) fare de la usona Nautilus en 1958. [4] [5] La plej proksima tero laŭdire estas la insulo Kaffeklubben, ĉe la norda marbordo de Gronlando je 700 km for, kvankam kelkaj eblaj nekonstantaj gruzejoj kuŝas iome pli proksime. La plej proksima konstanta loĝata loko estas Alert, en la regiono Qikiqtaaluk, Nunavuto, Kanado, kiu situantas je 817 km el la Norda Poluso.

Astronomia difino de norda poluso

Astronomoj difinas la nordan "geografian" poluson de astro laŭ planeda poluso en la sama hemisfero kiel la norda poluso de Tero. En iuj korpoj de la sunsistemo (kiel la luno de Saturno, Hiperiono) mankas geografia norda poluso. Ili rotacias ĥaose pro ties malregula formo kaj gravita influo de proksimaj planedoj kaj lunoj.

Other Languages
Afrikaans: Noordpool
Alemannisch: Nordpol
አማርኛ: ስሜን ዋልታ
aragonés: Polo Norte
asturianu: Polu Norte
azərbaycanca: Şimal qütbü
تۆرکجه: قوزئی قوطبو
башҡортса: Төньяҡ полюс
Boarisch: Noadpoi
žemaitėška: Šiaurės puolios
беларуская: Паўночны полюс
беларуская (тарашкевіца)‎: Паўночны полюс
български: Северен полюс
bosanski: Sjeverni pol
буряад: Хойто туйл
català: Pol nord
čeština: Severní pól
dansk: Nordpolen
Deutsch: Nordpol
Ελληνικά: Βόρειος Πόλος
English: North Pole
español: Polo norte
euskara: Iparburua
فارسی: قطب شمال
Võro: Põh'anaba
français: Pôle Nord
Frysk: Noardpoal
贛語: 北極點
galego: Polo Norte
Fiji Hindi: North Pole
hornjoserbsce: Sewjerny čop
magyar: Északi-sark
interlingua: Polo Nord
Bahasa Indonesia: Kutub Utara
italiano: Polo nord
日本語: 北極点
Basa Jawa: Kutub Lor
Qaraqalpaqsha: Arqa polyus
한국어: 북극점
къарачай-малкъар: Шимал полюс
Кыргызча: Түндүк уюл
Limburgs: Naordpoeal
latviešu: Ziemeļpols
македонски: Северен пол
монгол: Умард туйл
Bahasa Melayu: Kutub Utara
Nederlands: Noordpool
norsk nynorsk: Nordpolen
norsk: Nordpolen
occitan: Pòl Nòrd
ਪੰਜਾਬੀ: ਉੱਤਰੀ ਧਰੁਵ
Piemontèis: Pòl Nòrd
پنجابی: اتلا قطب
português: Polo Norte
Runa Simi: Chinchay qhipa
română: Polul Nord
tarandíne: Pole nord
русиньскый: Северный пол
саха тыла: Хоту полюс
sicilianu: Polu Nord
Scots: North Pole
davvisámegiella: Davvipola
srpskohrvatski / српскохрватски: Sjeverni pol
Simple English: North Pole
slovenčina: Severný pól
slovenščina: Severni tečaj
Soomaaliga: Cirifka waqooyi
српски / srpski: Сјеверни пол
svenska: Nordpolen
Türkmençe: Demirgazyk polýus
Tagalog: Hilagang Polo
Türkçe: Kuzey Kutbu
татарча/tatarça: Төньяк котып
ئۇيغۇرچە / Uyghurche: شىمالى قۇتۇپ
українська: Північний полюс
oʻzbekcha/ўзбекча: Shimoliy qutb
vepsän kel’: Pohjoižnaba
Tiếng Việt: Bắc Cực
吴语: 北極
ייִדיש: צפון פאלוס
中文: 北极点
文言: 北極
Bân-lâm-gú: Pak-ke̍k
粵語: 北極