Newgrange

Newgrange hodiaŭ, post parta rekonstruado
Situo de Newgrange inter Knowth kaj Dowth

Newgrange [njugrenĝ] (nova bieneto; irlanda nomo Brú na Bóinne egalas al "loĝejo ĉe Boyne" aŭ originale "loĝejo de [diino] Bóinn) estas megalita tombejo en irlanda grafejo Meath ĉe rivero Boyne. Ĝi estas monteta tombejo kun krucforma ĉambro kaj ŝajnvolbo, kio ne estas tre ofta, sed aperas ankaŭ ĉe Anglesey kaj Orkney.

Graveco

Newgrange situas supre de larĝa riverkurbiĝo, en plej fekunda kaj tiel plej intense uzata agrikultura regiono de Irlando. La tombejo estis konstruita en ĉ. 3150 a.K., fare de popolo, kiu vivis antaŭ la alveno de la keltoj. Ĝi estas unu el la plej gravaj megalitaj tombejoj de la mondo, kiu prezentas kalendaran konstruadon. En la proksima ĉirkaŭo troviĝas du pluaj gravaj megalitaj konstruaĵoj ( Dowth kaj Knowth), kiuj aspektas antaŭuloj de Newgrange. Oni listigis la konstruaĵojn de Newgrange, Knowth kaj Dowth al monda kulturheredaĵo.

Other Languages
العربية: نيوغرانغ
беларуская (тарашкевіца)‎: Шы-ан Вру
català: Newgrange
Cebuano: Newgrange
čeština: Newgrange
Cymraeg: Newgrange
dansk: Newgrange
Deutsch: Newgrange
English: Newgrange
español: Newgrange
euskara: Newgrange
فارسی: نیوگرنج
français: Newgrange
Gaeilge: Sí an Bhrú
galego: Newgrange
한국어: 뉴그레인지
lietuvių: Niugrendžas
Nederlands: Newgrange
norsk: Newgrange
polski: Newgrange
português: Newgrange
русский: Ньюгрейндж
srpskohrvatski / српскохрватски: Newgrange
Simple English: Newgrange
slovenčina: Newgrange
slovenščina: Newgrange
српски / srpski: Њугрејнџ (Ирска)
svenska: Newgrange
Türkçe: Newgrange
українська: Ньюгрейндж
Tiếng Việt: Newgrange
Winaray: Newgrange