Natria cianido

Natria cianido
Sodium cyanide.svg
Kemia strukturo de la
Natria cianido
Sodium cyanide-3D.png
3D Kemia strukturo de la
Natria cianido
Kemia formulo
NaCN
CAS-numero-kodo143-33-9
ChemSpider kodo8587
PubChem-kodo8929
Fizikaj proprecoj
Aspektoblanka solido kun
ioma odoro de migdalo
Molara maso49,0072 g mol−1
Denseco1,5955 g/cm3
Refrakta indico 1,452
Fandopunkto563.7 °C (1,046.7 °F; 836.9 K)
Bolpunkto1,496 °C (2,725 °F; 1,769 K)
Solvebleco
  • Akvo:48.15 g/100 mL (10 °C)
  • 63.7 g/100 mL (25 °C)
Mortiga dozo (LD50)
  • 6.44 mg/kg (rato, buŝa)
  • 4 mg/kg (ŝafo, buŝa)
  • 15 mg/kg (mamulo, buŝa)
  • 8 mg/kg (rato, buŝa)
Ekflama temperaturoNe bruliva°C
Sekurecaj Indikoj
RiskoR26/27/28 R32 R50/53
Sekureco(S1/2) S7 S28 S29
S45 S60 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco06 – Venena substanco
08 – Risko al sano09 – Noca por vivmedio
GHS SignalvortoDamaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝojH290, H300+310+330, H372, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP260, P273, P280, P301+310, P302+352, P304+340, P310, P330
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria cianido estas la natria salo de cianida acido (HCN, en iuj naciaj lingvoj nomata "blua acido" aŭ "prusia acido" en aludo de specifa malhelblua koloro, kiun oni nomas "prusia"). La struktura formulo de natriocianido estas Na+ C≡N. La substanco en kutima tersurfaca temperaturo de inter 10 kaj 30 celsiusaj gradoj estas senkolora, higroskopia, kristala pulvoro, kiu iom odoras kvazaŭ amara migdalo aŭ ties oleo, respektive kvazaŭ oleo el aprikotaj kernoj. En kombino de acidaj substancoj, natria cianido disiĝas al la tre venena gaso hidrogena cianido:

  • NaCN + H2SO4 → HCN + NaHSO4

Tiu paŝo povas esti konscia ago kadre de kemia militado, malpermesita fare de la ĝeneva konvencio de 1925, sed ankaŭ povas okazi akcidente, kiel ekzemple kadre de la katastrofaj eksplodoj de 2015 en Tjanĝino: Tie pro eksplodoj liberiĝis granda kvanto de natria cianido, kiu simple pro la acideco de la aera humideco, kaj ankoraŭ pli forte pro kontakto kun pluvo, transformiĝis al hidrogena acido, sen ke necesus pli fortaj acidoj.


Other Languages
bosanski: Natrij-cijanid
čeština: Kyanid sodný
Deutsch: Natriumcyanid
Кыргызча: Натрий цианиди
Nederlands: Natriumcyanide
polski: Cyjanek sodu
português: Cianeto de sódio
srpskohrvatski / српскохрватски: Natrijum cijanid
slovenščina: Natrijev cianid
српски / srpski: Natrijum cijanid
svenska: Natriumcyanid
اردو: Sodium cyanide
Tiếng Việt: Natri xyanua
中文: 氰化钠