Mwanza

Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Mwanza (Malavio) kaj Regiono Mwanza.
Mwanza

Mwanza estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de la samnoma regiono. Ĝi havas 225.244 loĝantojn (aglomeraĵo: 336.811, ambaŭ en 2005). Per tio ĝi estas la dua plej granda urbo de la lando, post Daresalamo, sed antaŭ Zanzibaro.

Ĝi situas ĉe fjordo de Viktoria Lago je alto de 1.140 metroj super marnivelo. Ĝiaj koordinatoj estas 2°31′18″S 32°54′4″O  /  2°31′18″S 32°54′4″O  /  Mwanza) Koordinatoj: 2°31′18″S 32°54′4″O  /  2°31′18″S 32°54′4″O  /  Mwanza).

La urbo estis fondita en 1892. Pro sia favora situo ĉe la lago ĝi evoluis al grava industria kaj ekonomia centro de Tanzanio, kun industrioj tekstila kaj nutraĵ-konservaĵa. Ĝi havas pramajn ligojn al Bukoba, Musoma kaj Nansio sur insulo Ukerevo. Fervojo ĝin ligas al Shinyanga kaj Tabora ĉe la centra tanzania fervoja linio. Pavimita vojo iras orienten al parko Serengeti kaj Musoma; ankaŭ la vojo al sudo, al Ŝinjango, nun estas preskaŭ komplete pavimita.

Esperantistoj

  • Baraka Elins;
Other Languages
العربية: موانزا
беларуская: Мванза
български: Муанза
brezhoneg: Mwanza
čeština: Mwanza
dansk: Mwanza
Deutsch: Mwanza
English: Mwanza
español: Mwanza
eesti: Mwanza
فارسی: موانزا
suomi: Mwanza
français: Mwanza
hrvatski: Mwanza
magyar: Mwanza
Bahasa Indonesia: Mwanza
italiano: Mwanza
日本語: ムワンザ
ქართული: მვანზა
kalaallisut: Mwanza
한국어: 므완자
Кыргызча: Мванза
lietuvių: Mvanza
Māori: Mwanza
Plattdüütsch: Mwanza
Nederlands: Mwanza (Tanzania)
norsk: Mwanza
polski: Mwanza
română: Mwanza
русский: Мванза
Scots: Mwanza
српски / srpski: Мванза
svenska: Mwanza
Kiswahili: Mwanza (mji)
Türkçe: Mwanza
chiTumbuka: Mwanza
اردو: موانزا
Tiếng Việt: Mwanza
Winaray: Mwanza
Yorùbá: Mwanza
中文: 姆万扎
粵語: 姆宛札