Militleĝo
English: Martial law

Militleĝo (aŭ milita stato) estas la sistemo de reguloj kiuj efektiviĝas kiam la militistaro ekregas la normalan administron de justico. Militleĝo estas foje trudita dum militoj aŭ okupoj pro tio, ke mankas iu ajn alia civila registaro. Ekzemploj de ĉi tiu formo de militista regulo inkluzivas Germanion kaj Japanion post la Dua Mondmilito.

Aldone la militleĝo estas uzata de registaroj por observigi sian regadon, ekzemple post puĉo (Tajlando 2006), kiam ili estas minacataj de popolaj protestoj (protestoj de Tiananmen en 1989), aŭ por subpremi la kontraŭstaron (Pollando en 1981, la t.n. Milita stato en Pollando).

Militleĝo ankaŭ povas esti deklarita en kazo de gravaj kataklismoj, tamen plejparto de la landoj uzas malsaman laŭleĝan sistemon, kiel la krizostaton . En multaj landoj militleĝo entrudas apartajn regulojn, unu el kiuj estas elirmalpermeso. Ofte, sub ĉi tiu sistemo, la administro de justico estas lasita al militista tribunalo, nomita milittribunalo aŭ militkortumo.

  • vidu ankaŭ
Other Languages
Afrikaans: Krygswet
العربية: قانون عرفي
asturianu: Llei marcial
català: Llei marcial
čeština: Stanné právo
English: Martial law
español: Ley marcial
euskara: Gerra-lege
suomi: Sotalaki
français: Loi martiale
galego: Lei marcial
עברית: ממשל צבאי
magyar: Statárium
Bahasa Indonesia: Darurat militer
íslenska: Herlög
italiano: Legge marziale
日本語: 戒厳
한국어: 계엄
lietuvių: Karo padėtis
Minangkabau: Daruraik maliter
Nederlands: Krijgswet
polski: Stan wojenny
português: Lei marcial
română: Lege marțială
Simple English: Martial law
slovenčina: Stanné právo
svenska: Krigslagar
Tagalog: Batas militar
Türkçe: Sıkıyönetim
українська: Воєнний стан
Tiếng Việt: Thiết quân luật
中文: 戒严
文言: 戒嚴
粵語: 戒嚴