Milij Aleksejeviĉ Balakirev

Milij Aleksejeviĉ 1910 .

Milij Aleksejeviĉ Balakirev (cirileМи́лий Алексе́евич Бала́кирев), transliterume Milij Alekseevič Balakirev; * (jul.) 21-a de decembro 1836 / (greg.) 2-a de januaro 1837 en Nischni Nowgorod; † (jul.) 16-a de majo 1910 / (greg.) 29-a de majo 1910 en Sankt-Peterburgo) estis rusa komponisto, pianisto kaj dirigento.

Vivo

Balakirev, filo de oficisto kaj pianistino, ricevis unuan pianoinstruon de sia patrino. Lia instruisto Karl Eisrich konatigis lin en 1850 kun la muzikema bienulo Aleksandr Ulibiŝev, kiu dungis lin kiel pianisto kaj dirigento. En 1853 li ekstudis matematikon kune kun sia amiko, la posta verkisto Pjotr Boborikin, la universitaton je Kasan kiel ne enmatrikuliĝinto, renomiĝis en Kazan kiel pianisto kaj donis kelkajn pianoleciojn. En 1855 Ulibiŝev kunirigis lin al Sankta-Peterburgo, kie Balakirev kontaktis kun Miĥail Glinka kaj entuziasmiĝis por ties vizio de nacia rusa muziko. La pledado de Glinka malfermis al Balakirev pli vastajn cirklojn de la Peterburga muzika vivo, tiel ke dum la sekvaj jaroj li povis konatiĝi kun la iamaj membroj de la t.n. potenca grupeto. Post kiam fine de la jaro 1862 Aleksandr Borodin aliĝintis, la formado de la "kvinopo" festis finita. Balakirev transprenis je tio la funkcion de instruisto kaj mentoro kaj zorgis pri siaj kompozicie malspertajn amikojn, donante al ili instrukciojn por la verkado de simfonioj. Samjare li fondis la Liberan Muziklernejon kiel konkurenca institucio al la Petrburga konservatorio. Ĉe la libera muziklernejo li fariĝis asistanto de la direktoro Gavriil Lomakin. Krome li entreprenis en la 1860-aj jaroj kelkajn vojaĝojn tra la Kaŭkazo kaj la Volgo-regiono, por kolekti popolkantojn. Ekde 1867 ĝis 1869 li estris la koncertojn de la Rusa Muzik-Asocio sukcede al Anton Rubinstein.

Pro manka publika rekono kaj la pliiĝa emancipiĝo de siaj lernantoj Balakirev eniris ĉ. 1870 en profundan sencokrizon, kiu esprimiĝis per religia fanatismo. Krome li ĉesis koncerti kaj komponi, transdonis en 1873 la estradon de la Libera Muzik-Lernejo al Rimskij-Korsakov kaj transprenis postenon kiel fervojoficisto. Nur en 1876 li denove sin turnis al la muziko. En 1881 li ricevis komision pri eldonado de novharmoniigita rusortodoksa liturgio kaj samjare li denove transprenis la estradon de la Libera Muzik-Lernejo, kiu li tenis ĝis 1908. Du jarojn poste li krome fariĝis ĝis 1894 dirigento de la kortega ĥoro. Tiujare li lastan fojon publike koncertis kiel pianisto en Żelazowa Wola, naskiĝloko de Chopin, okaze de la inaŭgurado de monumento por la pola komponisto. Pensio de 3000 rubloj ĉiujare flanke de la kortega ĥoro garantiis al Balakirev plejparte senzorgan vivon. Dum siaj lasta vivojaroj li estis komponiste ege produktiva kaj finfaris kelkajn verkojn, kiujn li parte jam komencintis antaŭ pluraj jardekoj.

Other Languages
azərbaycanca: Mili Balakirev
български: Милий Балакирев
español: Mili Balákirev
français: Mili Balakirev
Bahasa Indonesia: Mily Balakirev
Malagasy: Mily Balakirev
Nederlands: Mili Balakirev
norsk nynorsk: Milij Balakirev
português: Mily Balakirev
română: Mili Balakirev
srpskohrvatski / српскохрватски: Milij Balakirev
Simple English: Mily Balakirev
slovenščina: Milij Balakirjev
српски / srpski: Милиј Балакирјев
Kiswahili: Mily Balakirev
Tiếng Việt: Mily Balakirev