Miguel Ángel Asturias

Miguel Ángel Asturias
Persona informo
NomoMiguel Ángel Asturias
Dato de naskiĝo19-a de oktobro 1899
Loko de naskiĝoGvatemalurbo
Dato de morto9-a de junio 1974
Loko de mortoMadrido
Okupoverkisto
Aĝo je morto74
Portalo pri Homoj
v  d  
Information icon.svg

Miguel Ángel Asturias (naskiĝis la 19-an de oktobro 1899, en Gvatemalurbo, mortis la 9-an de junio 1974, en Madrido) estis gvatemala verkisto

Li naskiĝis en Gvatemalurbo, studis juron en sia hejmurbo, poste etnologion en Parizo. Ekde la 1940-aj jaroj li laboris ankaŭ kiel ambasadoro en Meksiko, Argentino kaj Francio.

La verkaro de Asturias forte respegulas la politikan engaĝiĝon de la aŭtoro, same kiel la magiajn tradiciojn de lia patrujo. En la jaro 1967 la grava reprezentanto de la magia realismo estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo.

Listo de verkoj

  • Leyendas de Guatemala (legendoj, 1930)
  • El señor Presidente (romano, 1946)
  • Hombres de maíz (romano, 1949)
  • Trilogio:
    • Viento fuerte (1950)
    • El papa verde (1954)
    • Los ojos de los enterrados (1960)
  • Week-end en Guatemala (rakonto, 1956)
  • Mulata de tal (romano, 1963)
  • Viernes de dolores (romano, 1972)
Other Languages
azərbaycanca: Miqel Anxel Asturias
беларуская (тарашкевіца)‎: Мігель Анхель Астурыяс
Bahasa Indonesia: Miguel Ángel Asturias
Lëtzebuergesch: Miguel Ángel Asturias
لۊری شومالی: ميگل آنخل آستورياس
norsk nynorsk: Miguel Ángel Asturias
Simple English: Miguel Ángel Asturias
slovenščina: Miguel Ángel Asturias
oʻzbekcha/ўзбекча: Miguel Ángel Asturias
Tiếng Việt: Miguel Ángel Asturias
მარგალური: მიგელ ასტურიასი
Bân-lâm-gú: Miguel Ángel Asturias