Mehmet Âkif Ersoy

Bildo de Mehmet Âkif Ersoy, la verkinto de la turka nacia himno

Mehmet Âkif Ersoy (naskiĝinta en 1873 la 20-an de decembro 1873 en Istanbul, mortinta la 27-an de decembro 1936 samloke) estis turka verkisto.

Vivo

Post tradicia kleriĝo li studis bestomedicinon ĝis la jaro 1894. Poste li deĵoris en la landlimaj provincoj de la Otomana Imperio. Unue li estis adepto de panislamaj ŝtatkonceptoj malakceptante okcidentajn administrajn filozofiojn, sed finfine ankaŭ li kuniris la movadanojn kies celo estis modernigi Turkion. Li iĝis deputito en la unua parlamento.

Li verkis la tekston de la turka nacia himno, kiu nomiĝas İstiklâl Marşı. Dum la lasta vivotempo li instruis literaturon ĉe la Universitato de Kairo.

Ersoy estis magiisto de formo prenante ekskluzive klasikajn metrojn. Tamen la pritrakto lia de enhavo estas naturalisma kvazaŭ. Gravis religio por li, ĉefe en liaj pli fruaj verkoj.

Other Languages