Marvin Harris

Marvin Harris
MarvinHarris.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo18-an de aŭgusto 1927 (1927-08-18)
en Broklino
Morto25-an de oktobro 2001 (2001-10-25) (74-jara)
en Gainesville
ŜtatanecoUsono
Alma materUniversitato Kolumbio
Profesioantropologo, universitata profesoro,
Lingvojangla lingvo
v  d  
Information icon.svg

Marvin Harris (Brooklyn 18-an de aŭgusto 1927 -Gainesville (Florido) 25-an de oktobro 2001) estis usona konata pro la kreado kaj ĉefrolulo en la kultura materialismo, teoria tendenco kiu intencas ekspliki la diferencojn kaj similaĵojn sociokulturajn kiuj prioritatigas la materiajn kondiĉojn de la homa ekzisto.

Post lia eldono de La evoluo de antropologia teorio en 1968, Harris helpis centrigi la intereson de la antropologoj pri la rilatoj inter kulturo, ekologio, teknologio kaj demografio kaj pri la neceso fundamentigi la antropologion sur scienca bazo dum la cetero de lia kariero. Li estis multfaceta verkisto kaj multaj el liaj eldonoj akiris ampleksan disvastigon inter la intelektularo.

Laŭlonge de sia profesia vivo, Harris havis fidelan legantaron kaj multajn kritikantojn. Li iĝis konstanta ĉeestanto en la jarkunvenoj de la American Anthropological Association (AAA), kie li ŝatis ade demandegi la ĉeestantojn en la halo. Li estas konsiderata kiel ĝeneralisto, kiu havis specialan intereson pro la tutmondaj procesoj kiuj intervenas en la originoj de la homo kaj la evoluo de la homaj kulturoj.

Other Languages
aragonés: Marvin Harris
asturianu: Marvin Harris
تۆرکجه: ماروین هریس
català: Marvin Harris
čeština: Marvin Harris
Deutsch: Marvin Harris
English: Marvin Harris
español: Marvin Harris
euskara: Marvin Harris
français: Marvin Harris
italiano: Marvin Harris
Basa Jawa: Marvin Harris
한국어: 마빈 해리스
português: Marvin Harris