Malkovro de Ameriko

Alveno de Kristoforo Kolumbo al Ameriko

La esprimo Malkovro de Ameriko estas uzata ofte por aludi al la alveno al Ameriko de ekspedicia grupo hispana kiu, nome de la Katolikaj Gereĝoj de Kastilio kaj Aragono, eliris el la haveno de Palos de la Frontera, sub estrado de Kristoforo Kolumbo, kaj alvenis la 12-a de oktobro de 1492 al insulo de la Karibo tiam nomita "Gvanahani". La veturadoj de la portugaloj al Barato sekvante la afrikan marbordon signifis spronon por kiuj kredis je vojo al okcidento kiel plej mallonga vojo por alveni al Azio. Kristoforo Kolumbo estis sekvanto de tiu hipotezo. Apogita de la hispana monarkio, li organizis eksploran veturadon kiu kondukis lin al la amerika marbordo en 1492. Kristoforo Kolumbo kredis, ke li estis alveninta al azia kontinento, nomita tiam de la eŭropanoj Indioj kaj li mortis sen ekscii, ke li estis alveninta al kontinento ĝis tiam nekonata de eŭropanoj.

La esprimo "Malkovro de Ameriko" por aludi la alvenon de Kolumbo al la amerika kontinento estis kritikita de diversaj sektoroj, kulturoj kaj fakuloj, kaŭzante ampleksan kaj entuziasman debaton. En tiu ĉi artikolo oni adoptas kiel signifo de la termino, ĉiujn veturadojn realigitajn de Kolumbo al Ameriko, la renkonton de la hispanoj kun la diversaj amerikaj kulturoj kiuj loĝis en tiuj landoj, kaj la rilatojn kaj la tujajn konfliktojn inter indiĝenoj kaj hispanoj kiujn tiu renkonto kaŭzis.

Temas pri unu el la pintaj momentoj de la universala historio ĉar signifis la renkonton de du homaj mondoj kiuj ĝis tiam disvolviĝis aparte kaj tute sendepende, sen ajna kono de unu pri la ekzisto de la alia[1].

En la artikolo oni distingas klare la akton mem de la malkovro, komprenita kiel serio de veturoj kiujn faris la unuaj hispanoj kiuj alvenis al Ameriko kaj la graveco de la renkonto inter kulturoj kaj de la posta historia procezo konata kiel konkero de Ameriko kiun la eŭropanoj realigis sinsekve. La konsekvencoj de tiu renkonto inter du mondoj estis dramecaj por la amerikaj indiĝenoj, ĉar okazis la morto de milionoj da personoj (pro militoj, sklaveco kaj malsanoj) kaj la malapero de kulturoj.

La veturoj de Kolumbo

La vojaĝoj de Kolumbo

Kristoforo Kolumbo, nome de la Katolikaj Gereĝoj de Hispanio, realigis kvar famajn vojaĝojn ekde Eŭropo al Ameriko en 1492, 1493, 1498 kaj 1502. En la unua el ili li alvenis al Amerikon la 12-a de oktobro de 1492, al insulo de la Bahamoj nomita tiam Guanahani, kies preciza lokigo estas ankoraŭ pridisputata. En la tria vojaĝo li alvenis al kontinenta teritorio en la aktuala Venezuelo.

Post la tria vojaĝo de Kolumbo, malkovroj kaj konkero progresis kune. Dum la dudekaj jaroj kiuj separas 1499 de 1519, kiam komencas la magalana entrepreno, okazis la nomitaj « malgrandaj vojaĝoj aŭ andaluziaj», dungitaj de la reĝoj kun aliaj ŝipistoj rompante la pridisputita monopolo kolumba. En la unua de tiuj partoprenis Amerigo Vespucci al kiu oni atribuis esti la unua eŭropano kiu proponis, ke la teroj al kiuj Kolumbo alvenis ne estis vere parto de Azio, sed de nekonata kontinento ĝis tiam por eŭropanoj.

Unua vojaĝo

La 17-a de aprilo de 1492, Kolumbo subsribas kun la Katolikaj Gereĝoj dokumentojn laŭ kiuj oni financas la ekspedicio de Kolumbo al la Indioj tramare al okcidento. Krome Kolumbo ricevis privilegiojn, kiel helpodevigoj, ekzemple rilate la loĝantaro de la vilaĝo Palos, kiuj devis havigi du karavelojn. Tamen li suferis malfacilaĵojn dungi sufiĉajn ŝipanojn.


Tiam kaj danke al la franciskanoj de la monaĥejo de La Rábida kaj al Pero Vázquez de la Frontera, konata ŝipisto de la zono, Kolumbo ekkonis na Martín Alonso Pinzón, riĉa entreprenisto kaj natura estro de la zono. Tiu ekiĝos ankaŭ natura estro de la ekspedicio: li forpuŝas la ŝipojn kiujn Kolumbo ekhavis en Moguer, dungas aliajn pli taŭgajn kaj havigas personan monon, triono de la tuto. Li konvinkas aliajn ŝipanojn por la entrepreno, homoj de Palos, de la najbara Moguer, de Onubo, de la resto de la regioneto eĉ de ekster Andaluzio.

Unua vojaĝo

La 3-a de aŭgusto de 1492 la kolumba ŝiparo formita de la karaveloj La Pinta, La Niña kaj la nao Santa María eliris el Palos. La ŝipanaro estis formita de ĉirkaŭ 90 homoj.

La ekspedicio iris al la Kanarioj, por viziti aŭtoritatojn kaj ripari erojn de ŝipoj. Poste ili foriris el insulo La Gomera al la Atlantiko la 6-an de septembro.

La vojaĝo ne estis facila kaj okazis ribeloj, sed danke al la estreco de Martín Alonso Pinzón oni sukcesis solvi tiujn situaciojn. Kiam jam ĉiuj estis lacegaj kaj oni elĉerpiĝis la kalkuloj kaj antaŭvidaĵoj de Kolumbo, oni aŭskultis ekde la Pinta la faman krion de Rodrigo de Triana: Tierra a la vista (Tero je vido). La 12-a de oktobro alvenis al insulo Guanahani (en Bahamoj, kies identigo estas ankoraŭ pridisputata), kiun Kolumbo nomigis San Salvador. Poste ili alvenos al insulo Kubo, baptita per la nomo de Juana, kaj poste al Hispaniolo. La 25-an de decembro paneis la karavelo Santa María kaj el ties restaĵoj Kolumbo ordenis konstrui fortikaĵon nomita Navidad (Kristnasko), kie li lasis etan garnizonon. Per la du restantaj ŝipoj, la Pinta kaj la Niña, ili ekrevenis la 16-an de januaro de 1493).

Dum la veturado la du ŝipoj separiĝis pro ŝtormo. Fine Kolumbo, per la Niña, sukcesis alveni malfacilege en Lisbonon, Martín Alonso Pinzón faras same en la havenon de Bajono, Galegio. La ŝipoj, finfine, revenis al Palos la 15-an de marto je malmultaj horoj de diferenco, kaj Kolumbo iris al Barcelono por informi la gereĝojn pri la malkovro.

Dua vojaĝo

Dua vojaĝo

La dua ekspedicio eliris de Cádiz la 25-an de septembro de 1493. Tiu vojaĝo celis setligi la hispanian ĉeeston en la malkaŝitaj teritorioj kaj trovi la vojon al Barato kaj Katajo. La unua insulo al kiu alvenis estis La Deseada (Deziraĵo) (3 a de novembro); sed poste oni malkovris Puertorikon kaj alvenis al La Española, kie oni trovis detruitan la fortikaĵon pro atako de Kaonabo. En la sama insulo fondis la urbon de la Isabela (la 6-an de januaro de 1494). Kolumbo pludaŭris la eksploradon laŭ la marbordoj de Juana (Kubo) kaj Santiago (Jamajko). Fine de 1494 aŭ komence de 1495 li iris suden.

Post tiu vojaĝo li dediĉis sin al konsolidadon de la hegemojio ĉe La Española. En 1496 li revenis en Hispanion, kaj alvenis al Cádiz la 11-an de junio.

Tria vojaĝo

Tria vojaĝo

La tria vojaĝo komencis la 30-an de majo de 1498. Kolumbo eliris el Sanlúcar de Barrameda kaj alvenis al la insulo Trinidado fine de la monato de julio. De la 4-a al la 12-a de aŭgusto li vizitis la golfon de Parja, en la marenfluo de la rivero Orinoko.

Ruinoj de Nova Cádiz, en la nordorienta marbordo de la insulo de Kubagva.

Li nomigis tiun regionon Dankoteron, pro la afableco de la indiĝenoj. Li supozis, ke li estis alveninta al kontinento pro la granda kvanto de akvo. Tiele la unuan fojon li alvenis al kontinenta amerika tero.

Poste li eksploras la tri insulojn de la aktuala ŝtato de Nueva Esparta; la ĉefa insulo principal estis nomita Asunción, la aliaj estas la aktualaj Kubagvo kaj Koĉe. Poste Cristóbal de la Guerra ŝanĝis la nomon Asunción kontraŭ nova nomo insulo Margarita.

Fine li alvenis al Hispaniolo. En tiu insulo la hispanoj insurekciis pro manko de supozitaj riĉecoj. En unu de la negocadoj, Kolumbo proponis, al grupo de hispanoj la revenon al Kubagvo por komerco de perloj. Oni fondis perlolaborejon kajposte, en 1528, de tiu setliĝo naskiĝis la unua vera urbo fondita de hispanoj en amerika kontinento, Nueva Cádiz.[2] Je la alveno de la reĝa administranto, Francisco de Bobadilla, Kolumbo estis arestita. Je sia alveno al Hispanio, la 25an de novembro de 1500, li estis liberigita, sed li perdis siajn prestiĝon kaj povojn.

Kvara vojaĝo

Kvara vojaĝo

La kvara vojaĝo estis farita spite la perdo de liaj povoj, sed laŭ serio de malpermesoj, kiel tiu de elŝipiĝi en la insulo La Española. La celo de tiu vojaĝo estis trovi markolon (nome la Malaka Markolo) kiu permesis lin alveni al la Indioj, okceidente de Antiloj, ĉar jam oni vidis, ke la malkovrita tero ne estas tio, sed ĝi ne povis esti tre malproksime. Kolumbo eliris el la haveno de Cádiz per du karaveloj kaj du ŝipoj pliaj (La Capitana, La Gallega, La Vizcaína kaj la Santiago de Palos) la 11-an de majo. Pasinta tra Kanarioj, li alvenis en Indioj en 30 tagoj.[3]

Malaka Markolo. Tiun serĉis Kolumbo en sia kvara vojaĝo, ĉar li kredis, ke li estis alveninta en Azion, kaj tiun li bezonis por alveni al Indioj.

Pro problemoj en La Española, Nicolás de Ovando, nova guberniestro de la kolonio, ne permesis Kolumbon elŝipiĝi tie spite tuja ŝtormo kaj ŝanĝi ŝipon. Kolumbo devis elturniĝi sen helpo kaj elpasis al Jamajko, kvankam la ŝtormo pludaŭris ĝis la 12-a de septembro, do 88 ŝtormaj tagoj.

Sekvante okcidenten, li malkovris la insulojn de la Bahía aŭ Guanaja [GvaNAĥa], en la marbordo de Honduraso, li trovis ŝipon de majaaj komercistoj kiuj oferis lin kakaon. En la Punta Cajina (aktuala Punta Trujillo) la ŝipanoj surteriĝis por ĉeesti la unuan katolikan meson realigita en kontinenta tero de Ameriko; pli oriente ili suferis uraganon, dum kelkaj semajnoj la 4 ŝipoj suferis la ŝtormon kaj la 12-an de septembro preterpasis kabon. Tie ĉesis la ŝtormo kaj Kolumbo nomigis ĝin kiel Kabo Danke al Dio (en la plej norda marbordo de Nikaragvo) pro esti dirinta "Gracias a Dios que al fin salimos de esas honduras" (Danke al Dio ni eliris el tiuj malfacilaĵoj) kaj de la sama frazo devenasla nomo de Honduraso ĉe kio okazis la ŝtormo; poste ii sekvis suden[4].

Other Languages
беларуская: Адкрыццё Амерыкі
беларуская (тарашкевіца)‎: Адкрыцьцё Амэрыкі
srpskohrvatski / српскохрватски: Otkriće Amerike
slovenščina: Odkritje Amerike
српски / srpski: Откриће Америке
українська: Відкриття Америки
粵語: 發現美洲