Maksimiliano Kolbe

Maksimiliano Kolbe
Fr.Maximilian Kolbe 1939.jpg
Sanktulo, Martiro
Naskiĝo 7-a de januaro 1894 en Zduńska Wola, Pollando
Morto 14-a de aŭgusto 1941 en germana ekstermejo / Aŭŝvica koncentrejo, en okupita Pollando
Adorita en Romkatolika Eklezio
Beatigita 17-a de oktobro 1971
Kanonizita 10-a de oktobro 1982
Ĉef sanktejo Baziliko de la Senmakula Perantino de Gracio, Niepokalanów, Pollando
Festotago 14-a de aŭgusto
Atributoj Aŭ ordenvesto de fratulo franciskana aŭ uniformo prizonula de germana koncentrejo, rozario aŭ medaliono kun imago de Virga Maria en sia mano
Patroneco 20-a jarcento, elektraj laboristoj, ĵurnalistoj, esperantistoj, prizonuloj politikaj, narkotismuloj
v     
Information icon.svg
La portreto de Sankta Maksimiliano Kolbe
Prezidento de Pollando Maksimiliano Kolbe (1), Wojciech Alojzy Świętosławski (3), arkiepiskopo Stanisław Gall (4), edzino de Pola Prezidento Maria Mościcka, la Prezdento de Pollando, apud la Prezidento staras Juliusz Poniatowski, pastro Zygmunt Kaczyński (la 4a de dekstro), kapelano de Pola Prezidento pastro Jan Humpola (la 5a de dekstro)
La morto-kelo en germana koncentrejo ( ekstermejo Maksimiliano Kolbe (la koncentreja bloko n-ro 11)
La Baziliko de la Klostro en Niepoklanów ( Pollando) kiun establis Maksimiliano Kolbe
La skulptaĵo de Maksimiliano Kolbe en la galerio de la martiroj en la fasado de Abatejo Westminster
Maximiliano Kolbe en la kreita de li monakejo de Franciskanoj en Nagasaki en Japanio, (1936)

Sankta Maksmiliano Kolbe (naskiĝis la 7-an de januaro 1894 en Zduńska Wola, mortis la 14-an de aŭgusto 1941 en la germana ekstermejo Aŭŝvico) estis pola romkatolika franciskana monaĥo, pastro, kaj misiisto. En februaro de 1941 li estis arestita de gestapo kaj sendita en germanan koncentrejon ( ekstermejon). Li pereis en la germana koncentrejo en Aŭŝvico, kiam li proponis sian vivon interŝanĝe por la vivo de unu patro de familio. La 17-an de oktobro 1971 papo Paŭlo la 6-a beatigis lin kaj la 10-an de oktobro 1982 Johano Paŭlo la 2-a proklamis lin kiel martiron. Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista konsideras lin patrono de la katolikaj esperantistoj.

Infanaĝo

Li estis la dua filo de humila multenombra familio, kiu estis fidema al Nia Sinjorino de Częstochowa, al kies preĝejo ili prezentis siajn infanojn ĉiujare.

En 1906 en preĝejo al Sankta Mateo en Pabianice, laŭ lia rakonto, aperis antaŭ li Sankta Maria, tenanta en manoj du kronojn, la blankan kaj la ruĝan. Ŝi demandis lin kiun elektas komprenigante ke la ruĝa signifas martirecon kaj la blanka ĉastecon. Li prenis ambaŭ.

Other Languages
беларуская: Максімілян Кольбэ
čeština: Maxmilián Kolbe
français: Maximilien Kolbe
गोंयची कोंकणी / Gõychi Konknni: Maximilian Kolbe
Bahasa Indonesia: Maximilian Kolbe
Nederlands: Maximiliaan Kolbe
Simple English: Maximilian Kolbe
slovenčina: Maximilián Kolbe
slovenščina: Maksimilijan Kolbe
Kiswahili: Maximilian Kolbe
Tiếng Việt: Maximilian Kolbe