Máté Zalka

Máté Zalka

ZALKA Máté (23-an de aprilo, 1896, Matolcs, Hungario - 11-an de junio, 1937, Huesca, Hispanio) estis hungara verkisto kaj revoluciulo. Lia vera nomo estis Béla Frankl, li venis el etburĝa familio. Kiam li aĝis 18, li ek-soldatservis.

Zalka batalis en Italio kaj pri tio verkis la novelon "Doberdó". Li militkaptitiĝis en 1916 en la rusa fronto kaj en la prizonkampo (Krasnojarsk) konatiĝis kun la marksisma ideologio. Li batalis en Rusio kontraŭ la blankuloj kaj en 1920 kontraŭ Kolĉak. Kiam oni reakiris la or-rezervon de la soveta ŝtato, li akompanis ĝin de Aĉinsk ĝis Kazan. Li batalis ankaŭ kontraŭ Vrangel, iĝis ano de la Rusia Komunista Partio (1920), poste agadis en diversaj postenoj en Sovetunio (diplomatia kuriero, direktoro de la Ŝtata Libroeldonejo 1922-25, direktoro de la moskva Revolucia Teatro 1925-).

Li batalis en la hispana enlanda milito (1936) kiel Generalo Lukács. Li mortis en bombardado.

Other Languages
català: Máté Zalka
Чӑвашла: Мате Залка
Deutsch: Máté Zalka
English: Máté Zalka
español: Máté Zalka
français: Máté Zalka
magyar: Zalka Máté
Հայերեն: Մատե Զալկա
Кыргызча: Залка Мате
polski: Máté Zalka
русский: Мате Залка
українська: Мате Залка