Lolikono

Ekzemplo de lolikono

Lolikono (japane ロリコン [rorikon])[1] estas ĝenro de animeo kaj subĝenro de ĝenro hentajo, priskribanta seksajn rilatojn kun malgrandaj knabinoj. La vorto «Lolikono» estas japana kombinvorto, kiu konsistas el la vortoj «Lolita» (japane ロリータ [rori:ta]) kaj «komplekso» (japane コンプレックス konpurekkusu). En Japanio tiu ĉi vorto signifas apetencon al junaj knabinoj (kiuj estas antaŭ aŭ ĉe komenco de la pubereco), alivorte pedofilion, kaj homojn, kiuj emas havi ĝin. Ekster Japanio ĉi tiu vorto ne estas tiom ofta kaj kutime oni uzas ĝin rilate al japana animacio (animeo) kaj komiksoj (mangao), kiuj enhavas erotikajn aŭ romantikajn scenojn kun malgrandaj aŭ klare nematuraj knabinoj. En Japanio por nomi ĉi tiun ĝenron de animeo kaj mangao oni uzas nur lavorton «Lolita», ekzemple «Lolita-animeo» aŭ «Lolita-douĝinŝi». La vorto «Lolikon» ankaŭ havas mallongigitan formon «Loli» (ロリ [rori]), kiu estas konata kaj en Japanio kaj ekster ĝi. Fakte lolikono estas tipo de ĝenro «hentajo», sed ofte oni vidas ĝin kiel ĝenron «etĉi», kie erotikeco de knabinoj estas montrata per romantikaj rilatoj kaj fanservisaj scenoj (ne rekte kiel en hentajo).

Egala vorto por priskribi apetencon al junaj knaboj (aŭ ĝenro pri tio) estas ŝotakono (ショタコン [ŝotakon]).

Other Languages
asturianu: Loli-con
বাংলা: ললিকন
català: Lolicon
čeština: Lolicon
dansk: Lolicon
Deutsch: Lolicon
English: Lolicon
español: Lolicon
eesti: Lolicon
فارسی: لولیکون
suomi: Lolicon
français: Lolicon
hrvatski: Lolicon
magyar: Lolicon
Bahasa Indonesia: Lolicon
italiano: Lolicon
ქართული: ლოლიკონი
한국어: 로리콘
norsk: Lolicon
polski: Lolicon
português: Lolicon
русский: Лоликон
srpskohrvatski / српскохрватски: Lolicon
Simple English: Lolicon
српски / srpski: Лоликон
svenska: Lolikon
Tagalog: Lolikon
українська: Лолікон
中文: 蘿莉控