Litova lido

Litas
Ŝtato: Litovio
Subdivido: 100 centai
Kodo laŭ ISO 4217: LTL
Mallongigo: Lt
Ŝanĝokurzo:
(24-a de majo 2007)
1 Eŭro = 3,4528 LTL
v   d  
Information icon.svg

La litova lido ( litove litas, pluralo litai, estis la oficiala valuto de la ŝtato Litovio, aktuale ekde la 25-a de junio 1993, ĝis la ekvalido de la eŭro en Litovio komence de 2015. Tamen jam dum la unua sendependa demokratia Litova Respubliko, inter la jaroj 1992 ĝis 1940, ĝi estis la ŝtata valuto, kaj ankaŭ dum la mezepoka Litova Imperio la valuto havis tiun nomon. Por la litovlingvanoj, kies kulturo estis subpremita unuafoje inter la jaroj 1795 kaj 1922, konkerite de la cara Rusia Imperio, kaj duafoje inter 1940/1944 kaj 1990/1991, konkerite de la rusie dominita Sovetunio, la valuto havas altan simbolan valoron. Dum 1993 la Lido anstataŭis la transiran valuton talonas (vagnorkos, vagnoreliai), kiu dum unu jaro anstataŭis la sovetunian rublon. En la litova lingvo la ĝustaj gramatikaj formoj estas unu litas aŭ centas ( singularo), du ĝis naŭ litai aŭ centai ( pluralo), dek aŭ pli da litų aŭ centų ( pluralo genitivo). La valuton inter la jaroj 1993 kaj 2014 produktigis kaj cirkuligis la ŝtata Banko de Litovio, kiu nun ankaŭ cirkuligas la litovajn eŭro-monerojn.

La esperanta vorto "lido" uziĝis ekde la jaro 1922 kaj sekve reoficialiĝis dum 1993 - ĝi enhavas ŝanĝon de la konsonanto ("t" al "d"), ĉar la vorto lito kompreneble jam havas signifon. Tamen ankaŭ la vorto lido en Esperanto laŭ PIV havas duan, kvankam malpli ĉiutage uzatan, signifon. Teoria alternativo estus la vorto litaso, kiu tamen nek en vortaroj nek en ĉiutaga esperanta lingvouzo estas kutima.

Moneroj

Regulaj moneroj

Regulaj moneroj ekzistas en valoro de 1 lido, 2 kaj 5 lidoj plus 1 cento, 2, 5 centoj, 10, 20 kaj 50 centoj.

antaŭaj flankoj
malantaŭaj flankoj


Jubileaj moneroj

En valoro de unu lido ekzistas ankaŭ la sekvaj jubileaj moneroj:

Other Languages
Afrikaans: Litas
azərbaycanca: Litva litası
žemaitėška: Lits
беларуская: Літ
беларуская (тарашкевіца)‎: Летувіскі літ
български: Литовски литас
বিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরী: লিথুয়ানিয়ান লিটাস
bosanski: Litvanski litas
català: Litas
čeština: Litevský litas
Чӑвашла: Литас
Deutsch: Litas
Ελληνικά: Λίτας
español: Litas lituana
eesti: Leedu litt
français: Litas
Nordfriisk: Litas
עברית: ליטאס
hrvatski: Litavski litas
Bahasa Indonesia: Litas
italiano: Litas lituano
日本語: リタス
ქართული: ლიტვური ლიტი
Кыргызча: Литовтык лит
lietuvių: Litas
latviešu: Lits
македонски: Литвански литас
Bahasa Melayu: Litas Lithuania
Nederlands: Litouwse litas
polski: Lit (waluta)
português: Litas lituano
română: Litas
саха тыла: Литва лита
srpskohrvatski / српскохрватски: Litvanski litas
Simple English: Lithuanian litas
slovenčina: Litovský litas
српски / srpski: Литвански литас
svenska: Litas
тоҷикӣ: Литаи Литва
українська: Литовський лит
Yorùbá: Litas
Bân-lâm-gú: Lietuva litas