Libano

الجمهورية اللبنانية
Al Ĝumhurija al Lubnanija
Libano
Libana Respubliko

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Nacia himno de Libano
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bejruto
Oficiala(j) lingvo(j) araba lingvo
Plej ofta(j) religio(j) islamanoj (59,7%), kristanoj (39%), aliaj (1,3%)
Areo
 % de akvo
10 400 km²
0,26 %
Loĝantaro 4 467 390
Horzono UTC+02:00
Interreta domajno .lb
Landokodo LBN
Telefona kodo +961
Plej alta punkto Qurnat as Sawda'
Plej malalta punkto Mediteraneo
Politiko
Ŝtatestro Michel Aoun
Ekonomio
Valuto Libana liro (LBP)
v   d  
Information icon.svg

Libano (Lubnan, لبنان) lando ĉe la orienta bordo de Mediteraneo. Kromnomo: Lando de la cedroj Cedrolando (la cedro estas la emblemo de la nacia flago). La cedroj de Lebanono (aŭ lebanonaj cedroj) estas cititaj en Biblio. La nuna Libano koincidas proksimume kun la antikva Fenicio.

Historio

Libano, heredanto de Fenicio kaj historia centro de kristanaj kaj muzulmanaj komunumoj, estis okupata de la Otomana Imperio en la 16a jarcento. Post la turka malvenko dum la Unua Mondmilito, la Franca Mandato de Sirio kaj Libano ĝis 1922, estis mandato de la Societo de Nacioj ĉe la norda parto de Sirio kaj ĉe Libano, el kiuj la du teritorioj estis antaŭe parto de la Otomana Imperio. La protektorato de Francujo daŭris ĝis 1943, kiam ĝi fariĝis ŝtato (kvankam ĝi proklamis la sendependiĝon la 26an de novembro 1941, ne estis agnoskata depost du pliaj jaroj).

Libano estis ĝis la 1970-aj jaroj la financa centro de Meza Oriento, kiam ĝi estis nomata «la Svisujo de Meza Oriento». Tiu financa riĉ-abundo estis rompita de la terura interfrata libana milito ( 19751990), kiu detruis la modelan politikan ekvilibron. La internaj konfliktoj kaj la konfliktoj kun Israelo — kiu invadis la landon en 1982 — ankoraŭ plue ekzistas.

En 1982 Israelo invadis la sudon de Libano por forpeli la gerilojn de la Organizo por la Palestina Liberigo, gvidataj de Jaser Arafat. En majo 1983, Israelo kaj Libano atingis traktaton por retiri la israelajn trupojn. Tamen, la pactraktato ne estis plu ratifita kaj en marto 1984, sub siria premo, Libano nuligis la akordon. Malgraŭ tio, Israelo komencis progresive retiriĝi en 1985, lasante la t.n "sekurecan zonon" (ĉ. 850 kvadrataj kilometroj) sub la gvido de la liban-kristana (kaj pro-israela) Sud-Armeo de Libano, kun malplimulta prezenco de la trupoj de Tsahal, cele al la malpermeso kaj blokado de la landlimaj rejdoj kaj la atakoj de la ŝijaista gerilo Hizbulaho. Finfine, en majo 2000, Israelo retiris ĉiujn siajn trupojn kiuj troviĝis en la sudo de Libano tra la internacia landlimo plenume de la rezolucio 425 de la Konsilio pri sekureco de Unuiĝintaj Nacioj.

Komence de la jaro 2005, post la murdo de la unua libana ministro Rafik Hariri elĉeniĝis ampleksega civita protest-movado konata kiel la Cedra Revolucio, kiu postulis la elektadon de libera balotado kaj la tujan retiriĝon de la siria armeo, kiu havis 14.000 militistojn sur la libana teritorio. En aprilo 2005, la manifestacioj atingis la tutan retiriĝon de la siria armeo kaj de ĝiaj inteligent-agentoj, kun opozicio de Hizbulaho.

La libana registaro ne sukcesis plenumi la rezolucion 1559 de la Konsilio pri Sekureco de UN, kiu devigis la senarmigadon de la libanaj armitaj milicioj kaj la ekregadon de sia suda landlimo, regita de Hizbulaho por la protektado de la landlimo kun Israelo. En julio 2006, post landlima rejdo kiu rezultigis la morton de ok israelaj soldatoj kaj la kapto de du pliaj, okazas la israel-libana krizo de 2006 per la bombado de granda parto de la libana landa infrastrukturo kaj nepacigebla armita respondo de Hizbulaho sur la nordaj urboj de Israelo.

Laŭ citaĵoj de la libana registaro, la 6an de aŭgusto, ACNUR informis ke 550.000 delokigitaj estis akceptitaj de aliaj familioj, 130.000 troviĝas en improvizitaj rifuĝejoj, kaj ĉ. 200.000 transiris la landlimojn kun Sirio. [1] Ankaŭ regas granda ekonomia krizo. En aŭgusto rezolucio de UN decidas pliigi la multnacian forton FINUL kaj atingas akordon por la violent-ĉesado kontraŭ la ekonomio kaj la detruitaj infrastrukturoj kaj ĉ. 1271 libanaj mortintoj.

La 7-an de junio 2009 okazis la parlamenta baloto en Libano. Rezulte de tio venkis la koalicio "14-a de marto", gvidata de la Saad Hariri, la filo de Rafik Hariri. Ĝi gajnis 71 seĝojn el la 128, dume la koalicio "8-a de marto" gvidata de Hizbulaho prenis nur 57 seĝojn. En la voĉdonado partoprenis pli ol 60 % libananoj.

Other Languages
Acèh: Lubnan
адыгабзэ: Ливан
Afrikaans: Libanon
Alemannisch: Libanon
አማርኛ: ሊባኖስ
aragonés: Liban
Ænglisc: Libanus
العربية: لبنان
ܐܪܡܝܐ: ܠܒܢܢ
مصرى: لبنان
অসমীয়া: লেবানন
asturianu: El Líbanu
azərbaycanca: Livan
تۆرکجه: لوبنان
башҡортса: Ливан
Boarisch: Libanon
žemaitėška: Lėbans
Bikol Central: Lebanon
беларуская: Ліван
беларуская (тарашкевіца)‎: Лібан
български: Ливан
भोजपुरी: लेबनान
bamanankan: Lubenan
বাংলা: লেবানন
བོད་ཡིག: ལེ་པ་ནོན།
বিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরী: লেবানন
brezhoneg: Liban
bosanski: Liban
ᨅᨔ ᨕᨘᨁᨗ: Lebanon
буряад: Ливан
català: Líban
Chavacano de Zamboanga: Líbano
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Lé-bă-nâung
нохчийн: Ливан
Cebuano: Libano
کوردی: لوبنان
qırımtatarca: Lübnan
čeština: Libanon
kaszëbsczi: Liban
Чӑвашла: Ливан
Cymraeg: Libanus
dansk: Libanon
Deutsch: Libanon
Zazaki: Lubnan
dolnoserbski: Libanon
डोटेली: लेवनान
ދިވެހިބަސް: ލުބުނާން
Ελληνικά: Λίβανος
English: Lebanon
español: Líbano
eesti: Liibanon
euskara: Libano
estremeñu: Líbanu
فارسی: لبنان
suomi: Libanon
Võro: Liibanon
føroyskt: Libanon
français: Liban
arpetan: Liban
Nordfriisk: Liibanon
Frysk: Libanon
Gaeilge: An Liobáin
Gagauz: Livan
Gàidhlig: Leabanon
galego: Líbano
Avañe'ẽ: Lívano
गोंयची कोंकणी / Gõychi Konknni: लेबनॉन
ગુજરાતી: લેબેનાન
Gaelg: Yn Livaan
Hausa: Lebanon
客家語/Hak-kâ-ngî: Lì-pâ-nun
Hawaiʻi: Lepanona
עברית: לבנון
हिन्दी: लेबनान
Fiji Hindi: Lebanon
hrvatski: Libanon
hornjoserbsce: Libanon
Kreyòl ayisyen: Liban
magyar: Libanon
Հայերեն: Լիբանան
interlingua: Libano
Bahasa Indonesia: Lebanon
Interlingue: Libano
Igbo: Lebanon
Ilokano: Lebanon
Ido: Libano
íslenska: Líbanon
italiano: Libano
日本語: レバノン
Patois: Lebanan
la .lojban.: lu'orgu'e
Basa Jawa: Libanon
ქართული: ლიბანი
Qaraqalpaqsha: Livan
Taqbaylit: Lubnan
Адыгэбзэ: Ливан
Kabɩyɛ: Liibaŋ
Kongo: Lebanon
Gĩkũyũ: Lebanon
қазақша: Ливан
kalaallisut: Lebanon
ភាសាខ្មែរ: លីបង់
한국어: 레바논
Kurdî: Libnan
коми: Ливан
kernowek: Lebnon
Кыргызча: Ливан
Latina: Libanus
Ladino: Levanon
Lëtzebuergesch: Libanon
лезги: Ливан
Limburgs: Libanon
Ligure: Libano
lumbaart: Liban
lingála: Liban
لۊری شومالی: لوبنان
lietuvių: Libanas
latviešu: Libāna
мокшень: Ливан
Malagasy: Libana
олык марий: Ливан
македонски: Либан
മലയാളം: ലെബനാൻ
монгол: Ливан
मराठी: लेबेनॉन
Bahasa Melayu: Lubnan
Malti: Libanu
မြန်မာဘာသာ: လက်ဘနွန်နိုင်ငံ
مازِرونی: لبنان
Dorerin Naoero: Ribanon
Nāhuatl: Libano
Napulitano: Libbano
Plattdüütsch: Libanon
नेपाली: लेबनान
नेपाल भाषा: लेबानन
Nederlands: Libanon
norsk nynorsk: Libanon
norsk: Libanon
Novial: Liban
occitan: Liban
Livvinkarjala: Livanu
Oromoo: Libaanon
ଓଡ଼ିଆ: ଲେବାନନ
Ирон: Ливан
ਪੰਜਾਬੀ: ਲਿਬਨਾਨ
Kapampangan: Libano
Papiamentu: Líbano
Picard: Liban
पालि: लेबनान
Norfuk / Pitkern: Lebanon
polski: Liban
Piemontèis: Lìban
پنجابی: لبنان
Ποντιακά: Λίβανος
پښتو: ليبنان
português: Líbano
Runa Simi: Libanu
română: Liban
русский: Ливан
Kinyarwanda: Libani
संस्कृतम्: लेबनान
саха тыла: Либан
sicilianu: Lìbbanu
Scots: Lebanon
davvisámegiella: Libanon
srpskohrvatski / српскохрватски: Libanon
Simple English: Lebanon
slovenčina: Libanon
slovenščina: Libanon
chiShona: Lebanon
Soomaaliga: Lubnaan
shqip: Libani
српски / srpski: Либан
SiSwati: ILibhanoni
Basa Sunda: Libanon
svenska: Libanon
Kiswahili: Lebanoni
ślůnski: Liban
தமிழ்: லெபனான்
తెలుగు: లెబనాన్
tetun: Líbanu
тоҷикӣ: Лубнон
Türkmençe: Liwan
Tagalog: Lebanon
Tok Pisin: Lebanon
Türkçe: Lübnan
татарча/tatarça: Ливан
chiTumbuka: Lebanon
удмурт: Ливан
ئۇيغۇرچە / Uyghurche: لىۋان
українська: Ліван
اردو: لبنان
oʻzbekcha/ўзбекча: Livan
vèneto: Libano
vepsän kel’: Livan
Tiếng Việt: Liban
West-Vlams: Libanon
Volapük: Libanän
Winaray: Libano
Wolof: Libaa
吴语: 黎巴嫩
მარგალური: ლიბანი
ייִדיש: לבנון
Zeêuws: Libanon
中文: 黎巴嫩
文言: 黎巴嫩
Bân-lâm-gú: Lī-pa-lùn
粵語: 黎巴嫩