Legiana malsano

L. pneumophila, respondecas por pli ol 90% de la legianaj malsanoj

Legiana malsano (latine legionellosis) estas tipo de la pneŭmonio, malkovrita en 1976. Ĝin kaŭzas la bakterio Legionella pneumophila.

Origino

La nomo de la malsano (kaj la bakterio) reiras al la American Legion (Usona Legio), kiu estas usona veterana asocio kaj kiu kunsidis en 1976 en Filadelfio. En la hotelo malsaniĝis 182 legianoj, mortis el ili 29.

Pruviĝis, ke la L. pneumophila reproduktiĝas malrapide, en tre humida kaj nutroriĉa medio kaj en Ph de 6,9 ĝis 7,0. Ĝi restas vivkapabla unu jaron en la trinkakvo.

Other Languages
العربية: داء الفيالقة
български: Легионелоза
čeština: Legionelóza
Deutsch: Legionellose
español: Legionelosis
euskara: Legionelosi
français: Légionellose
galego: Lexionelose
íslenska: Hermannaveiki
italiano: Legionellosi
қазақша: Легионеллез
lietuvių: Legioneliozė
Nederlands: Legionellose
norsk nynorsk: Legionærsjukdom
русский: Легионеллёз
Simple English: Legionnaires' disease
slovenščina: Legioneloza
українська: Легіонельоз
Tiếng Việt: Bệnh Lê dương
中文: 军团病