Larry Page

Larry Page en 2009

Larry PAGE [pejĝ] (naskiĝis la 26-an de marto 1973) estas usona komputikisto, unu el la du inventistoj de Google, kiun li kreis kun Sergey BRIN dum 1996 - 1998, kiam ili estis studentoj ĉe Stanford. Page nun estas prezidento de teknologio ĉe la kompanio Google en Mountain View, Kalifornio kaj estas riĉa. Kvankam li fondis la kompanion kun Brin, ili prudente rekonis sin kiel komputikistoj, ne kiel kapitalistoj.

Ĉe Stanford, Page estis studento de Terry Winograd. Google originale estis studenta esploro, kiun Page kaj Brin nomis BackRub ("Masaĝo de Dorso"), ĉar ĝi lerte trovis la TTT-paĝojn, kiuj ligilas ree al TTT-ejo. (En la angla lingvo, back signifas "dorso" kaj "ree", do BackRub estas ludo de vortoj).

Je 1998, Google estis populara ĉe Stanford, sed Page kaj Brin ne povis vendi la serĉilon al Yahoo, AltaVista kaj Excite, kiuj ne komprenis. Sed Andreas Bechtolsheim, unu el la fondintoj de Sun Microsystems, ja komprenis la potencon de Google kaj aranĝis la monon por fondi kompanion. Do Google naskiĝis je la Interreto je septembro 1998.

Page estas filo de profesoro de komputiko ĉe Michigan State University. Page ŝatis komputilojn ekde la aĝo de ses. Li eĉ konstruis presilon el la LEGO-ludilo. LEGO instruis lin multe pri la naturo de maŝinoj. Kiel knabo li ankaŭ ŝatis ŝraŭbilojn, per kiuj li malmuntis la maŝinojn de lia patro. Lia heroo estis la inventisto Tesla.

La nuna ambicio de Page: Google kiu ne nur komprenas unuopajn vortojn, sed la fluon kaj signifon de lingvo; kiu ne nur bekas al vortoj, sed povas respondi al demandoj.

Lia TTT-paĝo ĉe Stanford: http://hci.stanford.edu/~page/

Other Languages
العربية: لاري بايج
asturianu: Larry Page
azərbaycanca: Larri Peyc
беларуская: Лары Пэйдж
беларуская (тарашкевіца)‎: Лэры Пэйдж
български: Лари Пейдж
bosanski: Larry Page
català: Larry Page
کوردی: لاری پەیج
čeština: Larry Page
dansk: Larry Page
Deutsch: Larry Page
डोटेली: ल्यारी पेज
Ελληνικά: Λάρρυ Πέιτζ
English: Larry Page
español: Larry Page
eesti: Larry Page
euskara: Larry Page
فارسی: لری پیج
suomi: Larry Page
français: Larry Page
galego: Larry Page
ગુજરાતી: લૅરી પેજ
Hausa: Larry Page
עברית: לארי פייג'
हिन्दी: लैरी पेज
magyar: Larry Page
Հայերեն: Լարի Փեյջ
Bahasa Indonesia: Larry Page
íslenska: Larry Page
italiano: Larry Page
Basa Jawa: Larry Page
ქართული: ლარი პეიჯი
қазақша: Ларри Пейдж
한국어: 래리 페이지
Lëtzebuergesch: Larry Page
latviešu: Lerijs Peidžs
मैथिली: लेरी पेज
Malagasy: Larry Page
മലയാളം: ലാറി പേജ്
မြန်မာဘာသာ: လယ်ရီပေ့ချ်
Nederlands: Larry Page
norsk: Larry Page
occitan: Larry Page
ଓଡ଼ିଆ: ଲାରୀ ପେଜ୍
ਪੰਜਾਬੀ: ਲੈਰੀ ਪੇਜ
polski: Larry Page
português: Larry Page
Runa Simi: Larry Page
română: Larry Page
русский: Пейдж, Ларри
Scots: Larry Page
srpskohrvatski / српскохрватски: Larry Page
Simple English: Larry Page
slovenčina: Larry Page
slovenščina: Larry Page
shqip: Larry Page
српски / srpski: Лари Пејџ
svenska: Larry Page
Kiswahili: Larry Page
தமிழ்: லாரி பேஜ்
తెలుగు: లారీ పేజ్
Türkçe: Larry Page
українська: Ларрі Пейдж
اردو: لیری پیج
oʻzbekcha/ўзбекча: Larry Page
Tiếng Việt: Larry Page
Winaray: Larry Page
Bân-lâm-gú: Larry Page