La Gulaga Arkipelago

La Gulaga Arkipelago 1918-1956 (ruse: Архипелаг ГУЛАГ) estas la plej grava, trivoluma verko de Aleksandr Solĵenicin, verkita kiel historia raporto, estiĝinta en la jaroj 1958-1968. Okcidente ĝi estis unuafoje eldonita en 1973, en Sovetunio oficiale en 1989 (pli frue funciis kiel samizdato).

La verko estas okulfrapa atesto de krima agado de komunisma sistemo en Sovetunio. La aŭtoro, profitante siajn spertojn, montris evoluon kaj disvastigon de la sistemo de soveta malliberigado, kies primara celo estis "elimino de malamikaj soci-klasoj". Konsekvence establiĝis la tuta "arkipelago" de koncentrejoj kaj tendaroj de mortiga laboro, nomata de la estranta institucio (Glavnoje Upravlenije Lagierej) Arkipelago GULag. La verko atestas laŭgradan senigadon de la homo de ties digno kaj devigado al mallibera laboro kun altideaj sloganoj.

En la okcidenta civilizo la libro kaŭzis grandan ekmoviĝon, kiu rezultigis disblovon de iluzio pri la komunisma sistemo kaj malfortigon de influoj de okcidenteŭropaj komunistoj.

Other Languages
العربية: أرخبيل غولاغ
беларуская (тарашкевіца)‎: Архіпэляг ГУЛАГ
български: Архипелаг Гулаг
hrvatski: Arhipelag Gulag
日本語: 収容所群島
한국어: 수용소 군도
Nederlands: De Goelag Archipel
português: Arquipélago Gulag
Simple English: The Gulag Archipelago
українська: Архіпелаг ГУЛАГ
Tiếng Việt: Quần đảo Gulag