Kuba Revolucia Partio

José Martí

La Kuba Revolucia Partio en la hispana Partido Revolucionario Cubano (PRC) estis politika organizaĵo fondata de la Kuba Nacia Heroo José Martí la 10-a de aprilo 1892.

  • koncipiĝo kaj kreado
  • celoj

Koncipiĝo kaj Kreado

La 3-a de januaro 1892, en la Klubo Sankta Karlo de Cayo Hueso ( Key West), José Martí diskonigis al José Francisco Lamadrid, José Dolores Poyo kaj al la Koronelo Fernando Figueredo Socarrás, sian ideon fondi la Kuban Revolucian Partion, konata ankaŭ kiel la Kub-Portorika Revolucia Partio. En kunveno prezidita de José Martí en Novjorko, estas diskutataj kaj aprobataj la Bazoj kaj Statuto de la Kuba Revolucia Partio, la 5-a de januaro samjare. La 10-a de aprilo estis proklamita la partio.