Kristana demokratio

Kristana demokratio estas politika termino, kiu havas diversajn enhavajn nuancojn. En malvasta senco la vorto nuntempe priskribas politikan filozofion, kiuj havas siajn radikojn en la katolika kaj protestanta socia etiko. Bazo estas koncepto, kiu atribuas al la homo (kiel dia kreaĵo) dignon, diversecon, samvalorecon kaj la rajton je neperfekteco kaj deduktas el tiio valorojn kiel libero, solidaro kaj justo.

Apartan signifon la kristana demokratio post la Dua Mondmilito atingis tra politikaj partioj, kiuj fondiĝis precipe en Eŭropo kaj Latinameriko kaj en pluraj ŝtatoj almenaŭ dum iom da jaroj regis la politikon. Internacie la kristandemokratiaj partioj kunligiĝis en la Centrodemokratia Internacio, en la Eŭropa Unio en la Eŭropa Popola Partio (EPP).

Origina signifo

Origine la vorto "kristana demokratio" ekestis en Francio ( france démocratie chrétienne). Komence sole temis pri eklezia reformprogramo. La movado por kristana demokratio alstrebis internan novigon de la katolika eklezio kaj inter alie tre pledis por demokratiigo de la organizaj strukturoj.

Tiun variaĵon de la kristana demokratio la papo Leono la 13-a en la verko Graves de communi re (de gravaj komunaj aferoj) de la jaro 1901 eksplicite reduktis al socia zorgo pri socie malavantaĝitoj (malriĉuloj, malsanuloj, handikapitoj...), klare por malpliigi la "danĝeron" je pridemando de la ekleziaj organizaj strukturoj.

Other Languages
Bahasa Indonesia: Demokrasi Kristen
Nederlands: Christendemocratie
português: Democracia cristã
srpskohrvatski / српскохрватски: Hrišćanska demokratija