Kria lingvo

Kria lingvo
ᓀᐦᐃᔭᐍᐏᐣ
Nēhiyawēwin
Parolata enKanado
Parolantoj10 875
Denaskaj parolantoj117,400
SkriboLatina alfabeto, Kanadaj Indiĝenaj Silaboj
Lingvistika klasifiko
Algia
Algonkena
Centra algonkena
Kria
Oficiala statuso
Oficiala lingvo enNordokcidentaj Teritorioj
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1cr
  ISO 639-3cre
  Glottologcree1271
Angla nomoCree
Franca nomocri
Vikipedio
v  d  
Information icon.svg
Mapo de kri-aj lingvoj

La Kria (krie: ᓀᐦᐃᔭᐍᐏᐣ Nēhiyawēwin, angle Cree, france Cri) estas la lingvo indiĝena la plej parolata en Kanado kun ĉirkaŭ 70 000 parolantoj.

Malgraŭ la ne tre grandnombra parolantaro la parolejo de la lingvo etendiĝas tra ĉ. 60 longitudaj gradoj.Do ne mirigas, ke evoluis multaj dialektoj.Fonetike eblas dividi ilin laŭ pluraj kriterioj, ekzemple:

  • La longaj vokaloj ê kaj î parte estas apartaj fonemoj, parte kunfandiĝis.
  • La orientaj dialektoj inter Labradoro kaj Ontario distingas inter š (ŝ) kaj s, la okcidentaj ne.
  • La sono de retrofleksa "l", supozata en la pra-algonkina lingvo, disevoluis al diversaj sonoj en diversaj dialektoj.

Eblas klasi la dialektojn en naŭ grupojn, kiuj de okcidento al oriento estas:

  • Kria preria (apartena al la ipsilona dialekto)
  • Kria arbara (th-dialekto)
  • Kria marĉa (n-dialekto), kies okcidenta varianto diferencas de la orienta per kunfandiĝo de š kaj s
  • Kria alka (l-dialekto)
  • Jakoba-Golfa Kria (ipsilona dialekto), kies norda varianto diferencas de la suda per la kunfandiĝo de ê kaj î, kiu tamen ne malhelpas interkomprenon
  • Atikamekŭ (r-dialekto)
  • Okcidenta Montara (l-dialekto)
  • Inu (l-dialekto; foje nomata Orienta Montara)
  • Naskapi (ipsilona dialekto)
Other Languages
العربية: لغة كري
asturianu: Idioma cree
تۆرکجه: کری دیلی
Boarisch: Kri-Sproch
беларуская: Кры (мова)
brezhoneg: Krieg
Nēhiyawēwin / ᓀᐦᐃᔭᐍᐏᐣ: ᐃᔨᔨᐤ ᐊᔨᒧᐎᓐ'
čeština: Kríjština
English: Cree language
español: Idioma cree
فارسی: زبان کری
suomi: Cree
français: Cri (langue)
galego: Lingua cree
Gaelg: Creeish
עברית: קרי (שפה)
Fiji Hindi: Cree language
hrvatski: Cree jezik
Bahasa Indonesia: Bahasa Cree
íslenska: Cree
italiano: Lingua cree
日本語: クリー語
한국어: 크리어
коми: Кри (кыв)
Lingua Franca Nova: Cri (lingua)
lietuvių: Kri kalba
latviešu: Krī valoda
Nederlands: Cree (taal)
norsk: Cree
occitan: Cree (lenga)
polski: Język kri
português: Língua cree
Runa Simi: Kri simi
русский: Кри (языки)
Simple English: Cree language
svenska: Cree (språk)
தமிழ்: கிறீ மொழி
Tagalog: Wikang Cree
Türkçe: Krice
українська: Крі (мова)
Tiếng Việt: Tiếng Cree
中文: 克里语