Kosmosondilo

Kosmosondilo estas veturilo, kiu esplorvojaĝas en la ekstertera kosmo sen homa anaro. Ĝi do estas teleregata aŭ aŭtonome stirata, kutime en reĝimo miksa inter tiuj du.

Kelkaj ekskluzivigas de la nocio ĉiujn terajn satelitojn kaj enlasas nur veturilojn, kiuj foriras el la tera gravita kampo kaj superas la eskapan rapidon.Ju pli granda estas la distanco inter sondilo kaj la Tero, des malpli eblas dependi de teleregado, ĉar la lumrapido limas la reag-kapablon de telereganto.

La unua kosmosondilo (laŭ la malpli strikta difino) estis Sputnik 1, lanĉita je la 4-a de oktobro 1957 de Sovetio. Verŝajne ĝi servis precipe por provi kaj pruvi la uzatan teknikon. Kvankam ĝi radie sendis signalojn, tiuj verŝajne celis nur pruvi ĝian funkciadon kaj ne reprezentis la rezultojn de iuj mezuradoj. Postaj sondiloj tamen faris mezuradojn pri la kosmo ĝenerale aŭ pri diversaj astroj.

Male al kelkfoje trovata opinio kosmoveturiloj, kiuj plenumas komercan taskon pri la tero, ne estas sondiloj. Tiaj veturiloj estas ekzemple komunikaj satelitoj por transsendo de telefonaj, radiaj aŭ televidaj informoj aŭ satelitoj, kiuj servas surteran navigadon, ekzemple por la sistemo GPS.

Other Languages
Alemannisch: Raumsonde
العربية: مسبار فضائي
asturianu: Sonda espacial
беларуская (тарашкевіца)‎: Аўтаматычная міжплянэтная станцыя
čeština: Kosmická sonda
dansk: Rumsonde
Deutsch: Raumsonde
English: Space probe
español: Sonda espacial
euskara: Espazio zunda
français: Sonde spatiale
Nordfriisk: Rümsonde
עברית: גשושית
Kreyòl ayisyen: Sonn espasyal
magyar: Űrszonda
Bahasa Indonesia: Kuar luar angkasa
íslenska: Könnunarfar
italiano: Sonda spaziale
日本語: 宇宙探査機
한국어: 우주 탐사선
Lëtzebuergesch: Raumsond
lietuvių: Kosminis zondas
Bahasa Melayu: Kuar angkasa lepas
Plattdüütsch: Ruumsond
Nederlands: Ruimtesonde
norsk nynorsk: Romsonde
norsk: Romsonde
ਪੰਜਾਬੀ: ਪੁਲਾੜ ਟਟੋਲ
português: Sonda espacial
srpskohrvatski / српскохрватски: Svemirska sonda
Simple English: Space probe
slovenčina: Kozmická sonda
slovenščina: Vesoljska sonda
српски / srpski: Свемирска сонда
svenska: Rymdsond
Kiswahili: Kipimaanga
Türkçe: Uzay sondası
Tiếng Việt: Thăm dò không gian