Korea milito

Simpligita kronologio de la Korea milito

Korea milito estis korea enlanda milito kun partopreno de pluraj aliaj ŝtatoj. Ĝi komenciĝis en 1950, kvin jarojn post la malvenko de Japanio en la Dua mondmilito, kaj finiĝis en 1953. Antaŭe Japanio okupis Koreion, ĝia malvenko en la Dua mondmilito kaŭzis disdividon de la Korea duoninsulo je du partoj de respondeco: la sovetia kaj la usona. Tiam estis subkomprenate, ke Sovetunio kaj Usono en siaj zonoj de respondeco malarmos la japanajn trupojn kaj foriros. Kontraste al la dekomenca plano la du superpotencoj preferis varti lojalajn al si reĝimojn: komunisman en la nordo kaj kontraŭkomunisman en la sudo.

En la jaro 1949 usonaj kaj sovetiaj trupoj eliris el Koreio, sed la formiĝintaj du ŝtatoj jam sufiĉe fortiĝis por kontraŭstari inter si mem. Ambaŭ koreaj ŝtatoj proklamis sin la korea ŝtato kaj esperis okupi la tutan duoninsulon.

La milito komenciĝis la 25-an de junio 1950 per subita kaj rapida avancado de nord-koreaj trupoj. La nord-korea ŝtato proklamis, ke sud-koreaj trupoj unuaj atakis: eĉ se estis tiel, la sukceso de la unuaj tagoj estis ĉe la norda flanko. Jam post tri tagoj da batalado, la 28-an de junio la Korea Popol-Demokratia Respubliko okupis Seulon, sian delonge proklamitan ĉefurbon.

Al Suda Koreio helpis Usono kaj pli ol dek aliaj ŝtatoj (Britio, Filipinoj, Kanado, Turkio, Nederlando, Aŭstralio kaj aliaj malpli grave), al Norda Koreio helpis Sovetunio (ĉefe ekonomie kaj konsile) kaj Ĉinio (tre grave, aparte post oktobro de la jaro 1950).

Neniu flanko venkis, do la milito finiĝis per disdivido de tuta Koreio je du landoj (Sud-Koreio kaj Nord-Koreio), kies disdivido plu ekzistas nun. Oficiala packontrakto ĝis nun ne estas subskribita.

Nomoj de la milito

La esprimo "Korea milito" estas paŭso de la anglalingva nomo de la milito (Korean War), uzata simile en aliaj lingvoj (i. a. la rusa). En Sud-Koreio, la militon oni nomas la "Okazo de la 25-a de junio" (육이오 사변) -- kvankam iuj nomas ĝin anstataŭe "한국전쟁", kiu signifas korean militon (nomante Koreion laŭ la suda maniero). En Nord-Koreio, oni nomas la militon la "Milito por Liberigi la Patrion" (조국해방전쟁). Kaj Ĉinoj nomas la militon 抗美援朝 ("kàng měi yuán cháo"), kiu pli malpli signifas "Militon de kontraŭstari Usonon por helpi Koreion".



Other Languages
Afrikaans: Korea-oorlog
Alemannisch: Koreakrieg
aragonés: Guerra de Coreya
asturianu: Guerra de Corea
azərbaycanca: Koreya müharibəsi
تۆرکجه: کوره ساواشی
žemaitėška: Kuoriejės vaina
беларуская: Вайна ў Карэі
беларуская (тарашкевіца)‎: Карэйская вайна
български: Корейска война
brezhoneg: Brezel Korea
bosanski: Korejski rat
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Hàng Ciéng
čeština: Korejská válka
Cymraeg: Rhyfel Corea
Deutsch: Koreakrieg
English: Korean War
español: Guerra de Corea
euskara: Koreako Gerra
فارسی: جنگ کره
føroyskt: Koreakríggið
français: Guerre de Corée
Nordfriisk: Koreakrich
客家語/Hak-kâ-ngî: Hòn Chan
Fiji Hindi: Korean War
hrvatski: Korejski rat
Bahasa Indonesia: Perang Korea
íslenska: Kóreustríðið
italiano: Guerra di Corea
日本語: 朝鮮戦争
Patois: Korian Waar
Basa Jawa: Perang Korea
ქართული: კორეის ომი
қазақша: Корей соғысы
한국어: 한국 전쟁
Кыргызча: Корей согушу
Lëtzebuergesch: Koreakrich
lietuvių: Korėjos karas
latviešu: Korejas karš
македонски: Корејска војна
Bahasa Melayu: Perang Korea
မြန်မာဘာသာ: ကိုရီးယားစစ်ပွဲ
Plattdüütsch: Koreakrieg
नेपाल भाषा: कोरिया
Nederlands: Koreaanse Oorlog
norsk nynorsk: Koreakrigen
português: Guerra da Coreia
sicilianu: Guerra di Corea
Scots: Korean War
srpskohrvatski / српскохрватски: Korejski rat
Simple English: Korean War
slovenčina: Kórejská vojna
slovenščina: Korejska vojna
српски / srpski: Корејски рат
svenska: Koreakriget
Kiswahili: Vita ya Korea
тоҷикӣ: Ҷанги Корея
Türkçe: Kore Savaşı
татарча/tatarça: Корея сугышы
українська: Корейська війна
oʻzbekcha/ўзбекча: Koreys urushi
Winaray: Gera Koreano
吴语: 韩国战争
მარგალური: კორეაშ ლჷმა
中文: 朝鲜战争
文言: 韓戰
Bân-lâm-gú: Hân Chiàn
粵語: 韓戰