Korbopilkado

Three point shoot.JPG

Korbopilkado estas pilka sporto inter du teamoj po 5 ludantoj. Ĝi estas unu el la plej popularaj sportoj de la mondo, precipe en Usono, sed ankaŭ en la suda kaj orienta Eŭropo.

Historio

Eltrovo de korbopilkado

Korbopilkado estas unu el la malmultaj sportoj, kiuj estis eltrovitaj de individuo. La kanada kuracisto kaj pedagogo James Naismith eltrovis la pilkoludon en la jaro 1891 en Springfield (Masaĉuseco) kiel hala sporto por siaj studantoj. James Naismith rimarkis ke la batalintenco de aliaj pilkosportoj estiĝas ĉar la tuta ludado okazas en la sama nivelo (kiel ekzemple ĉe usona piedpilkado).

Li serĉis malpli batalan sporton kun malgranda vundiĝorisko por aktivigi la 18 studantojn de la klaso dumvintre. Tial li metis la korbojn (angle baskets) en alian nivelon ol la ludantoj. La domprizorganto Pop Stabbins fiksis tiam persikokorbojn ĉe la 10 futojn altaj balkonoj de la YMCA en Springfield. La tiam hazarde fiksita alto de la korboj (3,05 metroj) estas ĝis nun internacie valida. Por malhelpi, ke spektantoj de la galerio influu la ĵetojn al la korboj, oni metis bretojn malantaŭ ilin. La lerneja sekretariino Lyons helpis al Naismith starigi la 13 bazajn regulojn, kiuj validas preskaŭ neŝanĝitaj ĝis nun.

La 20-an de januaro 1892 okazis en Springfield la unua oficiala korbopilkomaĉo. Ene de la du duonoj de la maĉo kun paŭzo de 5 minutoj kutime okazis nur unu golo. Malgraŭ tia malalta golnombro la ludo baldaŭ disvastiĝis tra Usono.

Jam en la sekva jaro enkondukiĝis virina korbopilkado ĉe la Smith College en Northampton, Masaĉuseco. Senda Berenson Abbott multe influis la tiaman virinan korbopilkadon, adaptante la regulojn de James Naismith.[1]. La 22-an de marto 1893 okazis la unua korbopilkado de virinoj ĉe la Smith College. Senda Berenson publikigis poste gazeton aparte por virina korbopilkado.

Universitata korbopilkado

Kent Benson, korbopilkisto de la Indiana University Bloomington

Jam baldaŭ post la eltrovo de korbopilkado en la jaro 1891, tiu sporto disvastiĝis ĉe universitatoj en Usono. La unua korbopilkomaĉo inter du universitataj teamoj okazis la 8-an de aprilo 1893 en Beaver Falls (Pensilvanio). La Geneva College gajnis kontraŭ la New Brighton YMCA.[2] En la unuaj korbopilkomaĉoj ludis sep aŭ naŭ ludantoj en ĉiu teamo. La 18-an de januaro 1896 okazis la unua maĉo laŭ la nuntempa sistemo de nur kvin ludantoj en Iowa City. La Universitato de Ĉikago gajnis la maĉon per 15:12 poentoj kontraŭ la Universitato de Iowa.

En la sekvaj jaroj universitata korbopilkado iĝis pli kaj pli populara ene de Usono. La plej prestiĝaj universitato, kiel la Universitato Kolumbio, kaj universitatoj subtenis siajn teamojn. Pro la granda nombro de universitataj teamoj fondiĝis en la jaro 1906 la organizaĵo „National Collegiate Athletic Association“ (NCAA) en Ĉikago. La unua NCAA-turniro de viroj okazis antaŭ 5500 spektantoj en la jaro 1939 en Evanston (Ilinojso). La Universitato de Oregon venkis la teamon de la Universitato de la ŝtato Ohio en la fina maĉo per 46:33.

Ankaŭ virina korbopilkado disvastiĝis ĉe universitatoj. En la jaro 1926 la Amateur Athletic Union organizis la unuan korbopilkoturniron por virinoj. De tiam okazas ĉiujare NAIA-turniroj por virinoj. En la 1930-aj jaroj organiziĝis ankaŭ korbopilkoturniroj inter virinoj kaj viroj. Oni tamen ĉiam uzis la regulojn por viroj.

En la jaroj 1948 ĝis 1951 universitata korbopilkado perdis popularecon pro multaj manipulado-skandaloj (pro Match fixing), en kiuj enmiksiĝis profesiaj teamoj.

Unuaj famaj teamoj

La Buffalo Germans, gajnintoj de la panamerikana turniro en la jaro 1901

En la sekvaj jaroj oni ludis komence per pilkoj, kiuj similas la nuntempajn volejbal-pilkojn. Ĉar tiam validis ankoraŭ la regulo, ke pilko atingitan lokon ekster la ludareo estos al tiu teamo, kiu unue atingis ĝin, ludantoj ofte saltis, senatente pri la spektantoj sur ties benkoj. Por ke la pilko ne povu atingi la spektantaron onii unue ĉirkaŭis la korbopilkokampon per maŝa barilo. Tiaj korbopilko-kaĝoj donis la anglan kromnomon cage game, tio estas kaĝoludo. Kiel malagrable estis ludi en tiuj kaĝoj priskribis Barney Sedran, teamanoj de la New York Whirlwinds: „La plej multaj inter ni daŭre havis tranĉvundojn, kaj la kampo estis kovrita de sango.“[3]

Komence de la 20-a jarcento estiĝis du famaj teamoj, kiuj troviĝis poste en la Basketball Hall of Fame. La Buffalo Germans estis inter la plej fortaj teamoj de la YMCA. En la jaro 1904 la Germans manifestaciis ĉe la 3-a somera Olimpiko en St. Louis, ĉar korbopilkado ne estis oficiale agnoskita de la IOK. Krom la Germans, la Original Celtics estis unu el la plej influaj teamoj. En la 1920-aj jaroj anstataŭis la teamon de la Germans kaj la Celtics aliaj teamoj kiel la New York Renaissance aŭ la Cleveland Rosenblums.

En la jaro 1925 enkondukiĝis la American Basketball League (mallonge: ABL), kiu ŝanĝis la korbopilkadon en kelkaj manieroj. Tiel oni ĉesis konstrui kaĝojn el dratoj kaj anstataŭis ilin per ŝnuroj. Ankaŭ la dorsa breto (angle back-board) malantaŭ la korboj estis oficialigita.

Other Languages
Afrikaans: Basketbal
Alemannisch: Basketball
aragonés: Baloncesto
Ænglisc: Cawlþōðer
العربية: كرة السلة
asturianu: Baloncestu
azərbaycanca: Basketbol
تۆرکجه: بسکتبال
башҡортса: Баскетбол
Boarisch: Basketboi
žemaitėška: Krepšėnis
Bikol Central: Basketbol
беларуская: Баскетбол
беларуская (тарашкевіца)‎: Баскетбол
български: Баскетбол
Bahasa Banjar: Baskét
brezhoneg: Basketball
bosanski: Košarka
буряад: Баскетбол
català: Basquetbol
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Lài-giù
нохчийн: Баскетбол
Tsetsêhestâhese: Hohtsemo
čeština: Basketbal
Чӑвашла: Баскетбол
Cymraeg: Pêl-fasged
dansk: Basketball
Deutsch: Basketball
Zazaki: Basketbol
English: Basketball
español: Baloncesto
eesti: Korvpall
euskara: Saskibaloi
estremeñu: Baloncestu
فارسی: بسکتبال
suomi: Koripallo
Võro: Korvpall
føroyskt: Kurvabóltur
français: Basket-ball
furlan: Bale tal zei
Frysk: Basketbal
Gaeilge: Cispheil
Gàidhlig: Ball-basgaid
galego: Baloncesto
Avañe'ẽ: Ajakakuapytĩ
客家語/Hak-kâ-ngî: Làm-khiù
עברית: כדורסל
हिन्दी: बास्केटबॉल
Fiji Hindi: Basketball
hrvatski: Košarka
Kreyòl ayisyen: Baskètbòl
magyar: Kosárlabda
Հայերեն: Բասկետբոլ
interlingua: Basketball
Bahasa Indonesia: Bola basket
Interlingue: Basketball
Ilokano: Basketbol
italiano: Pallacanestro
Patois: Baaskitbaal
Basa Jawa: Baskèt
ქართული: კალათბურთი
Qaraqalpaqsha: Basketbol
Kabɩyɛ: Ɖaakuɖe pombo
қазақша: Баскетбол
한국어: 농구
kurdî: Basketbol
коми: Кудсяр
Кыргызча: Баскетбол
Lëtzebuergesch: Basketball
лакку: Баскетбол
лезги: Баскетбол
lietuvių: Krepšinis
latviešu: Basketbols
मैथिली: बास्केटबल
олык марий: Баскетбол
Baso Minangkabau: Bola basket
македонски: Кошарка
Bahasa Melayu: Bola keranjang
Malti: Baskitbol
Mirandés: Basquetebol
မြန်မာဘာသာ: ဘတ်စကက်ဘော
مازِرونی: بسکتوال
नेपाली: बास्केटबल
नेपाल भाषा: बास्केटबल
Nederlands: Basketbal
norsk nynorsk: Korgball
norsk: Basketball
Sesotho sa Leboa: Kgwele ya ntlatlana
occitan: Basquetbòl
Livvinkarjala: Basketbol
ਪੰਜਾਬੀ: ਬਾਸਕਟਬਾਲ
Pangasinan: Basketball
polski: Koszykówka
پنجابی: باسکٹ بال
português: Basquetebol
Runa Simi: Isanka rump'u
rumantsch: Ballabasket
română: Baschet
русский: Баскетбол
русиньскый: Баскетбал
Kinyarwanda: Umupira w’agatebo
саха тыла: Баскетбол
sicilianu: Palla a canistru
Scots: Basketbaw
srpskohrvatski / српскохрватски: Košarka
Simple English: Basketball
slovenčina: Basketbal
slovenščina: Košarka
Gagana Samoa: Pasiketipolo
Soomaaliga: Kubadda Koleyga
српски / srpski: Кошарка
svenska: Basket
Kiswahili: Mpira wa kikapu
ślůnski: Korbbal
тоҷикӣ: Баскетбол
Türkmençe: Basketbol
Tagalog: Basketbol
Türkçe: Basketbol
татарча/tatarça: Баскетбол
ئۇيغۇرچە / Uyghurche: ۋاسكېتبول
українська: Баскетбол
oʻzbekcha/ўзбекча: Basketbol
vèneto: Bałacanestro
Tiếng Việt: Bóng rổ
West-Vlams: Basket
Winaray: Basketbol
吴语: 篮球
მარგალური: კარაჩხაბურთი
ייִדיש: קוישבאל
Vahcuengh: Lanzgiuz
中文: 篮球
Bân-lâm-gú: Nâ-kiû
粵語: 籃球