Korako

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Korako
Kolkrabe.jpg
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Korvo Corvus
Specio: Korako C. corax
Corvus corax
Linnaeus, 1758
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga [1]
Koraka arealo
Koraka arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v   d  
Information icon.svg

La korako, nigra korvo, korvo (science: Corvus corax) [2] estas granda tutnigra paserina birdo de la familio de Korvedoj, kiu havas korpolongon de 64 cm kaj estas la plej granda pasero. La nomo Corvus corax devenas de la latina vorto Corvus (= korvo) kaj de la vorto Corax, greka oratoro.

Ĝi troviĝas tra la tuta norda hemisfero, kaj estas la plej disvastiĝe distribuata el la Korvedoj.

Estas ok konataj subspecioj kun malmulte da diferenco laŭ aspekto, kvankam ĵusaj priserĉadoj montris signifajn genetikajn diferencojn inter populacioj el diversaj regionoj. Ĝi estas unu el la plej grandaj korvedoj, kune kun la tre simila Dikbeka korvo, kaj tre verŝajne la plej peza inter la paserinaj birdoj; mature, la Komuna korako estas inter 56 kaj 69 cm longa (mezaveraĝe 64 cm), kaj pezas el 0,69 al 1,63 kg, dum la enverguro estas 1,20 m. Korakoj tipe vivas el 10 al 15 jarojn nature, kvankam oni scias pri kazoj de ĝis 40 jaroj. Junuloj povas veturi are, sed poste pariĝas porvive kaj ĉiu paro defendas sian teritorion.

Korakoj kunvivis kun homoj dum centoj da jaroj, kaj en kelkaj areoj estis tiom sukcesaj ke ili estis konsiderataj kiel plago. Parto de ties sukceso venas el ties ĉiomanĝanta dieto; Ili povas profiti diversajn sistemojn de nutrado, manĝante kadavraĵojn, insektojn kaj manĝorubon, krom cerealsemojn, berojn, fruktojn kaj etajn animalojn.

Oni observis, ke ili kapablas solvi problemojn, tio estas, ke oni supozas, ke ili havas grandan inteligenton. Dum jarcentoj, ili estis temo de mitologio, folkloro, kultura uzado en arto kaj literaturo ktp. En multaj indiĝenaj kulturoj, inklude tiujn de Skandinavio, antikva Irlando kaj Kimrio, Bhutano, indiĝenoj de Nordokcidenta Pacifiko, Siberio kaj nordorienta Azio, Korakoj estis konsiderataj kiel spirita figuro aŭ dio. [3]

Aspekto

Sub sunlumo, la plumaro povas havi bluan aŭ purpuran nuancon.

Plenkreskula korako estas inter inter 56 kaj 69 cm longa (mezaveraĝe 64 cm), kaj pezas el 0,69 al 1,63 kg, dum la enverguro estas 115 al 130 cm (mezaveraĝe 120 cm). [4] Tio faras el la specio unu el la plej pezaj inter paserinoj. Birdoj el pli malvarmaj regionoj kiel Himalajo kaj Gronlando estas ĝenerale pli grandaj kun iom pli grandaj bekoj, dum tiuj de pli varmaj regionoj estas pli malgrandaj kun proporcie pli malgrandaj bekoj. [5] La beko estas granda kaj iom kurba; la supran bazon kovras plumarbrido. Ĝi havas longecan, tre gradatan voston kojnforman ĉefe dumfluge, nigran brilan plumaron kaj malhelbrunan irisojn. La gorĝoplumoj estas iom pli longaj kaj pendas al la bazo de la kolplumoj, kio ŝajnigas malkombitajn plumojn. Junuloj estas similaj, sed iom pli senkoloraj kun blugriza iriso. [6]

Krom ties grando, Korakoj diferenciĝas el la parencoj, la korvoj, pro pli granda kaj peza beko, "malkombita" gorĝo kaj kojnforma vosto. [7] Tiu specio havas distingan, profunda, resonan alvokon prrak-prrak-prrak, kio por spertaj aŭskultantoj estas nekonfuzebla alvoko kun alia korvedo. Ties ampleksa “vortotrezoro” inkludas altan frapantan tok-tok-tok, sekan, ĉirpantan kraa, mallaŭtan guglan krakadon kaj kelkajn alvokojn preskaŭ muzikecajn. [8] La korako kapablas imiti aliajn bestojn kaj homan lingvon, sed la plej ofta sono estas la korvobleko.

Korakoj povas esti tre longvivaj, ĉefe en kaptiveco aŭ protektitaj kondiĉoj; individuoj de la Turo de Londono vivis pli da 40 jaroj. [4] En naturo la viveblo estas konsiderinde pli mallonga: tipe nur 10 al 15 jaroj. La plej longa konata vivo de naturviva ringita birdo estis de 13 jaroj. [9]

Other Languages
Alemannisch: Kolkrabe
አማርኛ: ስሜናዊ ቁራ
aragonés: Corvus corax
العربية: غراب أسحم
অসমীয়া: ৰাভেন পখিলা
asturianu: Corvus corax
Atikamekw: Kakakew
башҡортса: Ҡоҙғон
žemaitėška: Kronkėns
беларуская: Крумкач
беларуская (тарашкевіца)‎: Крумкач
български: Гарван
བོད་ཡིག: ཕོ་རོག
brezhoneg: Marc'hvran
català: Corb
нохчийн: ХьаргӀа
Cebuano: Corvus corax
corsu: Corbu
Nēhiyawēwin / ᓀᐦᐃᔭᐍᐏᐣ: Kakakew
čeština: Krkavec velký
kaszëbsczi: Krëk
Чӑвашла: Çăхан
Cymraeg: Cigfran
dansk: Ravn
Deutsch: Kolkrabe
Ελληνικά: Κοράκι
English: Common raven
español: Corvus corax
eesti: Ronk
euskara: Erroi
suomi: Korppi
føroyskt: Ravnur
français: Grand Corbeau
Nordfriisk: Raawen
Gaeilge: Fiach dubh
Gàidhlig: Fitheach
galego: Corvo grande
𐌲𐌿𐍄𐌹𐍃𐌺: 𐌷𐍂𐌰𐌱𐌽𐍃
עברית: עורב שחור
hrvatski: Obični gavran
magyar: Holló
Հայերեն: Սև ագռավ
interlingua: Corvus corax
Iñupiak: Tulugaq
Ido: Korniko
íslenska: Hrafn
italiano: Corvus corax
ქართული: ყორანი
Адыгэбзэ: Вынд
қазақша: Құзғын
한국어: 큰까마귀
Перем Коми: Кырныш
Kurdî: Qirgurg
коми: Кырныш
Кыргызча: Карга
Latina: Corvus corax
Lëtzebuergesch: Ramm
Limburgs: Raof
latviešu: Krauklis
македонски: Гавран
эрзянь: Кренч
Nederlands: Raaf (vogel)
norsk nynorsk: Ramn
norsk: Ravn
Diné bizaad: Zhį́ʼii
occitan: Grand còrb
Livvinkarjala: Korbivaroi
Ирон: Сынт
Piemontèis: Corvus corax
português: Corvus corax
română: Corb
armãneashti: Corbu
русский: Ворон
русиньскый: Ворон
саха тыла: Суор
Scots: Corbie
davvisámegiella: Gáranas
srpskohrvatski / српскохрватски: Obični gavran
Simple English: Raven
slovenčina: Krkavec čierny
српски / srpski: Обични гавран
svenska: Korp
тоҷикӣ: Зоғ
Tagalog: Corvus corax
Türkçe: Bayağı kuzgun
татарча/tatarça: Козгын
українська: Крук (птах)
oʻzbekcha/ўзбекча: Quzgʻun
vepsän kel’: Kroikoi
Tiếng Việt: Quạ thường
Winaray: Corvus corax
吴语: 渡鸦
中文: 渡鴉
粵語: 渡鴉