Kontraposto

Kritiosulo. ĉ. 480 a.K., estis la unua statuo konata kiu uzas contrapposto.

Contrapposto estas itallingva termino, esperantigebla kiel kontraposto kiu signifas kontraŭpozon. Ĝi estas uzata en vidaj artoj por priskribi homan figuron starantan havante plej el sia pezo sur unu piedo tiele ke ties ŝultroj kaj brakoj turniĝas laŭ akso el koksoj kaj kruroj. Tio havigas al la figuro pli dinamisman, aŭ alternative trankvialn aspekton. Ĝi povas esti uzata ankaŭ por referenci multoblajn figurojn kiuj estas en kontraŭpozo (aŭ mala pozo) unu respekto al alia. Ĝi povas krome aludi al la streĉiĝo kiam figuro ŝanĝas el ripozo sur unu kruro al piedirado aŭ al kurado sur ĝi. La kruro kiu eltenas la pezon de la korpo estas konata kiel engaĝita kruro, dum la nefunkcianta kruro estas konata kiel libera kruro.[1] Contrapposto estas mapli emfaza ol la pli kurba figuro S.

Referencoj kaj fontoj

Referencoj
  1. Janson, H.W. (1995) History of Art. 5a eld. Reviziita kaj etendita de Anthony F. Janson. London: Thames & Hudson, p. 139. ISBN 0500237018
Fontoj
  • Andrew Stewart, One Hundred Greek Sculptors: Their Careers and Extant Works Polykleitos of Argos, 16.72
Other Languages
беларуская: Кантрапост
català: Contrapposto
čeština: Kontrapost
Deutsch: Kontrapost
Ελληνικά: Κοντραπόστο
English: Contrapposto
español: Contrapposto
français: Contrapposto
galego: Contrapposto
hrvatski: Kontrapost
magyar: Kontraposzt
Հայերեն: Կոնտրապոստ
ქართული: კონტრაპოსტი
Nederlands: Contrapost
norsk: Kontrapost
polski: Kontrapost
português: Contrapposto
русский: Контрапост
srpskohrvatski / српскохрватски: Kontrapost
slovenščina: Kontrapost
српски / srpski: Контрапост
svenska: Kontrapost
українська: Контрапост