Komuna Norma Datumaro

ekrankopio de ekzempla paĝo el la Komuna Norma Datumaro de 2012

La Komuna Norma DatumaroUniversala Norma Datumaro - germane nomata Gemeinsame Normdatei (GND), angle Integrated Authority File - estas norma datumaro enkondukita aprile 2012 en Germanlingvio. En la Komuna Norma Datumaro kolektiĝis la eksa germanlingvaj normaj datumaroj pri personaj nomoj (Personennamendatei, PND), pri trovilaj terminoj (Schlagwortnormdatei, SWD), pri ŝtataj kaj neŝtataj institucioj inkluzive de subnaciaj unuoj (Gemeinsame Körperschaftsdatei, GKD) kaj la unueca titola datumaro de la Germana Muzika Arkivo (DMA-EST-Datei aŭ en longa formo Deutsches Musikarchiv-Einheitssachtitel-Datei). La Komuna Norma Datumaro estas kune administrata fare de la Germana Nacia Biblioteko kun ĉiuj bibliotekaroj en Germanio, la Aŭstria Ligo de Bibliotekoj (Österreichischer Bibliothekenverbund, obv) kaj la Svisa Nacia Biblioteko (nacilingve nomata Schweizerische Nationalbibliothek, NB, Bibliothèque nationale suisse, BN, Biblioteca nazionale svizzera, BN, respektive Biblioteca naziunala svizra, BN).

La 19-an de aprilo 2012 ĝi anstataŭigis la ĝis tiamajn unuopajn germanlingvajn normajn datumarojn.

En la projekto "Virtuala Internacia Norma Datumaro", angle Virtual International Authority File (VIAF) la germanlingva kaj aliaj normaj datumaroj interligiĝas al virtuala internacia norma datumaro.

Other Languages
беларуская: Gemeinsame Normdatei
беларуская (тарашкевіца)‎: Gemeinsame Normdatei
Ελληνικά: Gemeinsame Normdatei
հայերեն: Gemeinsame Normdatei
Bahasa Indonesia: Gemeinsame Normdatei
norsk nynorsk: Gemeinsame Normdatei
русский: Gemeinsame Normdatei
srpskohrvatski / српскохрватски: GND
slovenščina: Gemeinsame Normdatei
українська: Gemeinsame Normdatei
Tiếng Việt: Gemeinsame Normdatei