Koko

Koko
Paro de gekokoj
Biologia klasado
Domajno: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Gallus
Specio: gallus
Disambig-dark.svg Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Koko (apartigilo).
Kura domowa DSC08721.JPG

Koko (Gallus gallus domesticus) apartenas al la familio de fazanedoj kaj estas la plej konata ano de la genro Gallus, kiu enhavas ankaŭ la verdan kokon (Gallus varius) kaj malmultajn aliajn speciojn.

Ĝi estas bredata kiel kortbirdaro en multaj rasoj pro la viando kaj la ovoj. Kiel dombesto ekzistas multaj specioj kun multegaj diversaj koloroj, formoj kaj specifoj. Nuntempe en Eŭropo ekzistas pli ol 180 konitaj rasoj. En la tuta mondo ekzistas ankoraŭ multe pli da rasoj. Ĝi estas la plej multnombra birdospecio de la planedo, ĉar oni ĉirkaŭkalkulas, ke ĝi superas la 13 000 milionoj da ekzempleroj. [1]

Ankaŭ la ovkoloroj varias, ekzistas ekzemple blankaj, brunaj, verdaj, ruĝaj kokinaj ovoj.

Entreprenoj produktantaj viandaĵojn aŭ ovojn uzas plej ofte hibridajn rasojn. En Germanio ekzistas ĉirkaŭ 44 milionoj da kokinoj por produkti ovojn.

Tiu birdospecio estas ĉiomanĝanto kaj insektomanĝanto. Ties averaĝa vivodaŭro troviĝas inter 5 kaj 10 jaroj, depende de la raso.

Priskribo

Kapo de virkoko.

Koko estas inter 1,5 kaj 5 kilogramojn peza, depende de raso kaj sekso. Je sama raso, la virkoko estas ĝis 1 kilogramo pli peza ol la kokino. Ekzistas ankaŭ koketoj (nankokoj) kiuj estas nur inter 500 kaj 1200 gramojn pezaj. Virkokoj kaj kokinoj montriĝas kiel evidenta kazo de seksa dimorfismo, [2] kaj eblas distingi ambaŭ per simpla vido. Maskloj estas pli grandaj, ĉirkaŭ 50 cm longaj kaj pezaj ĝis 4 kg. Kokinoj estas pli malgrandaj. Ili estas nur ĝis 40 cm longaj kaj apenaŭ atingas 2 kg de pezo. [3] Ili havas malpli allogan koloraron kaj malpli rimarkindan. Ankaŭ ties kapaj karnecaj forunkloj estas multe mampli elstaraj.

Specifa signo estas la ruĝa kresto, kiu povas esti diversforma. La kresto de la virkoko estas pli granda ol tiu de la kokino, kaj ĝi estas interpretata kiel simbolo de hegemonio. Krome estas loboj pendantaj ambaŭflanke de la bekobazo. La virkoko havas serpforman voston, komponita de malhelaj plumoj grandaj kaj kurvaj kiuj brilas blue, purpure aŭ verde sub lumo ( irizeco). Ambaŭflanke de la kapo estas du blankaj makuloj sub la orelareoj.

La videbla parto de la gambo, fakte la piedo, estas plej ofte senpluma. Sed ekzistas ankaŭ rasoj kun plumitaj piedoj. Tri piedfingroj estas direktitaj antaŭen, la kvara malantaŭen. Kelkaj rasoj havas kvin piedfingroj, t.e. du direktitaj malantaŭen.

Plenkreskitaj virkokoj havas ergoton kreskintan super la malantaŭa piedfingro, kiu utilas kiel armilo dum atakoj. Ĉe maljunaj bestoj tiuj ergotoj povas iĝi relative longaj kaj pintaj.

La forta kok bleko utilas kiel sona markaĵo de la teritorio. Plej ofte la virkoko blekas eksunleviĝe, tagmeze kaj vespere. Ĉe la romianoj la kokobleko estis tempoindiko, tiel ili nomis "gallicinum" la mezon inter noktomezo kaj sunleviĝo. Sed koko povas bleki je iu ajn momento. Ĝis hodiaŭ oni organizas kokoblek- konkursojn.

Other Languages
Afrikaans: Hoender
Alemannisch: Haushuhn
አማርኛ: ዶሮ
Ænglisc: Henn
العربية: دجاج
مصرى: فرخه
অসমীয়া: কুকুৰা
Atikamekw: Noce pakahakwan
авар: ГӀанкӀу
Aymar aru: Chiwchi
azərbaycanca: Toyuq
башҡортса: Тауыҡ
žemaitėška: Vėšta
Bikol Central: Manok
беларуская: Курыца
беларуская (тарашкевіца)‎: Курыца (птушка)
български: Домашна кокошка
भोजपुरी: देसी मुर्गा
Bahasa Banjar: Hayam
বাংলা: মুরগি
བོད་ཡིག: བྱ་ཏེ་
brezhoneg: Yar (evn)
bosanski: Kokoška
буряад: Тахяа
català: Gall
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Giĕ
нохчийн: Котам
Tsetsêhestâhese: Kokêhéaxa
کوردی: مریشک
čeština: Kur domácí
kaszëbsczi: Kùra
Cymraeg: Iâr (ddof)
dansk: Høns
Deutsch: Haushuhn
eʋegbe: Koklo
Ελληνικά: Όρνιθα
emiliàn e rumagnòl: Gal
English: Chicken
eesti: Kana
euskara: Oilo
estremeñu: Gallus gallus
فارسی: مرغ
suomi: Kana
Võro: Kana
Na Vosa Vakaviti: Toa
furlan: Gjaline
Gaeilge: Sicín
贛語:
Gàidhlig: Cearc
galego: Galiña
Avañe'ẽ: Ryguasu
Hausa: Kaza
客家語/Hak-kâ-ngî: Kiê-é
हिन्दी: मुर्गी
Fiji Hindi: Murgi
hrvatski: Domaća kokoš
magyar: Házityúk
Հայերեն: Հավ
interlingua: Gallina
Bahasa Indonesia: Ayam
Ilokano: Manok
Ido: Hano
íslenska: Nytjahænsni
ᐃᓄᒃᑎᑐᑦ/inuktitut: ᐊ'ᐊ'ᐋᒃ
日本語: ニワトリ
Basa Jawa: Pitik
ქართული: ქათამი
Qaraqalpaqsha: Tawıqlar
Адыгэбзэ: Унэ джэдхэр
Kongo: Nsusu
қазақша: Тауық
ಕನ್ನಡ: ಕೋಳಿ
한국어:
Перем Коми: Курӧг
कॉशुर / کٲشُر: کۄکَر
Kurdî: Mirîşk
Кыргызча: Тоок
Latina: Gallus
Ladino: Gayo
Lëtzebuergesch: Haushong
лакку: АьнакӀи
лезги: Верч
Limburgs: Hoon
lingála: Nsósó
ລາວ: ໄກ່
lietuvių: Višta
latviešu: Mājas vista
мокшень: Сараз
македонски: Кокошка
മലയാളം: കോഴി
मराठी: कोंबडी
кырык мары: Цӹвӹ
Bahasa Melayu: Ayam
эрзянь: Сараз
مازِرونی: کرک
Nāhuatl: Cuanacatl
Plattdüütsch: Hohn
Nedersaksies: Hounder
नेपाली: कुखुरा
नेपाल भाषा: खा (झंगः)
Nederlands: Kip (vogel)
norsk nynorsk: Høns
norsk: Tamhøns
Sesotho sa Leboa: Kgogo
Diné bizaad: Naaʼahóóhai
occitan: Gallus gallus
ਪੰਜਾਬੀ: ਕੁੱਕੜ
Kapampangan: Manuk
Picard: Glinne
Deitsch: Hinkel
polski: Kura domowa
پنجابی: ککڑ
Runa Simi: Wallpa
română: Găină
armãneashti: Gâľinâ
tarandíne: Jadde
русский: Курица
русиньскый: Курка
Kinyarwanda: Inkoko
sardu: Pudda
sicilianu: Jaddina
Scots: Chicken
سنڌي: ڪڪڙ
srpskohrvatski / српскохрватски: Domaća kokoš
Simple English: Chicken
slovenčina: Kura domáca
slovenščina: Domača kokoš
chiShona: Huku
Soomaaliga: Dooro
српски / srpski: Кокошка
Basa Sunda: Hayam
svenska: Tamhöna
Kiswahili: Kuku
தமிழ்: கோழி
ತುಳು: ಕೋರಿ
తెలుగు: కోడి
тоҷикӣ: Мурғ
ไทย: ไก่
Tagalog: Manok
Türkçe: Tavuk
татарча/tatarça: Йорт тавыгы
chiTumbuka: Nkhuku
удмурт: Курег
українська: Курка
اردو: مرغی
oʻzbekcha/ўзбекча: Tovuq
vepsän kel’: Kana
Tiếng Việt:
West-Vlams: Henne
walon: Poye
Winaray: Manók
Wolof: Ganaar
吴语:
isiXhosa: Inkuku
მარგალური: ქოთომი
ייִדיש: האן
Vahcuengh: Gaeq
中文:
Bân-lâm-gú: Ke
粵語: