Kemisintezo

KemisintezoKemosintezo estas praa tipo de la aŭtotrofa asimilado. Dum la kemisintezo, la konstruo de la organikaj materialoj okazas ne per lumenergio (fotosintezo), sed per kemia energio, per oksidado de la ĉirkaŭaj kombinaĵoj. La sintezo okazas same kiel ĉe la fotosintezo el akvo kaj karbona dioksido, same estiĝas adenozina trifosfato (ATP) - kiel konservanto de la liberiĝanta energio - kaj NADPH - konservanta la hidrogenon de la akvo.

La plej gravaj oksideblaj kombinaĵoj estas la amoniako, la nitritoj, la hidrogengaso, la karbona monooksido, metano, fero- kaj mangansaloj, la sulfura hidrogeno, sulfuro, tiolsulfato.

La plej gravaj kemisintezaj organismoj estas la nitrigaj bakterioj, la hidrogenbakterioj, la fer- kaj sulfurbakterioj.

  • ekzemploj

Ekzemploj

  • sulfurbakterioj (oksidado de sulfura hidrogeno H2S)
  • nitrigaj bakterioj, (oksidado de amoniako NH3 aŭ de nitrito NO2)
  • ferbakterioj (oksidado de duvalora fero Fe2+ al trivalora fero Fe3+)
  • anaerobaj metanbakterioj (oksidado de hidrogeno H2 per karbona dioksido CO2 al akvo H2O kaj metano CH4)
Other Languages
беларуская: Хемасінтэз
български: Хемосинтеза
Deutsch: Chemosynthese
Ελληνικά: Χημειοσύνθεση
español: Quimiosíntesis
euskara: Kimiosintesi
Kreyòl ayisyen: Chimyosentèz
հայերեն: Քեմոսինթեզ
Bahasa Indonesia: Kemosintesis
íslenska: Efnatillífun
ქართული: ქემოსინთეზი
қазақша: Хемосинтез
Кыргызча: Хемосинтез
latviešu: Hemosintēze
македонски: Хемосинтеза
Nederlands: Chemosynthese
polski: Chemosynteza
português: Quimiossíntese
română: Chemosinteză
русский: Хемосинтез
slovenčina: Chemosyntéza
српски / srpski: Хемосинтеза
svenska: Kemosyntes
Türkçe: Kemosentez
українська: Хемосинтез
Tiếng Việt: Hóa tổng hợp
中文: 化能合成