Kemia reakcio

Kemia reakcio estas procedo kiu rezultigas interkonverton de kemiaj substancoj. La substancoj komence ĉeestantaj estas la reakciantoj. Ili liveras produktojn, kiuj ĝenerale estas malsamaj al la reakciantoj. Dum kemiaj reakcioj, rompiĝas kaj formiĝas kemiaj ligoj. Tial elektronoj ŝanĝas siajn orbitojn. Tamen, la koncepto de kemia reakcio, precipe la ideo de kemia ekvacio, ankaŭ estas aplikebla al transformoj de elementaj partikloj, kaj al nukleaj reakcioj.

Diversaj kemiaj reakcioj utilas kombine en kemia sintezo por produkti deziratan produkton. En biokemio, serio de kemiaj reakcioj katalizataj de enzimoj formas metabolan vojon, per kiu okazas sintezoj aŭ malkombinoj ordinare neeblaj en ĉelo sen la enzimoj.

Tipoj de reakcioj

La vasta diverseco de kemiaj reakcioj, kaj aliroj por studi ilin, igas ke ekzistas pluraj metodoj klasifiki ilin. Jen ekzemploj de vaste uzataj terminoj por priskribi reakciojn.

  • Izomeriĝo, en kiu kemia kombinaĵo strukture rearanĝiĝas sen ŝanĝi sian kemian konsiston; vidu je stereoizomeriĝo
  • Rekta kombinadokemia sintezo, en kiu almenaŭ du kemiaj elementoj aŭ kombinaĵoj unuiĝas por formi pli kompleksan produkton:
N2 + 3 H2 → 2 NH3
  • Kemia malkombinadoanalizo, en kiu kombinaĵo malkombiniĝas en plimalgrandajn kombinaĵojn aŭ elementojn:
2 H2O → 2 H2 + O2
  • Anstataŭiga reakcio, en kiu elementon anstataŭigas pli reakciema elemento:
2 Na(s) + 2 HCl (aq) → 2 NaCl(aq) + H2(g)
  • Metateza reakcioduobla anstataŭigo, en kiu du kombinaĵoj interŝanĝas jonojn aŭ ligojn por formi aliajn kombinaĵojn:
NaCl(aq) + AgNO3(aq) → NaNO3(aq) + AgCl(s)
  • Acid-bazaj reakcioj estas tiuj inter acido kaj bazo, sed la difinoj dependas de la uzata acid-baza koncepto. La plej kutimaj estas:
  • La difino de Arrhenius: acidoj disociiĝas en akvo delasante H3O+ jonojn; bazoj disociiĝas en akvo delasante OH jonojn.
  • Difino de Brønsted-Lowry: acidoj donas protonojn (H+); bazoj akceptas protonojn. Inkluzivas la difinon de Arrhenius.
  • La difino de Lewis: Acidoj akceptas elektronparojn; bazoj donas elektronparojn. Inkluzivas la difinon de Brønsted-Lowry.
  • Redoksaj reakcioj, en kiuj okazas ŝanĝoj je la oksidiĝa nombro de atomoj en implikitaj specioj. Tiujn reakciojn oni povas interpreti kiel transigojn de elektronoj inter diversaj molekulaj lokoj aŭ specioj. Tipa ekzemplo de redoksa reakcio estas:
2 S2O32−(aq) + I2(aq) → S4O62−(aq) + 2 I(aq)

en kiu I2 reduktiĝas al I kaj S2O32− ( tiosulfata anjono) oksidiĝas al S4O62−.

  • Bruligaĵo, speco de redoksa reakcio en kiu bruligebla substanco kombiniĝas kun oksidiga elemento, kutime oksigeno, por generi varmon kaj formi oksidigitajn produktojn. La termino bruligado kutime uziĝas nur por grandskala oksidigo de tutaj molekuloj, t.e. regata oksidigo de unuopa funkcia grupo ne estas bruligado.
C10H8+ 12 O2 → 10 CO2 + 4 H2O
CH2S + 6 F2 → + 2 HF +
  • Organikaj reakcioj ampleksas vastan diversan reakciaron de organikaj kombinaĵoj, t.e. kombinaĵoj de karbono kiel la cefa elemento en ilia strukturo. La reakcioj en kiuj organika kombinaĵo povas reakcii, estas difinitaj laŭ funkcia grupo.
  • Ekzotermaj reakcioj, en kiuj energio, plejofte en la formo de varmo, estas cedata al ĉirkaŭo. La kontraŭo estas la endoterma reakcio.

Eblas ankaŭ difini reakciojn laŭ ilia mekanismo. Tipaj ekzemploj estas:

  • Reakcioj de jonoj, ekzemple disproporciiĝo de hipoklorito
  • Reakcioj kun reagemaj jonaj interproduktoj, ekzemple reakcioj de enoloj
  • radikalaj reakcioj, ekzemple bruligado je alta temperaturo
  • Reakcioj de karbenoj
Other Languages
Afrikaans: Chemiese reaksie
azərbaycanca: Kimyəvi reaksiya
تۆرکجه: تَپکیمه‌
беларуская: Хімічная рэакцыя
беларуская (тарашкевіца)‎: Хімічная рэакцыя
български: Химична реакция
čeština: Chemická reakce
Kreyòl ayisyen: Reyaksyon chimik
interlingua: Reaction chimic
Bahasa Indonesia: Reaksi kimia
íslenska: Efnahvarf
日本語: 化学反応
Basa Jawa: Réaksi kimia
Qaraqalpaqsha: Ximiyalıq reaksiya
ភាសាខ្មែរ: ប្រតិកម្មគីមី
한국어: 화학 반응
lumbaart: Reaziun chimiga
македонски: Хемиска реакција
Bahasa Melayu: Tindak balas kimia
Plattdüütsch: Cheemsch Reakschoon
Nederlands: Chemische reactie
norsk nynorsk: Kjemisk reaksjon
português: Reação química
Runa Simi: Ruranakuy
srpskohrvatski / српскохрватски: Hemijska reakcija
Simple English: Chemical reaction
slovenčina: Chemická reakcia
slovenščina: Kemijska reakcija
Soomaaliga: Kimikal dibusocod
српски / srpski: Хемијска реакција
Basa Sunda: Réaksi kimiawi
தமிழ்: வேதி வினை
Türkmençe: Himiki reaksiýa
ئۇيغۇرچە / Uyghurche: خىمىيىلىك رېئاكسىيە
українська: Хімічна реакція
oʻzbekcha/ўзбекча: Kimyoviy reaksiya
Tiếng Việt: Phản ứng hóa học
吴语: 化学反应
中文: 化学反应
文言: 化學反應
Bân-lâm-gú: Hòa-ha̍k hoán-èng
粵語: 化學反應