Karolo Lineo

Carl von Linné
Karolo Lineo kun lineo-kloŝo enmane.
Karolo Lineo kun lineo-kloŝo enmane.
Persona informo
NomoCarl von Linné
Dato de naskiĝo23-a de majo 1707 [#]
Loko de naskiĝoRåshult [#]
Dato de morto10-a de januaro 1778 [#]
Loko de mortoLinnaeus Hammarby [#]
Okupojkuracisto, botanikisto kaj profesoro
Aĝo je morto70
Portalo pri Homoj
v  d  
Information icon.svg

Carl von Linné (Esperante: Karolo Lineo, pri la latina formo vidu sube; naskiĝis la 23-an de majo 1707 en Stenbrohult, Smolando, Svedio; mortis la 10-an de januaro 1778 en Upsalo) estis sveda kuracisto, botanikisto kaj profesoro de la Universitato de Upsalo, kiu enklasigis la naturaĵojn de la Tero en sia verko Systema naturae (1735). La oficiala botanika aŭtora mallongigo de li estas "L.".[1] En pli aĝaj publikaĵoj, foje troviĝas la mallongigo "Linn." (ekzemple en: Cheeseman, T.F. (1906) - Manual of the New Zealand Flora). La restoj de Linnaeus restas la tipa specimeno por la specio Homo sapiens, laŭ la International Code of Zoological Nomenclature, ĉar la nura specimeno kiun li ekzamenis (laŭ nuna scio) kiam li priskribis la specian priskribon estis li mem.[2]

Lia enklasigo de animaloj kaj plantoj fariĝis la semo kaj normo de la moderna sistemo (sed ne lia enklasigo de mineraloj). Li elektis la etan lineo-kloŝo kiel simbolo.

Kvankam oni internacie nomas lin latine Carolus Linnæus, tio ne estas tute ĝusta. Li nomiĝis tiel (aŭ Carl Linnæus) kiam li naskiĝis, sed kiam li nobeliĝis en 1757 li mallatinigis sian nomon al Carl von Linné (post 1761 Carolus a Linné). Li estas konata kiel patro de moderna taksonomio, kaj estas ankaŭ konsiderata unu el la patroj de moderna ekologio. Multaj el liaj verkoj estis en Latino.

Linnaeus naskiĝis en kamparo de Smolando, en suda Svedio. Li ricevis plej el alta edukado ĉe la Upsala Universitato, kaj ekprofesoris tie pri botaniko en 1730. Li loĝis ekstere inter 1735 kaj 1738, kiam li studis kaj ankaŭ publikigis unuan eldonon de sia verko Systema Naturae en Nederlando. Li tiam revenis en Svedion, kie li iĝis profesoro pri medicino kaj botaniko ĉe Uppsala. En la 1740-aj jaroj, li estis sendita al kelkaj veturoj tra Svedio trovi kaj klasigi plantojn kaj animalojn. En la 1750-aj kaj 1760-aj jaroj, pli plue kolektis kaj klasigis animalojn, plantojn kaj mineralojn, kaj publikigis kelkajn volumenojn. Je sia mortotempo li estis unu el plej famaj scienculoj en Eŭropo.

La svisa filozofo Jean-Jacques Rousseau sendis al li tiun mesaĝon: "Diru al li, ke mi konas neniun pli grandan homon surtere."[3] La germana verkisto Johann Wolfgang von Goethe verkis: "Kun la escepto de Shakespeare kaj Spinoza, mi ne konas iun inter la jam ne plu vivantaj kiu influis mim pli forte."[3] Sveda aŭtoro August Strindberg verkis: "Linnaeus estis reale poeto kiu hazarde iĝis naturalisto".[4] Inter aliaj omaĝparoloj, Linnaeus estis nomita Princeps botanicorum (Princo de Botanikistoj), "La Plinio de la Nordo," kaj "La Dua Adamo".[5]

Se memorigi ankaŭ kuriozaĵojn de lia vivo, jen unu bedaŭrinda: li plenumis la malprudentaĵon bazigi enklasigon de plantoj sur tio kion li aŭdacis nomi "seksan sistemon" de la plantoj, ekzamenante iliajn "reproduktivajn organojn". Nu, pro tiu priskribo li havis denuncon far la sveda ŝtato kun kondamno de la luterana komunumo pro "suspekto pri libertinismo". :Vivaio.

Other Languages
Afrikaans: Carolus Linnaeus
Alemannisch: Carl von Linné
aragonés: Carl von Linné
asturianu: Carl von Linné
azərbaycanca: Karl Linney
تۆرکجه: کارل لینه
башҡортса: Карл Линней
Boarisch: Carl von Linné
žemaitėška: Karls Liniejos
беларуская: Карл Ліней
беларуская (тарашкевіца)‎: Карл Лінэй
български: Карл Линей
brezhoneg: Carl von Linné
bosanski: Carl von Linné
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Carl Linnaeus
нохчийн: Линней, Карл
corsu: Linneu
čeština: Carl Linné
kaszëbsczi: Karol Linneùsz
Чӑвашла: Линней Карл
dolnoserbski: Carl von Linné
English: Carl Linnaeus
español: Carlos Linneo
euskara: Lineo
estremeñu: Carl von Linné
فارسی: کارل لینه
français: Carl von Linné
Nordfriisk: Carl von Linné
Gàidhlig: Carl von Linné
Avañe'ẽ: Carolus Linnaeus
客家語/Hak-kâ-ngî: Carl Linnaeus
Fiji Hindi: Carl Linnaeus
hrvatski: Carl Linné
hornjoserbsce: Carl von Linné
հայերեն: Կառլ Լիննեյ
interlingua: Carl von Linné
Bahasa Indonesia: Carolus Linnaeus
íslenska: Carolus Linnaeus
italiano: Linneo
Basa Jawa: Carolus Linnaeus
ქართული: კარლ ლინე
Kabɩyɛ: Carl von Linne
қазақша: Карл Линней
한국어: 칼 폰 린네
Кыргызча: Карл Линней
Lëtzebuergesch: Carl von Linné
Limburgs: Carl Linnaeus
lumbaart: Carl von Linné
lingála: Carl von Linné
lietuvių: Carl von Linné
latviešu: Kārlis Linnejs
Malagasy: Carl von Linné
олык марий: Линне Карыл
Baso Minangkabau: Carolus Linnaeus
македонски: Карл Лине
монгол: Карл Линней
Bahasa Melayu: Carl Linnaeus
Mirandés: Carolus Linnaeus
မြန်မာဘာသာ: ကားလ် လင်းနီးယပ်
Dorerin Naoero: Carl Linnaeus
Napulitano: Carl von Linné
Plattdüütsch: Carl von Linné
Nedersaksies: Carolus Linnaeus
नेपाल भाषा: कारोलस लिनियस
Nederlands: Carl Linnaeus
norsk nynorsk: Carl von Linné
Livvinkarjala: Carl Linnaeus
Kapampangan: Carolus Linnaeus
Piemontèis: Carl von Linné
پنجابی: کارل لنیاس
português: Carolus Linnaeus
Runa Simi: Carl von Linné
română: Carl Linné
armãneashti: Carolus Linnaeus
русский: Линней, Карл
русиньскый: Карл Лінней
संस्कृतम्: केरोलस् लीनियस्
саха тыла: Карл Линней
sicilianu: Carolus Linnaeus
srpskohrvatski / српскохрватски: Carolus Linnaeus
Simple English: Carolus Linnaeus
slovenčina: Carl Linné
slovenščina: Carl Linnaeus
shqip: Karl Lineu
српски / srpski: Карл фон Лине
Seeltersk: Carolus Linnaeus
Basa Sunda: Carolus Linnaeus
Kiswahili: Carl Linnaeus
ślůnski: Carl von Linné
тоҷикӣ: Карл Линней
Türkmençe: Karl Linneý
Tagalog: Carl Linnaeus
Türkçe: Carl Linnaeus
татарча/tatarça: Карл Линней
українська: Карл Лінней
oʻzbekcha/ўзбекча: Carl Linnaeus
vepsän kel’: Linnei Karl
Tiếng Việt: Carl Linnaeus
West-Vlams: Carolus Linnaeus
Winaray: Carl Linnaeus
მარგალური: კარლ ლინე
Yorùbá: Carl Linnaeus
Bân-lâm-gú: Carolus Linnaeus
粵語: 林奈