Karbonila grupo

Carbonyl-general.png

La karbonila grupo estas duvalenta kemia kombinaĵo en la organika kemio, kiu estas konstruata el karbon- (C) kaj oksigenatomoj (O) per duoblaj ligoj. La karbonilgrupo estas konstruelemento de la organikaj acidoj, esteroj, acidanhidridoj, acil-halidoj, amidoj kaj funkcia grupo de ketonoj kaj aldehidoj. La karboksilacidoj kaj ties devenaĵoj ( aldehidoj, ketonoj kaj kinonoj) estas grupe nomataj kiel karbonil-kombinaĵoj.

Ĉar la elektra afineco de la karbon- kaj oksigenatomo estas diferenca, tiel la elektronparoj –formantaj la duoblajn ligojn – situas pli proksime al la oksigenatomoj, tiel la elektronriĉa oksigeno iĝas negativ-ŝarĝa, dum la elektronmanka karbono iĝas pozitiva. Pro tiuj la molekuloj kun karbonilgrupo estas polaraj, la degel- kaj bol-punktoj estas pli altaj ol la hiderogenkarbonoj kun sama karbonatomo.

Ili bone solviĝas en polaraj solvantoj, ekz. en akvo. La karbonilgupo povas kemie reagi: la elelktronriĉajn reagentojn altiras la karbono, dum al elektronmankajn la oksigenatomo.

Al la karbonilgrupo de la aldehidoj kaj ketonoj povas ligiĝi alkil- aŭ aril-grupoj kaj hidrogenatomo. Tiuj grupoj apenaŭ influas la elektron-denson en la karbonilgrupo, tiel la proprecojn de la aldehidoj kaj ketonoj karakterizas la konduto de la karbonilgrupo. La karbonilgrupo aliĝas en la karboksiacidoj kaj ties devenaĵoj al halogen-, oksigen-, nitrogen- aŭ sulfurentena grupo. Tiuj atomoj influas la proprecojn de la karbonilgrupo kaj formas kune novajn, karakterizajn funkciajn grupojn.

Other Languages
العربية: كربونيل
català: Carbonil
Cymraeg: Carbonyl
Ελληνικά: Καρβονύλιο
español: Grupo carbonilo
euskara: Karbonilo
فارسی: کربونیل
suomi: Karbonyyli
Gaeilge: Carbóinil
galego: Carbonilo
עברית: קרבוניל
Bahasa Indonesia: Karbonil
italiano: Carbonile
한국어: 카보닐기
latviešu: Karbonilgrupa
Nederlands: Carbonylgroep
norsk nynorsk: Karbonyl
norsk: Karbonyl
ਪੰਜਾਬੀ: ਕਾਰਬੋਨਿਲ
português: Carbonila
română: Carbonil
Scots: Carbonyl
srpskohrvatski / српскохрватски: Karbonil
Simple English: Carbonyl
српски / srpski: Karbonilna grupa
svenska: Karbonylgrupp
Türkçe: Karbonil grubu
українська: Карбонільна група
Tiếng Việt: Cacbonyl
中文: 羰基