Kantono

Disambig-dark.svg Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Kantono (apartigilo).

Kantono estas geografia subdividaĵo de lando.

Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio

En Belgio ekzistas du specoj de kantono,

  • elekta kantono (nederlande: kieskanton, france canton électoral) grupigas plurajn municipojn, kiuj dum la elektoj de reprezentantoj, senatanoj, komunumaj, provincaj aŭ municipaj estroj estas konsiderataj kiel unu kalkulunuo.
  • jura kantono (nederlande: gerechtelijk kanton, france canton judiciaire) grupigas municipojn, ne nepre la samajn kiel en elekta kantono, kiuj dependas de la sama kantona juĝisto (nederlande: vrederechter, france juge de paix).
Other Languages