Kaliflando de Kordovo

Mapo de la Kaliflando de Kordovo okupante plej grandan parton de Iberio.
Alkazaro de Medina Azahara.

La Kaliflando de Kordovo (en araba خلافة قرطبة; prononce kial Ĥilāfat Kurṭuba), konata ankaŭ kiel Umajada Kaliflando de KordovoKaliflando de Okcidento, estis islama ŝtato de Al-Andalus proklamita de Abd ar-Rahman la 3-a en 929. La Kaliflando de Kordovo sukcedis al sendependa emirlando komencita de Abd ar-Rahman la 1-a en 756 kaj daŭris oficiale ĝis 1031, kiam ĝi estis abolita okaziginta la fragmentadon de la umajada ŝtato en multaj regnoj konataj kiel tajfoj. Aliflanke la periodo de la Kaliflando de Kordovo estis la epoko de maksimuma grando kaj brilo kaj politika, kaj kultura kaj komerca de al-Andalus.

Historio

Hegemonio de la Kaliflando

La reĝadoj de Abd ar-Rahman la 3-a ( 929-961) kaj de lia filo Alhakamo la 2-a ( 961- 976) konstituas la periodon de hegemonio de la umajada kaliflando, kiam konsolidiĝis la ŝtata kordova strukturo.

Por plifirmigi la ŝtatan strukturon la suverenoj turnis sin al oficiroj fidelaj al la dinastio de umajadoj, kio konsistigis aristokration palaca komponita de fata'ls (sklavoj kaj eks-sklavoj liberigitaj de eŭropa deveno), kiu estis progresive pliigante siajn civilan kaj militistan povon, anstataŭante la aristokration de araba deveno. Ĉefe ĉe la armeo pliiĝis la abundo de berberoj, pro la pliiĝanta kalifa politiko en la Magrebo. Abd ar-Rahman la 3-a sumetis la señores feŭdajn senjorojn, kiuj devis pagi impostojn aŭ servi en la centra armeo, kontribuante tiele al la impostada kontrolo de la Kaliflando.

La militistaj iniciatoj konsolidigis la prestiĝon de la umajadoj ekster Al-Andalus kaj estis orientitaj garantii la sekurecon de la komercaj vojoj. La ekstera politiko direktis sia laŭ tri direktoj: la kristanaj regnoj de la norda Iberio, Nordafriko kaj la Mediteraneo.

La fitnao

La Fitnao de Al-Andalus estis la periodo de malstabileco kaj de enlanda milito kiu okazigis la falon de la Kaliflando de Kordovo. La fitnao komencis en 1009 per de puĉo kiu konsistis en la murdo de Abd ar-Rahman Sanĉuelo, filo de Almanzur, la elpostenigo de Hiŝamo la 2-a kaj enpovigo de Muhammad ibn Hiŝamo ibn Abd al-Jabbar, dunepo de Abd ar-Rahman la 3-a. Fone estis ankaŭ problemoj pro neeltenebla impostada premo necesa por financi la koston de la militoj.

Laŭlonge de la konflikto, la diversaj luktoflankoj petis helpon al la regnoj kristanaj. Kordovo kaj ties kvartaloj estis rabitaj ofte, kaj ties monumentoj, inter ili la Alkazaro kaj Medina Azahara, detruitaj. La ĉefurbo eĉ dumtempe translokiĝis al Malago. Dum iomete pli da 20 jaroj sukcediĝis 10 kalifoj (inter ili Hiŝamo la 2-a reelpostenigita), apartenantaj tri el ili al dinastio diferenca el la umajada, nome la hammudioj.

Meze de tia malordo sendependiĝis iom post iom las tajfoj de Almerio, Murcio, Alpuente, Arcos, Badajoz, Carmona, Denia, Granado, Onubo, Morón, Silves, Toledo, Tortosa, Valencio kaj Zaragozo. La lasta kalifo, Hiŝamo la 3-a, estis elpostenigita en 1031, kaj proklamiĝis en Kordovo respubliko. La ĉefaj provincoj de Al-Andalus kiuj ankoraŭ ne estis sendependaj sendependiĝis, sub la regenteco de klanoj ĉu arabaj, ĉu berberaj aŭ slavaj. La falo de la Kaliflando okazigis al Kordovo la perdon definitivan de la hegemonio en Al-Andalus kaj sian ruinigon kiel metropolo.

Other Languages
azərbaycanca: Kordova xilafəti
беларуская: Кордаўскі халіфат
Bahasa Indonesia: Kekhalifahan Kordoba
македонски: Кордопски халифат
Bahasa Melayu: Kekhalifahan Cordoba
Nederlands: Kalifaat Córdoba
srpskohrvatski / српскохрватски: Kordopski Kalifat
slovenščina: Kordovski kalifat
српски / srpski: Кордопски калифат
Türkmençe: Kordowa halifaty
Tiếng Việt: Caliphate Córdoba