Judeo

Judeo estis nomo por la antikva teokratia lando de la judoj en suda Palestino. Alia nomo por ĝi estas Judajo (vidu sube), Judio respektive Judujo.

la romiaj provincoj Judio kaj Sirio

Laŭ oficiala historio, la regno Judeo ekekzistis, kiam ĝin starigis la judoj revenintaj el la babilona ekzilo, kvankam klare ankaŭ jam antaŭ la babilona ekzilo judoj vivis en la regiono. Dum la jaro – 63 la regno estis konkerita de Pompeo kaj iĝis dependa de Romio. Ekde jaro 6 ĝi estis romia provinco (kun la latina nomo Iudaea).

Judio, jen malhelruĝe akcentita

Inter la jaroj 41 kaj 44 la regiono estis laŭnome aŭtonoma reĝlando sub Herodo Agrippa, sed poste denove romia provinco. Ĉirkaŭ la jaro 70 okazis ribelo kaj bataloj kun Romio, partoj de la provinco estis detruitaj.

Dum 135 la nomo de la provinco, kies teritorio variis, estis ŝanĝita al Syria Palaestina (latine siria Palestino).

En Judeo troviĝis interalie la granda templo de Jerusalemo. En epoko de Jesuo estis sufiĉe ofte tensioj inter la norda regiono Galileo kaj Judajo. Multaj homoj el Judajo konsideris sin pli aŭtentaj religiuloj ol la galileanoj. Inverse oni ankaŭ ne multe aprezis la sudulojn.En la nova traduko de l' bibliaj evangelioj, Gerrit Berveling ekuzis tiun ĉi formon Judajo kaj la adjektivan formon la Judajaj por la tieaj homoj, por substreki, ke la tensioj en ekzemple la evangelio laŭ Johano ne temas pri tensio inter kristanismo kaj judismo, sed inter nordaj (Galileaj) kaj sudaj (Judajaj) Judoj.

La romiaj provincoj fine de la regno de Trajano (98–117)
Other Languages
العربية: يهودا (منطقة)
asturianu: Xudea
تۆرکجه: یهودیه
беларуская: Іўдзея
беларуская (тарашкевіца)‎: Юдэя
български: Юдея
bosanski: Judeja
català: Judea
čeština: Judsko
Чӑвашла: Иудея
dansk: Judæa
Deutsch: Judäa
Ελληνικά: Ιουδαία
English: Judea
español: Judea
euskara: Judea
فارسی: یهودیه
suomi: Juudea
føroyskt: Judea
français: Judée
Frysk: Judeä
Gaeilge: Iúdáia
Gàidhlig: Judea
galego: Xudea
hrvatski: Judeja
magyar: Júdea
Bahasa Indonesia: Yudea
italiano: Giudea
日本語: ユダヤ
ქართული: იუდეა
한국어: 유다이아
latviešu: Jūdeja
मराठी: जुदेआ
Nāhuatl: Judea
Plattdüütsch: Judäa
Nederlands: Judea
norsk nynorsk: Judea
norsk: Judea
Nouormand: Palestène
occitan: Judèa
Ирон: Иудей
polski: Judea
português: Judeia
русский: Иудея
Scots: Judea
srpskohrvatski / српскохрватски: Judeja
Simple English: Judea
slovenčina: Judsko
slovenščina: Judeja
српски / srpski: Јудеја
svenska: Judeen
தமிழ்: யூதேயா
українська: Юдея
اردو: یہودیہ
vèneto: Zudia
Tiếng Việt: Judea
ייִדיש: ארץ יהודה
中文: 犹地亚