Josif Stalin

Josif Visarionoviĉ Stalin
იოსებ ბესრიონის სტალინი
Иосиф Виссарионович Сталин
Josif Stalin
Josif Stalin en 1942

1-a Ĝenerala Sekretario de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio
En funkcio:
3-a de aprilo 1922 – 5-a de marto 1953
Antaŭuloneniu (pozicio kreita en 1922)
SekvantoNikita Ĥruŝĉov

Prezidanto de Konsilio de Ministroj de Sovetunio
En funkcio:
6-a de majo 1941 – 5-a de marto 1953
AntaŭuloVjaĉeslav Molotov
SekvantoGeorgij Malenkov

Naskiĝo6-an de decembro 1878 (1878-12-06)
en Kartvelio Gori, Kartvelio, Rusa imperio
Morto5-an de marto 1953 (1953-03-05) (74-jara)
en Sovetunio Moskvo, RSFSR, Sovetunio
Naciecokartvelo
Politika partioKomunista Partio de Sovetunio
Edz(in)oEkaterina Svanidze
InfanojJakov Ĝugaŝvili, Vasilij Stalin (Ĝugaŝvili), Svetlana Allilujeva
SidejoMoskvo
Religionenia (ateisto)
v  d  
Information icon.svg

Josif STALIN (ruse Иосиф Виссарионович Сталин, denaske Josif Besarionis dze ĜUGAŜVILI, ruse Иосиф Виссарионович Джугашвили, kartvele იოსებ ჯუღაშვილი; naskiĝis la 6-an de decembro[jul.]/ 18-an de decembro 1878[greg.], mortis la 5-an de marto 1953) estis soveta politikisto kaj partia gvidanto. Li naskiĝis en la urbo Gori (Kartvelio) en familio de ŝuisto. Post la fino de siaj studoj en Goria seminario (1894), li studis en Tiflisa seminario. En 1898 li membriĝis en Kartvela Social-Demokrata Organizo "Mesame Dasi". Dum 1902-13 li estis arestita sesfoje, sed kvarfoje forfuĝis de la lokoj de ekzilo.

Post 1903, li aliĝis al Bolŝevikoj, dum 1906-1907 li aktivis en Suda Kaŭkazio kaj estis unu el la organizantoj de la Bakua Komitato de RSDLP (Rusia Social-Demokrata Laborista Partio). Stalin estis fervora adepto de Lenino, laŭ kies iniciato Stalin estis aligita al [Centra komitato kaj Rusa Buroo de RSDLP en 1912. En 1917 li iĝis membro de partia gazeto "Pravda", Politburoo de Centra komitato de bolŝevikoj kaj Milita-Revolucia Centro]. Dum 1917-1922 Stalin okupis postenon de popola komisaro pri naciaj aferoj, kaj ankaŭ pri ŝtata kontrolo.

En 1922 Stalin estis elektita Ĝenerala Sekretario de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio (la plej altranga posteno en Sovetunio) kaj restis en la posteno ĝis sia morto (1953). En la 1920-aj jaroj, post la batalo por la gvidrolo en la partio kaj ŝtato], li uzis la partian aparaton kaj politikajn rimedojn, rezulte de kio, Stalin fariĝis unupersona gvidanto de la partio kaj starigis totalisman reĝimon en la lando. Li efektivigis intensan industriigon kaj devigan kolektivigon en USSR. En sekvaj jaroj, dum la periodo de amasa terorpolitiko, ĉiuj realaj aŭ potencaj konkurantoj de Stalin estis ekstermitaj.

De la fino de la 30-aj jaroj, li efektivigis politikon de alproksimiĝo kun la Nazia Germanio, tamen ne evitis la tragedion de la Dua mondmilito. De la jaro 1941 li estis prezidanto de Konsilio de Ministroj de USSR, dum la tutaj militjaroj - ankaŭ prezidanto de Ŝtata Defenda Komitato kaj Ĉefa Militestro. Dum la milito li partoprenis kaj helpis al la kreiĝo de antifaŝisma koalicio.

Post la morto de Stalin, lia posteulo Nikita Ĥruŝĉov, en la 20-a kongreso de KPSU (Komunista Partio de Soveta Unio) akre kritikis la personecon kaj la agadon de Stalin. La post-stalinisma periodo montras, ke la Stalina fenomeno estas tre komplika kaj taksi ĝin unusence ne eblas, almenaŭ ĉe la popoloj de iama USSR. De Stalin restis multaj [verkoj pri politika teorio, ankaŭ literaturaĵoj de lia junaĝa periodo. Lia tombo troviĝas en Moskvo, ĉe la Ruĝa Placo. Interalie, en lia naskiĝurbo], Gori staras verŝajne la sola monumento de Stalin apud lia domo-muzeo.

Other Languages
Afrikaans: Josef Stalin
Alemannisch: Josef Stalin
aragonés: Josef Stalin
Ænglisc: Iosep Stalin
العربية: جوزيف ستالين
asturianu: Yósif Stalin
Aymar aru: Iosif Stalin
azərbaycanca: İosif Stalin
تۆرکجه: ايستالین
Boarisch: Josef Stalin
žemaitėška: Josips Stalėns
Bikol Central: Josep Stalin
беларуская (тарашкевіца)‎: Ёсіф Сталін
български: Йосиф Сталин
Bislama: Joseph Stalin
brezhoneg: Jozef Stalin
bosanski: Josif Staljin
Chavacano de Zamboanga: Joseph Stalin
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Joseph Stalin
Cebuano: Joseph Stalin
Cymraeg: Joseff Stalin
Deutsch: Josef Stalin
dolnoserbski: Jozef Stalin
Ελληνικά: Ιωσήφ Στάλιν
emiliàn e rumagnòl: Joseph Stalin
English: Joseph Stalin
español: Iósif Stalin
euskara: Iosif Stalin
estremeñu: Josif Stalin
føroyskt: Jósef Stalin
français: Joseph Staline
贛語: 斯大林
Gàidhlig: Iosif Stalin
galego: Iosif Stalin
गोंयची कोंकणी / Gõychi Konknni: Joseph Stalin
客家語/Hak-kâ-ngî: Joseph Stalin
Fiji Hindi: Joseph Stalin
hrvatski: Josif Staljin
hornjoserbsce: Józef Stalin
Kreyòl ayisyen: Stalin
Հայերեն: Իոսիֆ Ստալին
interlingua: Josef Stalin
Bahasa Indonesia: Josef Stalin
Ilokano: Joseph Stalin
íslenska: Jósef Stalín
italiano: Iosif Stalin
la .lojban.: stalin.
Basa Jawa: Josef Stalin
Qaraqalpaqsha: Yosif Stalin
Kabɩyɛ: Joseph Staline
kurdî: Josef Stalin
kernowek: Joseph Stalin
Кыргызча: Иосиф Сталин
Lingua Franca Nova: Josef Stalin
Limburgs: Jozef Stalin
lumbaart: Josif Stalin
لۊری شومالی: جوزئف ئستالین
lietuvių: Josifas Stalinas
latviešu: Josifs Staļins
Malagasy: Joseph Stalin
македонски: Јосиф Сталин
मराठी: स्टॅलिन
Bahasa Melayu: Joseph Stalin
Mirandés: Josef Staline
မြန်မာဘာသာ: ဂျိုးဇတ် စတာလင်
مازِرونی: ژوزف استالین
Napulitano: Stalin
नेपाली: स्टालिन
नेपाल भाषा: जोसेफ स्टालिन
Nederlands: Jozef Stalin
norsk nynorsk: Josef Stalin
Livvinkarjala: Josif Stalin
Papiamentu: Joseph Stalin
Piemontèis: Josif Stalin
پنجابی: جوزف سٹالن
português: Josef Stalin
Runa Simi: Yosif Stalin
русиньскый: Осиф Сталін
संस्कृतम्: जोसेफ़ स्टालिन
sicilianu: Giuseppi Stalin
srpskohrvatski / српскохрватски: Josif Staljin
Simple English: Joseph Stalin
Soomaaliga: Joseph Stalin
српски / srpski: Јосиф Стаљин
Sesotho: Iosif Stalin
svenska: Josef Stalin
Kiswahili: Josef Stalin
ślůnski: Josif Stalin
తెలుగు: స్టాలిన్
Tagalog: Joseph Stalin
Türkçe: Josef Stalin
татарча/tatarça: Иосиф Сталин
ئۇيغۇرچە / Uyghurche: ستالىن
oʻzbekcha/ўзбекча: Iosif Stalin
vepsän kel’: Stalin Iosif
walon: Staline
Winaray: Joseph Stalin
მარგალური: იოსებ სტალინი
Yorùbá: Joseph Stalin
Vahcuengh: Joseph Stalin
文言: 斯大林
Bân-lâm-gú: Iosif Stalin
粵語: 史太林
isiZulu: Joseph Stalin