Jorge Eliécer GAITÁN (23-a de januaro 1903 — 9-a de aprilo 1948) estis kolombia politikisto kaj membro de la liberala partio. Li estis ministro pri Edukado (1938–42) kaj Laboro (1942–46). Li organizis novan kontraŭoligarkian politikan movadon, sed poste estis venkita en la prezidentaj voĉdonadoj de 1946 de la konservativulo Mariano Ospina Pérez. Li estis murdita, fakto kiu ekestigis energian popolan reagon (bogot-bato).
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Kolombio.
Helpu al Vikipedio . Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). |