Johano Krizostomo

Johano Krizostomo
ĉefepiskopo de Konstantinopolo
Johnchrysostom.jpg
Regado 398 ĝis 404
Persona informo
Naskiĝo 349
en Antioĥio
Morto 15-an de septembro 407 (0407-09-15)
en Comana Pontica
Religio Kristanismo [#]
Lingvoj antikva greka lingvo [#]
Familio
Edzino
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
[#] Fonto: Vikidatumoj
v     
Information icon.svg
S-ta Johano la Orbuŝa
Johano Krizostomo. Miniaturo el komenceo de la 11a jarcento.

Sankta Johano la OrbuŝaJohano Krizostomo ( 349407, greke Ἰωάννης ὁ Χρυσόστομος) estis episkopo de la 4-a kaj 5-a jarcentoj en Sirio kaj Konstantinopolo. Li estas konata pro elokventeco de siaj predikoj, kaj denuncado de misuzo de aŭtoritateco en la Eklezio kaj la Romia Imperio tiame.

En Antioĥio li baptiĝis, dekok-jara, en 372. Poste li estis monaĥo, kaj dum du jaroj ermito. En 381, do post naŭ jaroj, li diakoniĝis kaj en 386, pastriĝis. Dum dek du jaroj li predikadis en Antioĥio kaj sekve, de 398 ĝis 404, estis ĉefepiskopo de Konstantinopolo.

Tie li reformadis inter la klerikularo, riĉuloj kaj potenculoj. Tial oni persekutis, eksigis kaj ekzilis lin. Li mortis dumvojaĝe en sian duan ekzilejon, la 14-an de septembro  407, pro elĉerpiĝo, kion oni ja intencis. Liaj lastaj vortoj estis: "Dio estu laŭdegata pro ĉio!"

Li estas la aŭtoro de multaj eminentaj verkoj kaj majstro de la ekumena eklezio. Lia lingvaĵo estas fama pro sia helena beleco, pura klareco, potenca per metaforoj, kaj samtempe tre kortuŝa. Pro tio li ricevis la nomepiteton la Orbuŝala Orbuŝulo (greke ο Χρυσόστομος, Ĥrisostomos)

Cetere li ankaŭ estas tre konata pro «La dia liturgio de Johano la Orbuŝa» [1].

  • referenco

Referenco

  1. «La Dia liturgio de nia sankta patro Johano la Orbuŝa» (Paralelaj tekstoj slavona-esperanta-greka): En html kaj libroforme (papere).
Other Languages
asturianu: Xuan Crisóstomu
azərbaycanca: İohann Xrisostom
беларуская: Іаан Златавуст
български: Йоан Златоуст
čeština: Jan Zlatoústý
Cymraeg: Ioan Aurenau
français: Jean Chrysostome
hrvatski: Ivan Zlatousti
Bahasa Indonesia: Yohanes Krisostomus
latviešu: Joans Hrizostoms
Bahasa Melayu: John Chrysostom
norsk nynorsk: Johannes Chrysostomos
português: João Crisóstomo
srpskohrvatski / српскохрватски: Jovan Hrizostom
Simple English: John Chrysostom
slovenčina: Ján Zlatoústy
slovenščina: Janez Zlatousti
српски / srpski: Јован Златоусти
Tiếng Việt: Gioan Kim Khẩu