Johann Nepomuk Hummel

Johann Nepomuk Hummel
muzika pianisto, kapelestro kaj pedagogo
muzika pianisto, kapelestro kaj pedagogo
Personaj informoj
Naskiĝo 14-an de novembro 1778 (1778-11-14)
en Bratislavo
Morto 17-an de oktobro 1837 (1837-10-17) (58-jara)
en Vajmaro
Ŝtataneco Aŭstrio
Profesio komponisto, dirigento, pianisto, koncertmajstro
Lingvokapablo germana lingvo
v   d  
Information icon.svg

Johann Nepomuk Hummel (n. 14-an de novembro 1778, Pressburg – m. 17-an de oktobro 1837, Weimar) estis aŭstria muzika komponisto, pianisto, kapelestro ka pedagogo.

Lia patro estis tetra kapelestro en Pressburg kaj en Vieno. Hummel estis lernanto de F. P. Rigler en Pressburg, 1785 - 1787 de Wolfgang Amadeus Mozart en Vieno, kiu estis lia kunloĝanto kaj kiu instruis lin senpage.

Li agadis certan tempon kiel sekvanto de Franz Joseph Haydn en Eisenstadt, poste en Stuttgart kaj en Weimar.

Hummel famiĝis pro la brilanta ludo kaj improvizado.

Krom multnombraj komponaĵoj por piano ( sonatoj, variaĵoj, rondoj, fantazioj kaj pianaj koncertoj) li verkis ankaŭ kamerajn komponaĵojn, operojn, kantatojn kaj mesojn. Liaj proksimume 130 komponaĵoj karakterizas sin pli prefere per virtuoza bravureco kaj ludemo kiel senta profundaĵo.

Other Languages
Afrikaans: Johann Hummel
беларуская (тарашкевіца)‎: Ёган Нэпамук Гумэль
Lëtzebuergesch: Johann Nepomuk Hummel
norsk nynorsk: Johann Nepomuk Hummel
Simple English: Johann Nepomuk Hummel
slovenčina: Ján Nepomuk Hummel
slovenščina: Johann Nepomuk Hummel
Bân-lâm-gú: Johann Nepomuk Hummel