Johann Baptist von Spix

Johann Baptist von Spix
Johann Baptist von Spix.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo9-an de januaro 1781 (1781-01-09)
en Höchstadt an der Aisch
Morto13-an de marto 1826 (1826-03-13) (45-jara)
en Munkeno
TomboAlter Südfriedhof
ŜtatanecoGermanio
Alma materUniversitato de Bamberg
Profesio, , esploristo, ornitologo, filozofo, entomologo
Lingvojlatina lingvo, germana lingvo
v  d  
Information icon.svg

D-ro Johann Baptist Ritter von SPIX [ŝpiks] (9-a de februaro 178114-a de marto 1826) estis germana naturalisto.

Spix naskiĝis en Höchstadt, Meza Frankonio, [1], malferma al publiko en 2004. Post sia unua fundamenta publikaĵo, nome libro pri la historio de zoologia klasado, publikita en 1810, li iĝis membro de la Bavara Akademio de Sciencoj. En 1817 li veturis al Brazilo kun Carl Friedrich Philipp von Martius, kaj revenis en 1820 kun specimenoj de 6,500 plantoj, 2,700 insektoj, 85 mamuloj, 350 birdoj, 150 amfibioj kaj 116 fiŝoj. Tiuj formis la bazon de la kolekto de la Naturahistoria Muzeo de Munkeno, kies unua zorgisto li estis. Inter liaj malkovroj estis la Spiksa papago, kiu ricevis lian nomon.[1]

Spix mortis en Munkeno.

Verkoj

  • Geschichte und Beurtheilung aller Systeme in der Zoologie nach ihrer Entwicklungsfolge von Aristoteles bis auf die gegenwärtige Zeit. 1811 - Nürnberg, Schrag'sche Buchhandlung I-XIV; 710pp.

Aldone al la 4-voluma rakonto de la ekspedicio, Reise in Brasilien in den Jahren 1817 bis 1820 (Munkeno,1823-1831), la publikaĵoj elirintaj rekte el la kolektoj Spix-Martius inkludas:

  • Simiarum et Vespertilionum Brasiliensium Species Novae [simioj kaj vespertoj], 1823, de Spix. El Smithsonian Institution Libraries
  • Serpentum Brasiliensium Species Novae [serpentoj], 1824, de J.G. Wagler, el notoj de Spix
  • Animalia Nova sive Species Novae Testudinum et Ranarum [testudoj kaj ranoj], 1824, de Spix
  • Animalia Nova sive Species Novae Lacertarum [lacertoj], 1825, de Spix
  • Avium Species Novae [birdoj], 1824-1825, de Spix
  • Testacea Fluviatilia... [nesalakvaj moluskoj], 1827, de A.J. Wagner
  • Selecta Genera et Species Piscium [fiŝoj], 1829[-1831], de Louis Agassiz
  • Delectus Animalium Articulatorum [insektoj], 1830, de Maximilian Perty]
  • Novae Genera et Species Plantarum [plantoj], 1823-1832, de Martius
  • Plantarum Cryptogamicarum [kriptogamaj], 1828, de Martius
Other Languages