Jakobo la 1-a (Anglio)

Jakobo la 6-a / la 1-a
Reĝo de Skotio, Anglio kaj Irlando
James I of England by Daniel Mytens.jpg
Kronado 1567 por Skotlando
1603 por Anglio
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1566 (1566-06-19)
en Edinburgo
Morto 27-an de marto 1625 (1625-03-27) (58-jara)
en Herefordshire
Tombo Abatejo Westminster [#]
Religio Anglikanismo [#]
Subskribo Jakobo la 1-a (Anglio)
Familio
Dinastio Stuartoj [#]
Patro Henry Stuart, Lord Darnley [#]
Patrino Maria Stuart [#]
Edzino Anne of Denmark [#]
Idoj Henry Frederick StuartElizabeto Stuart • Margaret Stuart • Karlo la 1-a • Robert Stuart • Mary Stuart • Sophia of England [#]
Reĝo de Skotlando Flago-de-Skotlando.svg
Jakobo la 6-a
Regado 1567- 1625
Antaŭulo Maria Stuart
Sekvanto Karlo la 1-a
Reĝo de Anglio Flago-de-Anglio.svg
Jakobo la 1-a
Regado 1603- 1625
Antaŭulo Elizabeto la 1-a
Sekvanto Karlo la 1-a
Reĝo de Irlando Saint Patrick's Saltire.svg
Jakobo la 1-a
Regado 1603- 1625
Antaŭulo Elizabeto la 1-a
Sekvanto Karlo la 1-a
[#] Fonto: Vikidatumoj
v     
Information icon.svg
Jakobo la 1-a de Anglio

Jakobo la 6-a kaj 1-a ( 19-a de junio 156627-a de marto 1625) estis reĝo de Skotio kiel Jakobo la 6-a, kaj Reĝo de Anglio kaj Reĝo de Irlando kiel Jakobo la 1-a. Li reĝis en Skotio kiel Jakobo la 6-a ekde la 24-a de julio 1567, kiam li estis nur unujaraĝa, sukcedinte sian patrinon la reĝinon Maria la 1-a de Skotlando. Regentoj regis dum lia infanaĝo kaj junaĝo, kio finiĝis oficiale en 1578, kvankam li ne prenis kontrolon de la regado ĝis 1581. [1] La 24-a de marto 1603, kiel Jakobo la 1-a, li sukcedis la lastan Tudoran reĝon de Anglio kaj Irlando, Elizabeto la 1-a, kiu mortis sen sukcedontaro. [2] Li tiam regis Anglion, Skotion kaj Irlandon dum 22 jaroj, ĝis sia morto je sia aĝo de 58. [3]

Kvankam li regis akurate en Skotio, li trafis malfacilaĵojn en Anglio, [4] inkludante la faman Pulvan konspiron en 1605 kaj postajn konfliktojn kontraŭ la Parlamento, kiu malamikiĝis kontraŭ li, ĉefe pri impostado. La absolutisma politiko de Jakobo, financa malrespondeco kaj la favoroj donitaj al malpopularaj amikoj setligis la bazon por la Angla enlanda milito, kiam oni juĝis kaj ekzekutis lian filon kaj sukcedonton, nome Karlo la 1-a. [5] Tamen, dumvive la reĝo ĝuis sufiĉe stabilan politikan situacion kaj en Anglio kaj en Skotio, kaj la nuntempaj historiistoj konsideras Jakobon reĝon inteligentan kaj penseman. [6]

Dum lia reĝado pludaŭris la Elizabeta teatro kaj literaturo, pro grandaj verkistoj kiel William Shakespeare, John Donne, Ben Jonson kaj Francis Bacon, kiujn la reĝo helpis, kontribuante al la kultura florado. [7] Pasia pri teologio, la Reĝo mendis la tradukon de la Biblio kiu portas lian nomon, la King James Bible, kiu ankoraŭ estas la oficiala biblio de la Eklezio de Anglio. Probable neniam estis tioma literatura kaj kultura etoso danke al la Angla Krono. Jakobo mem estis saĝulo, aŭtoro de poezio, tradukoj kaj traktato pri poezio, verkoj kontraŭ sorĉistinoj kaj kontraŭ tabako (Daemonologie [1597] [8] kaj A Counterblaste to Tobacco [1604]), meditadoj kaj komentarioj pri la Biblio, verkoj de politika teorio (The True Law of Free Monarchies [1598] kaj Basilikon Doron [1599]), kaj, kompreneble, sermonoj por la Parlamento. Sir Anthony Weldon asertis, ke Jakobo estis nomita "la plej saĝa stultulo de la Kristanaro", kaj ekde tiam oni havis tiun ideon de la monarko. [9]

Unuaj jaroj

Naskiĝo

Jakobo estis la ununura filo de Maria Stuart, reĝino de Skotio, kaj de ŝia dua edzo, la maldeca Henriko Stuart, Lord Darnley, duko de Albany. Li devenis rekte el la reĝo Henriko la 7-a pere de sia praavino Margaret Tudor, filino de tiu monarko kaj fratino de Henriko la 8-a. [10] La dominado de Maria Stuart super Skotio estis malcerta, kaj por ŝi kaj por ŝia edzo, kaj pro esti ambaŭ katolikoj ili trafis ribelon de la protestanta nobelaro. Ilia geedzeco estis ĉefe malfacila pro la patologia ĵaluzo de Darnley. [11] Dum Maria Stuart estis graveda de la estonta Jakobo la 6-a, Lord Darnley alianciĝis sekrete kun la ribeluloj kaj murdigis sovaĝe, kaj ĉeeste de sia reĝino kaj edzino, la sekretarion kaj favoritulon de tiu, la parfumitan italan David Rizzio. [12]

Jakobo naskiĝis la 19-a de junio de 1566 en la Kastelo de Edinburgo, iĝante aŭtomate Duko de Rothesay kaj Seneskalo de Skotio, kiel heredanto de la Krono. Li estis baptita laŭ la nomo de Jakobo Karlo, honore sian baptopatron, la reĝon Karlo la 9-a de Francio, kaj pro tio poste estis la unua brita reĝo kun pli ol unu nomo. Elizabeto la 1-a de Anglio, kiel baptopatrino in absentia (malĉeeste), sendis oran donacon. [13]

Lord Darnley kaj lia tiama amantino estis murditaj la 10-an de februaro 1567 dum eksplodo de lia hejmo de Kirk O'Field, hejmo de la familio Hamilton en Edinburgo. Ŝajne tio estis venĝo de la Reĝino kontraŭ la murdo de ŝia favoritulo. La geedziĝo de Maria la 15-an de majo de tiu jaro kun James Hepburn (6-a grafo de Bothwell), kiu estis la plej certa suspektita kulpulo de la murdo de la duko de Albany, suspektigis kaj pliigis ŝian malpopularecon. [14] En junio de 1567, la protestantaj ribeluloj arestis Maria kaj enkarcerigis ŝin en la kastelo de Loch Leven; neniam ŝi revidis sian filon. Ŝi estis devigita abdiki la 24-an de julio favore la infanto Jakobo, kaj nomumi sian kontraŭleĝan duonfraton Jakobo Stuart, grafo de Moray, kiel regento. [15]

Regentoj

Jakobo la 6-a de Skotio (estonta 1-a de Anglio) dum lia infanaĝo

La zorgo de Jakobo estis fidata al John Erskine (17-a grafo de Mar) kaj la grafino de Mar, por esti protektita, kreskita kaj zorgita [16] en la sekureco de la kastelo de Stirling. [17] La infano estis ceremonie kronita je siaj 13 monatoj kiel Jakobo la 6-a de Skotio en la preĝejo de Holyrood, en la kastelo de Stirling, la 29-an de julio de 1567. [13] La sermonon faris la kalvinisto de Ĝenevo John Knox. Kaj kvankam la monarko estis baptita kiel katoliko, laŭ la decido de la reganta klaso estis edukita laŭ la kalvinismo, kaj konvertita en membro de la Eklezio de Skotio. Tiun edukadon zorgis la historiisto kaj poeto George Buchanan, klera homo, sed kiu malŝatis la familion de sia disĉiplo kaj, tre probable, la disĉiplon mem. Li perfortis lin, sed ankaŭ donis al li elstaran edukon kaj inspiris al li porvivan pasion por la literaturo kaj klero. [18]

En 1568, Maria Stuart forfuĝis de sia malliberejo, kio kaŭzis etan periodon de perforto. La grafo de Moray venkis ŝiajn trupojn en la batalo de Langside, devigante ŝin forfuĝi al Anglio, kie ŝi estis enkarcerigita de sia kuzino la reĝino Elizabeto. La 22-an de januaro 1570 Moray estis murdita de James Hamilton de Bothwellhaugh, kaj estis anstataŭita de la patra avo de la juna reĝo Jakobo, Mateo Stuart (4-a grafo de Lennox), kiu estis mortovundita la venontan jaron en atako de simpatiantoj de Maria. [19] Lia sukcedanto en la regenteco, John Erskine (1-a grafo de Mar), mortis la 28-an de oktobro 1572 pro mistera malsano post bankedo en la bieno de James Douglas (4-a grafo de Morton), la plej pova de la skotaj nobeloj, eĉ pli ol la propraj regentoj. Grafo Morton, kiu sukcedis Mar, pruvis esti la plej efika de la regentoj de Jakobo ĉiuaspekte, venkinte krome super la familioj kiuj ankoraŭ apogis Maria, [20] sed li atingis multajn malamikojn pro sia avareco. [21]

La falo de Morton ne estis kaŭzita de la partianoj de Maria, sed de la korteganoj pli proksimaj al la Reĝo, kiuj impresis la junan monarkon kuraĝigante lin por ekpreni la kontrolon de la regno en siaj manoj. Morton perdis la reĝan favoron je la alveno al Skotio de la franca Esmé Stuart (1-a duko de Lennox), kuzo de la mortinta Lord Darnley kaj estonta grafo de Lennox, kiu iĝis rapide la unua de la povaj favorituloj de la Reĝo. [22]

La korteganoj akuzis Morton partopreni en la murdo de Lord Darnley, kaj pro tio estis juĝita, kondamnita kaj, fine, ekzekutita la 2-a de junio 1581. [23] La 8-an de aŭgusto Jakobo igis Lennox la ununura duko de Skotio. [24] La Reĝo, 15jaraĝa, restis sub la influo de Lennox dum unu plia jaro. [25] Alia elstara kortegano estis Jakobo Stuart (1-a grafo de Arran), al kiu oni donis la graflandon de Arran kiel kompenso pro sia atestado kontraŭ Morton.

Other Languages
azərbaycanca: I Ceyms
български: Джеймс I (Англия)
čeština: Jakub I. Stuart
Հայերեն: Հակոբ Ա
Bahasa Indonesia: James I dari Inggris
Lëtzebuergesch: James I. vun England
lietuvių: Jokūbas VI
Malagasy: James VI and I
македонски: Јаков I (Англија)
Bahasa Melayu: James VI dan I
occitan: Jaume Stuart
srpskohrvatski / српскохрватски: James I Stuart
Simple English: James I of England
slovenčina: Jakub I. (Anglicko)
slovenščina: Jakob I. Angleški
српски / srpski: Џејмс I Стјуарт
Tiếng Việt: James I của Anh
Bân-lâm-gú: James 1-sè