Italio

Repubblica Italiana
Italio

Detaloj

Detaloj

DetalojDetaloj
Nacia himno: Il Canto degli Italiani
Lokigo
Bazaj informoj
ĈefurboRomo
Oficiala(j) lingvo(j)itala lingvo
Plej ofta(j) religio(j)plejparte katolikismo
Areo
 % de akvo
301,338 km²
2,4 %
Loĝantaro60 599 936
Loĝdenso200,12 loĝ./km²
Vivolongo0,951
HorzonoMezeŭropa tempo
Interreta domajno.it
LandokodoITA
Telefona kodo+39
Internacia aŭtokodoI
Plej alta punktoBlanka Monto
Plej malalta punktoQ3687778
Politiko
Politika sistemoparlamenta respubliko
ŜtatestroSergio Mattarella
Nacia tago2-a de junio (tago de la transigo de monarkio al respubliko, en 1946)
Sendependiĝo17-a de marto 1861
Ekonomio
Valutoeŭro (EUR)
MEPlaŭ 2008
– suma1.814.557
– pokapa30.581
Esperanto-movado
Landa E-asocioItala Esperantista Federacio kaj Itala Esperanto-Junularo
v  d  
Information icon.svg
Citaĵo
 il bel paese ch'Appennin parte e 'l mar circonda e l'Alpe   la Bela Lando kiun l'Apeninoj dividas kaj l'maro ĉirkaŭas kaj l'Alpoj 
— Francesco PetrarcaCanzoniere, soneto CXLVI

ItalioItalujo (itale: Pri tiu ĉi sono Italia)[ Italja], oficiale Itala Respubliko (itale: Repubblica Italiana)[1], estas ŝtato de Suda Eŭropo.

Nomata ankaŭ per antonomazioj, kiel "la Boto" pro ĝia formo simila al boto kaj "bela lando" (itale "bel paese") pro ĝia klimato kaj pro ĝia naturaj kaj artaj belaĵoj,[2] geografie Italio estas formata el tri partoj: unu kontinenta, limita de Alpoj kaj de konvencia linio kiu kunligas La Spezia kun Rimini, unu duoninsula, kiu estas formata de cetera Italio kaj unu insula, kiu entenas la du plejgrandajn insulojn de la Mediteraneo, Sardinio kaj Sicilio, kie en la insulo de Pantelleria estas la malplej longa distanco de Afriko, je distanco de preskaŭ 70 kilometroj. La teritoriaj limoj etendiĝas entute en 1 800 kilometroj, dum la marbordoj longas 7 500 kilometrojn[3].

Ĝi najbaras okcidente al Francio, norde al Svisio kaj al Aŭstrio kaj oriente al Slovenio. La ŝtatetoj San Marino kaj Vatikanurbo estas enklavoj en Itala teritorio, dume la komunumoj de Campione d'Italia estas eksklavo en italeparolanta zono Kantono Tiĉino en Svisio.

Italio estas parlamenta respubliko; la nuna Prezidento de la Respubliko estas Sergio Mattarella kaj la ĉefministro de la Respubliko estas Paolo Gentiloni (Paŭlo Ĝentilonoj). La oficiala lingvo estas la itala. La Konstitucio konsideras ankaŭ la dulingvismon kun aliaj lingvoj en kelkaj provincoj kaj garantias kelkajn minoritatajn lingvojn en la nacia teritorio.

Ekde 1871 la ĉefurbo estas la urbo Romo, "heredanto" de Florenco, sidejo (dum kvin jaroj) de la statutaj institucioj, kiu anstataŭigis Torinon en 1865; dum la Dua Mondmilito, dum kelkaj monatoj (septembro 1943-februaro 1944) la ĉefurbo estas transigita al Brindizio kaj, poste, al Salerno.

La sendependa kaj unueca Ŝtato, naskiĝinta en 1861 kiel Itala reĝlando sub la dinastio de Savoja, ne enhavis Romon kaj plej grandan parton de la aktuala Lazio, kiuj formis la Papan Ŝtaton (aneksitan la 20-an de septembro 1870), Veneton kaj Friulon, kiuj estis parto de la Aŭstra imperio (akiritaj en 1866), Venecion Julian kaj Trentinon-Supran Adiĝon/Sudtirolon, ankaŭ ili sub la dinastio de Habsburgoj (aneksitaj post ol la Unua Mondmilito); ĝi alprenis la respublikan formon la 18-an de junio 1946, sekve de la referendumo de la 2-a de junio. Sekve, la konstitucianta asembleo elektita dum la sama tago de la referendumo redaktis la Konstitucion, kiu, ekvalidita la 1-an de januaro 1948, atribuis al la Respubliko parlamentan econ.

Italio estas unu el la ses fondintoj de Eŭropa Unio kaj ĝi partoprenis al ĉiuj ĉefaj traktatoj de Eŭropa unuiĝo, inkluzive de la eniro en la Eŭro-zonon en 1999, ĉar ĝi subskribis en 1951 la Traktaton de Parizo kiu starigis la Eŭropan Komunumon pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ). Aldone, ĝi estas fondinto de NATO, de Konsilio de Eŭropo, de OEKE; ĝi aliĝas al UN, al Okcident-Eŭropa Unio kaj partoprenas al G7 kaj al G8.

Historio

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Historio de Italio kaj Itala reĝlando.
La originoj de la nomo

La signifo de la loknomo "Italio" estas ankoraŭ nun pridiskutata kaj ĝi estis temo de rekonstruo ne nur de lingvistoj sed ankaŭ de historiistoj, tradicie zorgaj pri la demando; ne ĉiam, tamen, oni trovas difinitajn etimologiojn sed ja hipotezojn, kiuj baziĝas sur konsideroj ekster la specife lingvistika rekonstruo de la nomo, kaj ili formis riĉan korpuson de solvoj[4] inter kiuj multaj referas al ne pruvitaj tradicioj (ekzemple la ekzisto de reĝo nomata Italo) aŭ ĉiukaze forte problemaj (ekzemple la ligo de la nomo al la vinbero). Tio, kio estas kutime taksata kiel certa estas, ke la nomo komence indikis nur la ekstreman sudon de la duoninsulo, sed ankaŭ pri ĉi tiu aserto estas malakordaj opinioj.

Prahistorio

La popolado de la itala teritorio okazis en la prahistorio, epoko en kiu estas malkovritaj gravaj arkeologiaj atestoj. Italio estis loĝata almenaŭ ekde la Paleolitiko. Inter la plej gravaj arkeologiaj lokoj en Italio, de tiu epoko, estas Monte Poggiolo, apud Forlì kaj la Kaverno de la Adaŭro, apud Palermo[5].

Unuaj loĝantoj

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Italikoj.

La informoj pri la loĝantaro de la duoninsulo dum praromia epoko estas, en kelkaj kazoj, nekompletaj kaj temoj pri daŭraj revizioj. Popoloj kun hindoeŭropaj originoj transloĝiĝintaj en Italio de la orienta kaj centra Eŭropo dum pluraj ondoj de migradoj (Pravenetanoj, Umbroj, Samnitoj, Latianoj, ktp), surmetiĝis inter prahindoeŭropaj etnoj jam ĉeestantaj en la aktuala Itala teritorio, aŭ ensorbante ilin aŭ starigante pacan kunvivon kun ili. En Norda Italio, kune kun Keltoj (komune nomataj Gaŭloj), estis Liguroj (origine nehindoeŭropa popolo poste unuiĝitaj kun Keltoj) lokiĝitaj en Ligurio kaj en parto de la Piemonto, dume en la Nordorienta Italio vivis la Pravenetanoj kun eblaj iliraj originoj aŭ, laŭ kelkaj fontoj[6], devenantaj de Malgrand-Azio.

Mapo klariganta la ekspansion de Etruskoj dum jarcentoj

En Italio, kune kun Etruskoj, kunvivis tuta aro da popoloj, plejparte de hindoeŭropea origino, inter kiuj: Umbroj en Umbrio; Latianoj, Sabenoj, Faliskoj, Volskoj kaj Ekvoj en Latio; Pikanoj en Markio kaj en Norda Abruco; Samnitoj en Suda Abruco, Moliso kaj Kampanio; Apuloj kaj Mesapianoj en Apulio; Lukanoj kaj Brutioj en la Suda parto de la duoninsulo; Sikeloj, Elimianoj kaj Sikanoj (ne hindoeŭropanoj, eble aŭtoktonaj) en Sicilio. Sardio estis loĝata, ekde la 2-a jarmilo a.K., de Sardoj, eble unuiĝo inter la jam ekzistanta megalita loĝantaro de la insulo kaj la mistera popolo de la Ŝerdenoj[6][7].

Ekde Romia imperio

Italio, ĉefe meza kaj suda Italio, estas jam de antikvo grava eŭropa kulturcentro kaj estis la centro de la Romia imperio. Dum la epoko de Cezaro ĝi etendiĝis ĝis Rubikono ĉe Rimini, sub la imperiestro Aŭgusto Cezaro ĝi estis pligrandigita ĝis la piedoj de la Alpoj kaj Istrio.

Post la invado de la gotoj (410) kaj ĉefe de la langobardoj (568) la imperio eriĝis al serio de sendependaj teritorioj. En la 8-a kaj 9-a jarcentoj, ĉefe sub Pipino kaj Karolo la Granda regis la frankoj, sed estiĝis sub la posteuloj de Karolo memstara regno Italio. Ekde Oto la 1-a Italio estis parto de la Sankta Romia Imperio, la sudo restis longe bizanca. Ekde 827 la araboj konkeris Sicilion kaj partojn de suda Italio.

Komence de la 11-a jarcento normandoj ekkonkeris sudan Italion.

Pro komerco kaj trafiko la urboj de norda Italio gajnis pli kaj pli da sendependeco dum la 11-a jarcento. La normandoj kaj multaj urboj de supra Italio subtenis la papon dum la investitura polemiko. Pro la malapero de sia dinastio la Ŝtaŭfoj malsukcesis sian provon renovigi la imperiecon de Italio. Ekde 1268 la franca dinastio de la Anjou regis la sudon, kaj la nordo eriĝis al preskaŭ sendependaj urboj, kvankam oficiale ili estis parto de la Sankta Romia Imperio.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Itala Renesanco.

En la 14-a kaj 15-a jarcentoj estiĝis dum la Renesanco potencoj kun grandega ekonomia kaj kultura avantaĝo. Kvin potencoj: la suditala regno (kiu influiĝis pli kaj pli de Hispanio), la Papa Ŝtato, Florenco, Milano kaj Venecio dividis en ŝanĝemaj koalicioj la politikan potencon.

Ekde la fino de la 15-a jarcento Hispanio venkis Francion rilate al la potenco en Italio. Tamen Venecio sukcesis pro ŝanĝemaj koalicioj ekvilibrigi la potencon, tiel ke la hispana influo vidiĝis ĉefe en la sudo, kvankam ĝi ree kaj ree atingis ankaŭ Ĝenovon kaj Milanon.

En 1796 francaj revoluciaj trupoj venkis. En 1805 Napoleono kronis sin mem en Milano reĝo de Italio. Post la fino de lia regno ekis la epoko de la Unuiĝo de Italio (1815-1870).

Italio akiris sendependecon la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed nur unuiĝis en 1870, per la konkero de Romo de la Papa Ŝtato. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la Papa Ŝtato, la Sankta Romia Imperio kaj lokaj princoj kaj urboj.

Post 1900

Post la komenco de la unua mondmilito, Italio, jam aliancita kun la Germana Imperiestra Regno kaj la imperio de Aŭstrio-Hungario en la Triopa Alianco, en 1915 aliĝis al la Triopa Entento kiu en la traktato de Londono promesis grandajn teritoriajn gajnojn. La milito inter la italaj kaj aŭstraj trupoj kaŭzis gravajn perdojn sur ambaŭ flankoj (pli ol 650.000 italaj soldatoj mortis) kaj finis kun la itala venko de Vittorio Veneto.

Post la milito la itala reĝlando estis sur la rando de bankroto. Dum multaj italoj estis forlasitaj en la nove fondita reĝlando Jugoslavio, duona miliono de slavoj, kaj du cent mil germalingvaj tirolanoj iĝis parto de la regno de Italio. Post la pactraktatoj de Saint-Germain, Rapallo kaj Romo, Italio akiris la plej multajn el la promesitaj teritorioj, sed ne Dalmation (krom Zara), permesante al naciistoj difini la venkon kiel " mutilitan ".

La socialismaj agitadoj kiuj sekvis la ruiniĝon de la Unua Mondmilito, inspirita fare de la Rusia revolucio de 1917, kondukis al tumulto kaj anarkio ĉie en Italio. En oktobro 1922 la faŝistoj gviditaj de Benito Mussolini post la " marto sur Romo " kaptakiris la regadon. Dum la sekvaj jaroj, Mussolini ekskludis ĉiujn partiojn kaj limigis personajn liberecojn, tiel formante diktaturon. Mussolini konkludis diversajn akordojn kun Nazia Germanio. Fine Italio partoprenis al la dua mondmilito kiel aliancano de la Akso-potencoj.

En julio 1943 Sicilio estis invadita fare de la aliancanoj, kaŭzante la kolapson de la faŝista reĝimo kaj la falon de Mussolini. La 8-an de septembro 1943 Italio kapitulacis. La germanoj baldaŭ sukcesis pri prenado de kontrolo de norda kaj centra Italio. La lando restis batalkampo por la resto de la milito.

Post la dua mondmilito, la provizora registaro okazigis referendumon por decidi ĉu Italio daŭre estu reĝlando aŭ iĝu respubliko. La sudaj regionoj de Italio plej favoris monarĥion, dum la nordaj regionoj forte subtenis respublikon; la averaĝa tutlanda rezulto tamen favoris respublikon. La 1-an de januaro 1948 Italio ekhavis konstitucion, kaj dum la sekvaj jaroj la lando eniris plurajn internaciajn organizojn: ĝi iĝis membroŝtato de NATO (en 1949), de la onta Eŭropa Unio (de kiu Italio iĝis fondinta lando, en 1950) kaj de la Unuiĝintaj Nacioj (en 1955).

Nuntempe Italio daŭre rolas kiel unu el la plej integriĝemaj landoj de Eŭropa Unio; dum la 1990-aj jaroj ĝi eniris Ŝengenion, kaj ekde 1999 adoptis eŭron kiel nacian monunuon. Eksa itala ĉefministro Romano Prodi rolis kiel estro de la Eŭropa Komisiono ekde 1999 ĝis 2004, dum alia eksa ĉefministro, Giuliano Amato, partoprenis dum la sama periodo la Eŭropan Konvencion, taskigita pri la verkado de la Eŭropa Konstitucio.

Other Languages
Аҧсшәа: Италиа
Acèh: Itali
адыгабзэ: Италие
Afrikaans: Italië
Akan: Italy
Alemannisch: Italien
አማርኛ: ጣልያን
aragonés: Italia
Ænglisc: Italia
العربية: إيطاليا
ܐܪܡܝܐ: ܐܝܛܠܝܐ
مصرى: ايطاليا
অসমীয়া: ইটালী
asturianu: Italia
авар: Италия
Aymar aru: Italiya
azərbaycanca: İtaliya
تۆرکجه: ایتالیا
башҡортса: Италия
Boarisch: Italien
žemaitėška: Italėjė
Bikol Central: Italya
беларуская: Італія
беларуская (тарашкевіца)‎: Італія
български: Италия
भोजपुरी: इटली
Bislama: Itali
বাংলা: ইতালি
བོད་ཡིག: ཨི་ཏ་ལི།
বিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরী: ইতালি
brezhoneg: Italia
bosanski: Italija
ᨅᨔ ᨕᨘᨁᨗ: Italia
буряад: Итали
català: Itàlia
Chavacano de Zamboanga: Italia
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: É-dâi-lé
нохчийн: Итали
Cebuano: Italya
Chamoru: Italia
ᏣᎳᎩ: ᎢᏔᎵ
Tsetsêhestâhese: Italy
کوردی: ئیتالیا
corsu: Italia
Nēhiyawēwin / ᓀᐦᐃᔭᐍᐏᐣ: ᐃᑕᓖ
qırımtatarca: İtaliya
čeština: Itálie
kaszëbsczi: Italskô
словѣньскъ / ⰔⰎⰑⰂⰡⰐⰠⰔⰍⰟ: Їталїꙗ
Чӑвашла: Итали
Cymraeg: Yr Eidal
dansk: Italien
Deutsch: Italien
Zazaki: İtalya
dolnoserbski: Italska
डोटेली: इटाली
ދިވެހިބަސް: އިޓަލީވިލާތް
ཇོང་ཁ: ཨྀཊ་ལི་
eʋegbe: Italy
Ελληνικά: Ιταλία
emiliàn e rumagnòl: Itâglia
English: Italy
español: Italia
eesti: Itaalia
euskara: Italia
estremeñu: Italia
فارسی: ایتالیا
Fulfulde: Italiya
suomi: Italia
Võro: Itaalia
Na Vosa Vakaviti: Itali
føroyskt: Italia
français: Italie
arpetan: Étalia
Nordfriisk: Itaalien
furlan: Italie
Frysk: Itaalje
Gaeilge: An Iodáil
Gagauz: İtaliya
贛語: 意大利
Gàidhlig: An Eadailt
galego: Italia
Avañe'ẽ: Itália
गोंयची कोंकणी / Gõychi Konknni: इटली
𐌲𐌿𐍄𐌹𐍃𐌺: 𐌹𐍄𐌰𐌻𐌹𐌰
ગુજરાતી: ઈટલી
Gaelg: Yn Iddaal
Hausa: Italiya
客家語/Hak-kâ-ngî: Yi-thai-li
Hawaiʻi: ʻĪkālia
עברית: איטליה
हिन्दी: इटली
Fiji Hindi: Italy
hrvatski: Italija
hornjoserbsce: Italska
Kreyòl ayisyen: Itali
magyar: Olaszország
Հայերեն: Իտալիա
interlingua: Italia
Bahasa Indonesia: Italia
Interlingue: Italia
Igbo: Italy
Ilokano: Italia
ГӀалгӀай: Итали
Ido: Italia
íslenska: Ítalía
italiano: Italia
ᐃᓄᒃᑎᑐᑦ/inuktitut: Italy
日本語: イタリア
Patois: Itali
la .lojban.: italias
Basa Jawa: Itali
ქართული: იტალია
Qaraqalpaqsha: İtaliya
Taqbaylit: Ṭelyan
Адыгэбзэ: Италэ
Kabɩyɛ: Itaalii
Kongo: Italia
Gĩkũyũ: Itari
қазақша: Италия
kalaallisut: Italia
ភាសាខ្មែរ: អ៊ីតាលី
ಕನ್ನಡ: ಇಟಲಿ
한국어: 이탈리아
Перем Коми: Италья
къарачай-малкъар: Италия
Ripoarisch: Italie
kurdî: Îtalya
коми: Италия
kernowek: Itali
Кыргызча: Италия
Latina: Italia
Ladino: Italia
Lëtzebuergesch: Italien
лезги: Италия
Lingua Franca Nova: Italia
Luganda: Yitale
Limburgs: Italië
Ligure: Italia
lumbaart: Itàlia
lingála: Italya
لۊری شومالی: ایتالیا
lietuvių: Italija
latgaļu: Italeja
latviešu: Itālija
मैथिली: इटाली
Basa Banyumasan: Italia
мокшень: Италие
Malagasy: Italia
олык марий: Италий
Māori: Itāria
Baso Minangkabau: Italia
македонски: Италија
മലയാളം: ഇറ്റലി
монгол: Итали
मराठी: इटली
Bahasa Melayu: Itali
Malti: Italja
Mirandés: Eitália
မြန်မာဘာသာ: အီတလီနိုင်ငံ
مازِرونی: ایتالیا
Dorerin Naoero: Itari
Nāhuatl: Italia
Napulitano: Italia
Plattdüütsch: Italien
Nedersaksies: Italiën
नेपाली: इटाली
नेपाल भाषा: इटाली
Nederlands: Italië
norsk nynorsk: Italia
norsk: Italia
Novial: Italia
Nouormand: Italie
Sesotho sa Leboa: Italia
Chi-Chewa: Italia
occitan: Itàlia
Livvinkarjala: Itualii
Oromoo: Xaaliyaanii
ଓଡ଼ିଆ: ଇଟାଲୀ
Ирон: Итали
ਪੰਜਾਬੀ: ਇਟਲੀ
Pangasinan: Italia
Kapampangan: Italya
Papiamentu: Italia
Picard: Italie
Deitsch: Idali
Pälzisch: Italien
पालि: इटली
Norfuk / Pitkern: Italii
polski: Włochy
Piemontèis: Italia
پنجابی: اٹلی
Ποντιακά: Ιταλία
پښتو: اېټاليا
português: Itália
Runa Simi: Italya
rumantsch: Italia
Romani: Italiya
Kirundi: Ubutariyano
română: Italia
armãneashti: Italia
tarandíne: Itaglie
русский: Италия
русиньскый: Італія
Kinyarwanda: Ubutaliyani
संस्कृतम्: इटली
саха тыла: Италия
sardu: Itàlia
sicilianu: Italia
Scots: Italy
سنڌي: اٽلي
davvisámegiella: Itália
Sängö: Italùii
srpskohrvatski / српскохрватски: Italija
සිංහල: ඉතාලිය
Simple English: Italy
slovenčina: Taliansko
slovenščina: Italija
Gagana Samoa: Italia
chiShona: Italy
Soomaaliga: Talyaaniga
shqip: Italia
српски / srpski: Италија
Sranantongo: Italiyanikondre
SiSwati: INtaliyane
Sesotho: Ithali
Seeltersk: Italien
Basa Sunda: Italia
svenska: Italien
Kiswahili: Italia
ślůnski: Italijo
தமிழ்: இத்தாலி
తెలుగు: ఇటలీ
tetun: Itália
тоҷикӣ: Итолиё
ትግርኛ: ጣልያን
Türkmençe: Italiýa
Tagalog: Italya
Setswana: Italia
Tok Pisin: Itali
Türkçe: İtalya
Xitsonga: Ithali
татарча/tatarça: Италия
chiTumbuka: Italy
Twi: Italy
reo tahiti: ’Itāria
тыва дыл: Италия
удмурт: Италия
ئۇيغۇرچە / Uyghurche: ئىتالىيە
українська: Італія
اردو: اطالیہ
oʻzbekcha/ўзбекча: Italiya
Tshivenda: Italy
vèneto: Itałia
vepsän kel’: Italii
Tiếng Việt: Ý
West-Vlams: Itoalië
Volapük: Litaliyän
walon: Itåleye
Winaray: Italya
Wolof: Itaali
吴语: 意大利
isiXhosa: IItaly
მარგალური: იტალია
ייִדיש: איטאליע
Yorùbá: Itálíà
Zeêuws: Itâlië
中文: 意大利
文言: 義大利
Bân-lâm-gú: Í-tāi-lī
粵語: 意大利
isiZulu: ITaliya